Memor-Tago pri Holokaŭsto de Ciganoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
StripedM (diskuto | kontribuoj)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q4025954)
Linio 26: Linio 26:


[[Kategorio:Internaciaj tagoj]]
[[Kategorio:Internaciaj tagoj]]

[[pl:Dzień Pamięci o Zagładzie Romów]]
[[uk:Міжнародний день голокосту ромів]]

Kiel registrite je 21:26, 4 apr. 2013

Memor-Tago pri Holokaŭsto de Ciganoj – festo celebrata la 2-an de aŭgusto, memoriganta unu el la plej tragikaj eventoj en la historio de ciganoj, la likvidon en Aŭŝvico en 1944 de la cigana familia tendaro t.n. Zigeunerlager.

Historio

Nokte de la 2/3-a de aŭgusto 1944 germanoj mortigis en gasejoj 2897 de ciganaj infanoj, virinoj kaj viroj. Entute en Auschwitz pereis pli ol 20 mil de ciganoj el inter ĉ. 23 mil deportitaj el 14 landoj.

En la tagoj 21-23 de novembro 1996 en Oświęcim, laŭ iniciato de Stowarzyszenie Romów w Polsce (Asocio de Ciganoj en Pollando), oni organizis konferencon Zagłada−Pamięć−Nadzieja (Porajmos-Memoro-Espero). Ĝin partoprenis ciganaj gvidantoj de 10 ŝtatoj de Eŭropo kaj Usono. Fine de la debato oni proklamis la 2-an de aŭgusto de ĉiu jaro internacian Memor-Tagon pri Holokaŭsto de Ciganoj. La proklamon subskribis ĝenerala sekretario de la Internacia Memor-Konsilio pri Holokaŭsto de Ciganoj d-ro Dragoljub Acković kaj prezidanto de la Konsilio Roman Kwiatkowski.

Celebrado

De 1997 en la Muzeo Auschwitz-Birkenau, kiu simbolas doloron kaj morton de centoj da miloj de ciganoj, okazas renkontoj de ciganaj reprezentantoj kun registaranoj de eŭropaj ŝtatoj, por omaĝi la memoron pri mortfalintaj ciganoj kaj viktimoj de cigana holokaŭsto en Eŭropo. Ĉefa organizanto estas la Asocio de Ciganoj en Pollando.

En sia parolo la 2-an de aŭgusto 2009 prezidanto de la asocio Roman Kwiatkowski diris:

Nin ligas la memoro pri krimoj faritaj al la cigana nacio fare de germanaj nazioj kaj konvinko pri neceso daŭrigi la memoradon ne nur por honoirigi la viktimojn, sed ankaŭ por averti la nunan kaj postajn generaciojn.

Memor-Tago pri Holokaŭsto de Ciganoj

La 29-an de julio 2011 Pola Sejmo voĉdonis la 2-an de aŭgusto Memor-Tago pri Holokaŭsto de Romaoj kaj Sinti. Honoran patronecon de la unua festado akceptis la prezidento de Pollando Bronisław Komorowski.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj