Eisenstadt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 59: Linio 59:


== Famulo ==
== Famulo ==
* [[hungara]] [[duko]] kaj [[mecenato]] [[Pál Esterházy]]
* en la urbo naskiĝis [[hungara]] [[duko]] kaj [[mecenato]] [[Pál Esterházy]]


== Ĝemelurboj ==
== Ĝemelurboj ==

Kiel registrite je 07:26, 27 mar. 2013

Bazaj faktoj
Federacia ŝtato: Burgenland
Distrikto: Eisenstadt
Areo: 42,90 km²
Loĝantaro: 13.664 (jaro 2002)
Loĝantara denseco: 318 loĝantoj/km&sup2
Alteco: 182 metroj super la marnivelo
Poŝtkodo: 7000
Telefonkodo: 02682
Situo: 47° 51' norde


16° 31' oriente

Aŭtokodo: E
Retejo: www.eisenstadt.at
Politiko
Ĉefurbestro: Ing. Peter Nemeth (ÖVP)
Reganta partio: ÖVP
Provinco Burgenland kaj Eisenstadt en Aŭstrio

Eisenstadt hungare Kismarton, kroate Zeljezno estas statuta urbo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, kies ĉefurbo estas. La nomo signifas ferourbo, dum la historio estis komercado pri fero. La hungara nomo devenas pri patrono.

La urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo Szentgotthárd-Bratislavo, laŭ fervojo Sopron-Bruck A.D.L.. Lago Fertő estas proksime.

Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, en 907 venkis ĉe Bratislavo kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1264 laŭ formo Sancti Martini latine.

Leopoldo la 3-a en 1118, la tataroj en 1241 detruis la komunumon. Ĉirkaŭ la urbeton muro konstruiĝis en 1371. Oni nomumis Sancti Martini kampurbo kaj fortikaĵo konstruiĝis en 1392, kiun aŭsta princo Vilhelmo okupis en 1405. Hungara reĝo Matiaso rezignis pri la urbo por Frederiko la 3-a en 1451, sed en 1482 li okupis ĝin. Miksa la 1-a reokupis la urbon en 1490. la urbo rehungariĝis en 1622 kaj en 1648 la urbo ricevis rangon libera reĝa urbo. Incendioj okazis en 1589 kaj en 1776. Emeriko Thököly okupis la urbon en 1683, en 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj.

En 1910 la urbo havis 3073 da loĝantoj (2074 aŭstroj, 834 hungaroj, 101 kroatoj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, kies distriktejo estis, poste apartenis al Aŭstrio.

Vidindaĵoj estas preĝejo kaj klostro el 1629, kastelo de Esterházy el 1672 kaj domo de Joseph Haydn, li tie loĝis inter 1766-1778.

Famulo

Ĝemelurboj

Kastelo de Esterházy