Kutiklo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1403158)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1403158)
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Anatomio]]
[[Kategorio:Anatomio]]
[[Kategorio:Medicino]]
[[Kategorio:Medicino]]

[[gv:Cooitinagh]]
[[lv:Kutikula]]

Kiel registrite je 04:48, 5 apr. 2013

En biologio kutiklo estas ĝenerala nomo de kovra tavolo de neminerala kaj ofte ankaŭ neĉela naturo. Strukturojn kiuj konsistas el vivaj ĉeloj oni neniam nomu kutiklo.

En plantoj kutiklo estas forgratebla tavoleto de vakso kaj specialaj polimeroj kutino kaj kutano, kiuj kovras epidermon de plantaj folioj kaj malhelpas vaporadon kaj elsekiĝon de la planto. Aparte kserofitoj, kiel kaktoj, havas ege dikan kutiklon.

En multaj animaloj, ekz. en Nematodoj[1] kaj Artropodoj, kutiklo ekzistas kiel densa tavolo de eksterĉela materio, kiu situas super epitelio kaj servas por protekto kaj subteno de korpa formo.

La partoj de la ungo. 1) Ungolameno 2) Ungoflanko 3) Luneto, duonluno 4) Kutiklo.

En medicino vorto kutiklo signifas tavolon de mortaj ĉeloj apud bazo de la ungo.

Ŝablono:Ĝermo-biologio

Notoj kaj referencoj

  1. About the roundworm cuticle