Libera urbo Frankfurto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: it:Libera città di Francoforte
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 10 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q704300)
Linio 49: Linio 49:


{{Link FA|de}}
{{Link FA|de}}

[[ar:مدينة فرانكفورت الحرة]]
[[de:Freie Stadt Frankfurt]]
[[en:Free City of Frankfurt]]
[[fr:Ville libre de Francfort]]
[[it:Libera città di Francoforte]]
[[nl:Vrije Stad Frankfurt]]
[[no:Fristaden Frankfurt]]
[[pt:Cidade Livre de Frankfurt]]
[[ru:Вольный город Франкфурт]]
[[vi:Thành phố tự do Frankfurt]]

Kiel registrite je 02:01, 23 mar. 2013

Libera urbo Frankfurto
Plena origina nomo:
Freie Stadt Frankfurt
 grandduklando Frankfurto 18161866 reĝlando Prusio 

historia lando • suverena ŝtato • free city
Geografio
Situo de Frankfurto (meze, ruĝe) inter Hesio-Darmstadt (brune), Hesio-Kaselo (flave) kaj Nasaŭo (grize) en la Germana Federacio
Situo de Frankfurto (meze, ruĝe) inter Hesio-Darmstadt (brune), Hesio-Kaselo (flave) kaj Nasaŭo (grize) en la Germana Federacio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
91 150 (1864)
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
1815 Viena Kongreso: restarigo de la antaŭa libera regna urbo (1372-1806)
Pereo:
1866 Prusia-aŭstria milito: aneksita de reĝlando Prusio, kunigita kun Hesio kaj Nasaŭo al prusa provinco "Hesio-Nasaŭo"
Antaŭaj ŝtatoj:
grandduklando Frankfurto grandduklando Frankfurto
Postsekvaj ŝtatoj:
reĝlando Prusio reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Libera urbo Frankfurto estis de 1816 ĝis 1866 unu el la kvar urboŝtatoj de la Germana Federacio. Ĝi estis la sidejo de ties Bundestag (Federacia Asembleo, iusence antaŭulo de la nuna germana parlamento Bundestag) kaj eŭropskala financa centro. En la Prusia-Aŭstria milito ĝi estis okupaciita kaj la 3-an de oktobro 1866 aneksiita de Prusio kaj aligita al ties provinco "Hesio-Nasaŭo".

Dum preskaŭ kvin jarcentoj la germana urbo Frankfurto ĉe Majno estis memrega urboŝtato ene de du gravaj germanaj ŝtatoj:

Frankfurto estis grava urbo en la Sankta Romia Imperio, estante sidejo de imperiestraj elektoj ekde 885 kaj urbo por imperiestraj kronadoj ekde 1562 (antaŭe Aĥeno) ĝis 1792. Frankfurto estis deklarita libera regna urbo, germane Freie Reichsstadt, en 1372.

Pro sia imperia signifo Frankfurto travivis la germanan "mediatizon" en 1803 kaj restis libera urbo. Post la disfalo de la Sankta Romia Imperio en 1806, Frankfurto falis sub la regon de Napoleono, kiu donis la urbon al Karl Theodor Anton Maria von Dalberg; la urbo fariĝis princlando Frankfurto. En 1810 Dalberg unuigis Frankfurton kun la princlando Aschaffenburg, la graflando Wetzlar, Fulda kaj Hanau al la nova grandduklando Frankfurto. Post la malvenko de Napoleono kaj la disfalo de la Rejna Federacio, la grandduklando estis disdividita kaj Frankfurto restarigita al sia antaŭ-napoleona stato de la Viena Kongreso en 1815. Frankfurto iĝis suverena ŝtato kaj membro de la Germana Federacio.


Ŝablono:Link FA