Romba dekduedra kahelaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q7321274)
Linio 19: Linio 19:


[[Kategorio:Kahelaroj]]
[[Kategorio:Kahelaroj]]

[[en:Rhombic dodecahedral honeycomb]]

Kiel registrite je 07:46, 11 apr. 2013

Romba dekduedra kahelaro
Bildo
Speco konveksa uniforma kahelaro de eŭklida 3-spaco duala
Edroj Romboj
Ĉeloj Rombaj dekduedroj V3.4.3.4
Geometria simetria grupo Fm3m
Propraĵoj Latero-transitiva, edro-transitiva, ĉelo-transitiva
Duala Kvaredro-okedra kahelaro
vdr

En geometrio, la romba dekduedra kahelaro estas kahelaro de eŭklida 3-spaco. Ĝi estas la figuro de Voronoi de la edro-centrita kuba sfera pakigo, kiu estas (kiel oni opinias) la plej densa ebla pakigo de egalaj sferoj en eŭklida 3-spaco (vidu en keplera konjekto).

Ĝi konsistas de kopioj de sola ĉelo, la romba dekduedro. Ĉiuj edroj estas romboj, kun diagonaloj en la rilatumo √2. Tri ĉeloj kuniĝas je ĉiu latero. La kahelaro estas tial ĉelo-transitiva, edro-transitiva kaj latero-transitiva, sed ĝi ne estas vertico-transitiva ĉar ĝi havas du specojn de vertico. Je la verticoj kun la malakutaj rombaj edraj anguloj kuniĝas 4 ĉeloj. Je la verticoj kun la akutaj rombaj edraj anguloj kuniĝas 6 ĉeloj.

La romba dekduedro povas esti tordita sur unu de ĝiaj seslateraj sekcoj al formo trapezo-romba dekduedro, kiu estas la ĉelo de ia simila kahelaro kiu estas la figuro de Voronoi de seslatera proksima pakigo.

Eksteraj ligiloj

greke Eric W. Weisstein, Spaco-enspacanta pluredro en MathWorld.