Trinidada eŭfonjo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1302618) |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1302618) |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[Kategorio:Bestoj el la Neotropika ekozono]] |
[[Kategorio:Bestoj el la Neotropika ekozono]] |
||
[[Kategorio:Birdoj de Ameriko]] |
[[Kategorio:Birdoj de Ameriko]] |
||
[[ceb:Euphonia trinitatis]] |
Kiel registrite je 04:34, 15 apr. 2013
Trinidada eŭfonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trinidada eŭfonjo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia trinitatis (Strickland, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Trinidada eŭfonjo (Euphonia trinitatis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas en norda Kolombio, Trinidado kaj Tobago (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj norda Venezuelo krom la valo de la rivero Magdalena, sed ne ĉe Andoj. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Aspekto
Temas pri neotropika specio kun tre klara seksa duformismo. Masklo estas tre malgranda blunigreca birdo kun blunigraj gorĝo kaj vizaĝo, flava en frunto, kapopinto, brusto kaj ventro; ankaŭ nuko, dorso, flugiloj kaj vosto estas blunigraj. La ino estas olivverdeca supre kun flavecaj frunto, brusto kaj ventro. Temas pri fringedo tre simila al la plej proksima parenco nome la Flavkrona eŭfonjo, sed kun koloroj pli homogenaj, tio estas nur blunigra kaj flava.
Vidu ankau
Referencoj
- BirdLife International 2004. Euphonia trinitatis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|