Proklamo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 11 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q1572600)
Linio 29: Linio 29:
[[Kategorio:Historiografio]]
[[Kategorio:Historiografio]]
[[Kategorio:Internacia juro]]
[[Kategorio:Internacia juro]]

[[bg:Прокламация]]
[[cs:Proklamace]]
[[de:Proklamation]]
[[en:Proclamation]]
[[fi:Kuulutus]]
[[it:Proclama]]
[[lv:Proklamācija]]
[[pl:Orędzie]]
[[ru:Прокламация]]
[[sv:Kungörelse]]
[[uk:Прокламація]]

Kiel registrite je 16:44, 4 apr. 2013

Proklamo (el la latina vorto proclamare, “elvoki, elkrii”; el pro, “antaŭ, por”, kaj clamare, “voki”; kaj el la franca vorto proclamation, “elvoko”) estas publika eksklamatio, publikigo aŭ publika deklaracio.

Ĝenerale

Ekzistas du nesimilaj tipoj de proklamoj: la publikaj proklamoj de ŝtatoj aŭ ŝtataj organoj, kiuj estas leĝe devigaj, kaj la proklamoj de politikaj/sociaj grupojorganizaĵoj, kiuj ambaŭ provas gajni por si la sentojn de la alparolatoj.

Internacia Juro

La Popoljuro difinas la proklamon kiel formalan deklaracion de unu aŭ kelkaj ŝtato(j) pri propraj sintenoj aŭ intencoj pri la rilatoj inter ŝtatoj, kiu ne estas direktata al speciala ricevanto, sed al la ŝtataro ĝenerale.

Tiel estas unuflankaj proklamoj tre specialaj, ekzemple en la mara juro. Malsimile al la traktatoj mankas al la plurpaĝaj proklamoj la devigo.

Situacio en Anglujo kaj Kimrujo

En angla juro, proklamo estas formala anonco (reĝa anonco/proklamo), farita sub la granda sigelo, pri iu afero kiun la King in Council (Reĝo en konsilio) aŭ Queen in Council (Reĝino en konsilio) deziras konatigi al siaj subjektoj. Ekzemple, militdeklaro aŭ krizostato, la deklaro de neŭtraleco, la alvoko aŭ dissolvo de parlamento ktp.

Ekzemploj

  • La proklamo de la germana Imperiestro en Versajlo dun la germana regna fondiĝo (18a de januaro 1871) plie estis de alvoka naturo.
  • La Paska Proklamo (vd. Paska Ribelo) – 24an de aprilo 1916. Deklaracio pri la irlanda sendependiĝo de Britujo.
  • Aliflanke, la proklamoj de la Aliancana Kontrol-Konsilio por Germanujo (30an de aŭgusto ĝis 20an de oktobro 1945) estis ĝenerale instanco, kiu reguligis leĝojn.
  • 18an de junio 1946 – proklamo de la respubliko de Italujo.
  • 15an de novembro 1983 – unuflanka proklamo de la Turka Respubliko Norda Kipro.
  • 24an de majo 1993 – proklamo de la sendependiĝo de Eritreo.
  • Solene oni ankaŭ alvokas al la princa proklamo dum la karnavala tempo.

Vidu ankaŭ