Raimundas: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Raimundas''' estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la pli moderna germana nomo ''Raimund'' respektive la esperantlingva formo [[Rajmondo]...
 
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q2127845)
Linio 15: Linio 15:
[[Kategorio:Viraj personaj nomoj]]
[[Kategorio:Viraj personaj nomoj]]
[[Kategorio:Litovaj personaj nomoj]]
[[Kategorio:Litovaj personaj nomoj]]

[[de:Raimundas]]

Kiel registrite je 18:00, 4 apr. 2013

Raimundas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la pli moderna germana nomo Raimund respektive la esperantlingva formo Rajmondo, kiu baze devenas de la malnovaltgermana formo Raginmunt kaj ties latinigita formo Regimantus, el la malnovaltgermanaj elementoj ragin (sorto) kaj munt (protekto), kiu ankaŭ en tiu pli arkaika formo konserviĝis en la litova persona nomo Regimantas[1]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Raimas kaj Raimis. La virina formo estas Raimunda.

Konatuloj kun tiu persona nomo

  • Raimundas Alekna (naskiĝis en 1959), psikiatro, psikoanalizisto, eksa membro de la nacia litovia parlamento Seimas kaj nacia ministro pri sano de Litovio
  • Raimundas Saulius Baltuška (naskiĝis en 1937), eksa armeestro
  • Raimundas Lopata (naskiĝis en 1965), politiksciencisto
  • Raimundas Palaitis (naskiĝis en 1957), politikisto, ministro pri internaj aferoj kaj eksa urbestro de Palanga

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 307