Neandertal-muzeo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q464416)
Linio 26: Linio 26:
[[Kategorio:Paleoantropologio]]
[[Kategorio:Paleoantropologio]]


[[de:Neanderthal Museum]]
[[en:Neanderthal Museum]]
[[es:Museo de Neanderthal]]
[[ja:ネアンデルタール博物館]]
[[ru:Неандертальский музей]]
[[ru:Неандертальский музей]]

Kiel registrite je 05:00, 26 mar. 2013

La novkonstruita Neandertal-muzeo

La Neandertal-muzeo estas muzeo en Neandertal ĉe Düsseldorf. Ĝi pritraktas la prahistorion de la homaro, aparte tiun de la Neandertaluloj, kiuj unue estis trovitaj ĉi-loke.

En 1996 la muzeo estis novkonstruita rekte ĉe la strato inter Erkrath kaj Mettmann. La malnova konstruaĵo situas kelkcent metrojn for en la arbaro, ĝi nun funkcias kiel loko por propraeksperimente lerni pri la ŝtonepoko. Fondaĵo Neanderthal administras la muzeon, kiun ĉirkaŭ 170.000 homoj vizitas jare.

Dosiero:Neandertala homo, modelo en Neand-muzeo.JPG
Rekonstruitaj Neandertaluloj

La muzeo elstaras per sia prezentadmaniero. Ĝi disponas pri la plej ampleksa kolekto de Neandertalulaj rekonstruaĵoj, aparte impona estas la realismaj vivoplenaj ekzempleroj ĉe la enirejo. Al la muzeo apartenas la origina trovejo, kie en 1856 unuafoje fosilio de prahistoria homo estis elfosita, kiu laŭ la trovejo ricevis la nomon Neandertala homo.

En 2006 la muzeo festis duoblan jubileon: pro la 150-a datreveno de la malkovro de Neandertalaj fosilioj kaj pro la 10-a datreveno de la novkonstruaĵo.

En 2009 la muzeo estis distingita per premio (Deutscher Archäologiepreis) de la germana prahistoria asocio DGUF.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 51° 13′ 37″ N 6° 57′ 2″ O / 51.22694 °N, 6.95056 °O / 51.22694; 6.95056 (mapo)