Oberburg BE: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: als:Oberburg BE
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 15 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q67860)
Linio 54: Linio 54:
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Emme-Valo}}
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Emme-Valo}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Burgdorf}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Burgdorf}}

[[als:Oberburg BE]]
[[de:Oberburg BE]]
[[en:Oberburg]]
[[es:Oberburg]]
[[fr:Oberburg]]
[[it:Oberburg]]
[[kk:Обербург (Берн)]]
[[lmo:Oberburg]]
[[nl:Oberburg (Zwitserland)]]
[[nn:Oberburg]]
[[ru:Обербург (Берн)]]
[[sv:Oberburg]]
[[vi:Oberburg BE]]
[[vo:Oberburg]]
[[war:Oberburg BE]]

Kiel registrite je 17:39, 4 apr. 2013

Oberburg
Blazono de Oberburg
Blazono de Oberburg
Blazono de Oberburg
Preĝejo de Oberburg
Preĝejo de Oberburg
Preĝejo de Oberburg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 2′ 20″ N 7° 37′ 40″ O / 47.03889 °N, 7.62778 °O / 47.03889; 7.62778 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 20″ N 7° 37′ 40″ O / 47.03889 °N, 7.62778 °O / 47.03889; 7.62778 (mapo)
Areo 14,12 km²
Alteco 547 m super marnivelo
Poŝtkodo 3414
Komunumkodo 0418
Mapo de Oberburg
Mapo de Oberburg
Mapo de Oberburg
vdr


Pri la komunumo

Oberburg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Oberburg situas en la Svisa Mezlando en la orienta flanko de la meza Emme-Valo rekte sude de la urbo Burgdorf. Oberburg disponas pri du eksklavoj, unu nomiĝas Tannen kaj situas sude de la komunumo en la fontregiono de la rojo Luterbach, la alia nomiĝas Rohrmoos kaj situas norde de la komunumo okcidente de Burgdorf, krome al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberburg la vilaĝetoj Breitewald, Freudigen, Hof, Obere Oschwand, Untere Oschwand kaj Zimmerberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,12 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 10,5% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Oberburg limas en nordo al la komunumo Burgdorf, en sudoriento al Hasle ĉe Burgdorf, en sudokcidento al la eksklavo Lauterbach de la komunumo Lützelflüh, kaj en okcidento al Krauchthal.

La eksklavo Rohrmoos limas en okcidento kaj nordo al Rüti ĉe Lyssach, kaj en oriento kaj sudo al Burgdorf; kaj la eksklavo Tannen en nordo al Krauchthal, en oriento al la ekskalvo Lauterbach de la komunumo Lützelflüh, en sudoriento al Hasle ĉe Burgdorf, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Vechigen.

Trafiko

Tra Oberburg kondukas la kantona ĉefvojo de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo. De Oberburg la kantona vojo n-ro 234.4 kondukas okcidenten al Krauchthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, situas proksimume 7 kilometrojn norde apud Kirchberg. Tra la komunumo kondukas la fervojlinio de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo. La stacidomo Oberburg situas sur la teritorio de la komunumo Burgdorf.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oberburg datiĝas el la jaro 1240 kiel Obrunburc. La nomodona burgo sur la monteto Rothöchi, la supra burgo male al la malsupra burgo en Burgdorf, estis supozeble la prakastelo de kiburgaj vazaloj, nome la Senjoroj de Oberburg, kiuj estis menciitaj en la 13-a jarcento. Eventuale la la mezepoka amkantisto menciita en Codex Manesse estis membro de tiu familio. En la 14-a jarcento al Grafoj de Kiburgo estis la posedantoj de Oberburg, kiu dum la Milito de Burgdorf (1383-1384) fariĝis havaĵo de la urbo Berno. Ĝi fariĝis parto de la eksterurba civito de la urbo Burgdorf kaj post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 estis atribuita al la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Oberburg en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-14)

Eksteraj Ligiloj