Guanĉaj mumioj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1339594)
Gerakibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: el:Μούμιες Γουάντσε
Linio 16: Linio 16:
[[Kategorio:Guanĉoj]]
[[Kategorio:Guanĉoj]]
[[Kategorio:Mumioj]]
[[Kategorio:Mumioj]]

[[ca:Mòmies guanxes]]
[[da:Guanchemumie]]
[[de:Mumien der Guanchen]]
[[el:Μούμιες Γουάντσε]]
[[en:Guanche mummies]]
[[es:Momias guanches]]
[[eu:Momia guantxeak]]
[[fr:Momie guanche]]
[[he:מומיה גואנצ'ית]]
[[it:Mummie guance]]
[[ja:グアンチェ族のミイラ]]
[[pt:Múmias Guanche]]
[[ru:Мумии гуанчей]]
[[sv:Guanchemumierna]]
[[tr:Guançe mumyaları]]

Kiel registrite je 11:30, 25 mar. 2013

Mumio de Sankta Andreo (Muzeo de la Naturo kaj la Homo).
Guanĉa mumio en la Muzeo de Tenerifo

La guanĉoj, praloĝantoj de Kanarioj (hodiaŭ aŭonoma regiono de Hispanio) mumiigis siajn mortintojn.

Tiu kutimo celis konservi la korpon de la mortinto pere de enbalzamigaj teknikoj tre similaj al la aliaj mumiigadoj de antikvaj civilizoj. Ĝia celo, ligata al religia kredo, estis la ŝirmado de la kadavro kaj ankaŭ distingi la socian klason de la mortinto.

Menciindas ke la mumiigado de la guanĉoj en multaj aspektoj similas al la praktitaka de la antikvaj egiptanoj. Por savi la kadavron de putrado ili multe zorgis pri la procezo, la korpon kaj super ĉio ili memorigis kaj honorigis la forpasintojn. La mumiigado ne estis ĝenerala kutimo inter la guanĉa popolo, ekzistante pluraj procezoj kiuj montras certan gradigon en tiu funebra praktiko kiu korespondis al diversaj sociaj kaj ekonomiaj kastoj de la guanĉa socio. Logike, la mumioj de la mencejoj, estis tiuj kiuj ricevis plejajn zorgojn en la mumiigado. La guanĉoj, same kiel la antikvaj egiptanoj, konservis la viscerojn de iliaj mencejoj.

La Muzeo de la Naturo kaj la Homo (Arkeologia Muzeo de Tenerifo), en Santa Cruz de Tenerife, montras kelkajn el tiuj mumioj, kiuj dum jarcentoj estis kolektataj kaj vidataj kiel scienca kuriozeco en Eŭropo. Fakte, en unu el la salonoj de la Nacia Antropologia Muzeo de Madrido montriĝas guanĉa mumio kiu estas reklamata de la Urbodomo de Tenerifo, post kreado de leĝo en Kanarioj kiu postulas la revenigon de la kanaria heredaĵo kiu troviĝas ekster la arkipelago.

Eksteraj ligiloj