Acoroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Bot: Migrating 80 interwiki links, now provided by Wikidata on d:q25263 (translate me)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q25263)
Linio 48: Linio 48:
[[Kategorio:Makaronezio]]
[[Kategorio:Makaronezio]]
[[Kategorio:Insuloj en la Atlantika Oceano]]
[[Kategorio:Insuloj en la Atlantika Oceano]]

[[lij:Isoe Azore]]

Kiel registrite je 02:32, 4 apr. 2013

Situo de la Acoroj
Mapo de la Acoroj de 1975
flago de la Acoroj

La AcorojAzoroj (portugale Açores [asorŝ/asors/asoris/asores/asoriŝ/asoreŝ]) estas Portugala insularo meze de la Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17  km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.

satelita foto

La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:

Biogeografie la insularo apartenas al la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomatan : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. La insularo situas ankaŭ en mara ekoregiono.

El la Acoroj, la Acora anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.

Kuriozaĵo

La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Turisma retejo, germane greke Turisma Azoren, germane

Vulkano Pico
Dosiero:Azr.png
Ŝildo de la aŭtonoma regiono de Acoroj
Makaronezia Regiono
Vulkano Pico el la maro
Topografio de Acoroj
Malnova mapo de Acoroj
Vinberujo en vulkana grundo en Terceira