Liza Umarova: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
e Liza UMAROVA movita al Liza Umarova |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:25, 14 apr. 2006
Liza UMAROVA estas la plej populara ĉeĉena kantistino nuntempe. Malgraŭ tio ŝi estas tiom malriĉa, kiom antaŭ populariĝo, ĉar ĉiuj ŝiaj diskoj estas "piratitaj" — ŝi enspezas neniun tantiemojn, male ŝi ŝparas el ŝiaj magraj enspezoj, por povi pagi la registradon de ŝiaj kanzonoj. Sed ŝi diras, ke ŝi ne volas esti riĉa, ke tio malbone influus ŝian inspiron. Ŝi estas foje nomita la Edith PIAF de Ĉeĉenio.
Ŝi prikantas la suferojn kaj esperojn de la nuntempaj kompatindaj loĝantoj de sia lando. Sed ŝi ne subtenas ajnan flankon de la milito.
Ŝi nun loĝas en Moskvo. Sed ankaŭ tie suferas la rasismon de la ekstremdekstruloj, kaj estis atakita kun ŝia filo en la stratoj de Moskvo.