Administra divido de Indonezio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 60: Linio 60:
{| Class="wikitable" style = "float:left;text-align:left;clear=all;"
{| Class="wikitable" style = "float:left;text-align:left;clear=all;"
|- Stile="background:#efefef;"
|- Stile="background:#efefef;"
! Mapo
! Mapoj
! Informoj
! Informoj
|-
|-
Linio 82: Linio 82:
| [[Dosiero:IndonesiaCentralJava.png|150px|border]]
| [[Dosiero:IndonesiaCentralJava.png|150px|border]]
| En '''[[Centra Javo]]''' (''Jawa Tengah'') ekonomie aparte gravas agrikulturo, inter alie la kultivo de rizo, maizo, sukerkano kaj tabako. En la urboj ekzistas ankaŭ industrio. Gravan lokon havas la turismo, aparte la impresa budhisma templo [[Borobuduro]] kaj la grava hinduisma templaro [[Prambanano]].
| En '''[[Centra Javo]]''' (''Jawa Tengah'') ekonomie aparte gravas agrikulturo, inter alie la kultivo de rizo, maizo, sukerkano kaj tabako. En la urboj ekzistas ankaŭ industrio. Gravan lokon havas la turismo, aparte la impresa budhisma templo [[Borobuduro]] kaj la grava hinduisma templaro [[Prambanano]].
|}

{| Class="wikitable" style = "float:left;text-align:left;clear=all;"
|- Stile="background:#efefef;"
! Mapoj
! Informoj
|-
! colspan="2" | '''[[Borneo]]''' per areo de 751 936 km² post [[Gronlando]] kaj [[Nov-Gvineo]] estas la tria plej granda [[insulo]] en la mondo. Politike, ĝi estas dividita en tri ŝtatoj: En la nordo estas la subŝtatoj [[Sabaho]] kaj [[Saravako]] de [[Malajzio]] aldone al la suverena Sultanlando [[Brunejo]], dum la granda suda parto sub la nomo de [ [Kalimantano]] apartenas al Indonezio.
|-
| [[Dosiero:IndonesiaEastKalimantan.png|150px|border]]
| '''[[Oriento Kalimantano]]''' (''Kalimantan Timur'') situas en la orienta parto de la insulo, lime de la malajziaj subŝtatoj Saravako kaj Sabaho. Kalimantan Timur konsideriĝas la plej ekonomie progresinta provinco en la indonezia parto de Borneo. Petrolo kaj natura gaso estas elterigataj, pliaj ekonomiaj sektoroj estas minado de oro, karbo kaj diamantoj, la lignoindustrio kaj agrikulturo. Bedaŭrindaj rezultoj de tio ĉi estas amasa senarbarigo kaj minacoj al la sovaĝa vivo de plantoj kaj bestoj.
|-
| [[Dosiero:IndonesiaWestKalimantan.png|150px|border]]
| '''[[Okcidenta Kalimantano]]''' (''Kalimantan Barat'') situas en la sudokcidento de la insulo, norde limigata per la malajzia subŝtato Saravako. La surfaco de la provinco estas plejparte ebena, altaj montoj troviĝas nur ĉe la sudorienta limo. La marbordajn regionojn karakterizas grandaj marĉoj. ''[[Kapuas (rivero)|Kapuas]]'', la plej longa rivero de Indonezio, fluas tra la provinco. Inter la ĉefaj industrioj estas la elterigado de oleo kaj kupro, produktado de kaŭĉuko, ligno kaj palmoleo.
|-
| [[Dosiero:IndonesiaSouthKalimantan.png|150px|border]]
| '''[[Suda Kalimantano]]''' (''Kalimantan Selatan'') situas en la sudoriento de la insulo kaj estas la plej malgranda sed plej dense loĝata provinco de Borneo. Kiel parto de la translokiga politiko de la indonezia registaro, multaj homoj estis translokigitaj tien el la troloĝataj regionoj de la insulo Javo, kio rezultigis fortajn konfliktojn.
|-
| [[Dosiero:IndonesiaCentralKalimantan.png|150px|border]]
| La surfaco de la provinco '''[[Centra Kalimantano]]''' (''Kalimantan Tengah'') plejparte ebenas, nur en la nordo estas montaj regionoj. Grandaj marĉoj ĉe la marbordo kontribuas al la malfacila atingeblo de la regiono. La loĝantaro konsistas el indiĝenaj dajakoj kaj malajoj. La politiko de la indonezia registaro reloĝiĝi homojn el la troloĝata insulo Javo en pli maldense loĝatajn regionojn, ankaŭ ĉi tie estigis konfliktojn inter la antaŭa loĝantaro kaj la novaj enmigrintoj. Kun 13 loĝantoj po km², la provinco daŭre estas tre maldense loĝata.
|}
|}



Kiel registrite je 00:02, 17 apr. 2013

provincoj, administraj regionoj kaj ĉefurba distrikto de Indonezio

La Respubliko Indonezio aktuale administre dividiĝas en 33 partojn, inkluzive de 30 provincoj (Provinsi-Provinsi, unuope: ProvinsiPropinsi Propinsi-, unuope Propinsi), du specialaj regionoj (daerah-daerah Istimewa, unuope: daerah Istimewa) kaj la ĉefurba distrikto (daerah khusus ibukota) Ĝakarto.

Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 Irian Jaya Barat kaj en 2004 Sulawesi Barat), kaj la indonezia registaro planas starigi novajn provincojn.

Sub la provinca nivelo ekzistas 357 administraj distriktoj (Kabupaten), kiuj ekde la administra reformo de 2001 havas gravan administran signifon. Samnivele kategoriiĝas la urboj (Kota).

Sub tio ordiĝas la niveloj de sub-distriktoj (Kecamatan) kaj vilaĝaj administrejoj (Kelurahan).

Ĉar multaj provincoj nomatas laŭ ilia geografia situo, helpas scii kiel esprimi la kompasdirektojn en la indonezia:

  • Utara = Nordo/norda
  • Barat = Okcidento/okcidenta
  • Selatan = Sudo/suda
  • Timur = Oriento/orienta

Plie uzatas la terminoj:

  • Tengah = Centro/centra
  • Tenggara = Sudoriento/sudorienta
Mapoj Informoj
La insulo Sumatro kovras areon de 473 481 km² kaj estas la sesa plej granda insulo en la mondo. La menciata areo inkluzivas plurajn proksimajn, pli etajn insuletn kun suma areo de 50 000 km².
La Speciala Regiono Aceho (Aceh) estas konata pro la aspiroj de siaj loĝantoj je sendependeco kaj plurjarcenta batalo, kaj kontraŭ la nederlanda kolonia armeo kaj kontraŭ la indonezia centra registaro.
La provinco Bangka-Belitungo konsistas el la du insuloj Bangka kaj Belitung kaj en 2000 estis disigita el la provinco de Suda Sumatro. La insuloj havas gravan ekonomian rolon pro iliaj deponejoj de stano.
Krom sekcio de marbordo la provinco de Bengkuluo (Bengkulu) precipe inkluzivas partojn de la montaro Barisan, kiu etendiĝas tra la insulo. La provinco ankaŭ inkluzivas la foran insulon Enggano. Ekde la kolonia epoko, la minado de karbo kaj oro havas gravan ekonomian rolon.
La provinco Ĝambio (Jambi) precipe kovras la ebenan orientan parton de la insulo, kiu karakteriziĝsy per marĉaj terenoj kaj grandaj riveroj, inter ili la rivero Hari. Ankaŭ la rivero Jambi fontas tie kun du fontaj riveretoj, fluas tra la orienta aluvia ebenaĵo kaj finiĝas je 1 grado de suda latitudo en la Sudĉina Maro.
La Sunda Markolo disigas la provincon de Lampungo de la insulo de Javo. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulon Krakatoa, kiu internacie konatiĝis pro la vulkana erupcio de 1883.
Riauo situas en la ebena, marĉa orienta parto de la insulo borde de la Malaka Markolo La ĉemarbordaj insuloj en 2004 iĝis propra provinco sub la nomo Kepulauan Riau (Riau-insuloj). Riau havas varion de naturaj rimedoj kiel oleo, gaso, kaŭĉuko, palmoleo, fiŝoj kaj ligno. La strategia situo en la Malaka Markolo, ĉe la plej mallonga mara vojo de Imperia Ĉinio al Barato jam frue signifis gravecon de la regiono.
La provinco Kepulauan Riau (Riau-insuloj) nur ekzistis ekde 2004, antaŭe la insuletoj apartenis al la provinco de Riau. Pro sia situo ĉe la orienta finaĵo de la Malaka Markolo kaj la proksimeco al Singapuro, la juna provinco evoluis al vigla industria kaj turisma centro. En la Natuna-insuloj tergaso estas elterigata.
La plimulto de la surfaco de Norda Sumatro (Sumatera Utara) okupas la montaro Barisan, kiu etendiĝas tra la insulo. Vulkanaj formacioj karakterizas la surfacon, la plej fama estas la lago Toba, kiu kreiĝis per amasa vulkana erupcio ĉirkaŭ 74 000 jaroj. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulon Nias.

Norda Sumatro estas la plej multnombre loĝata provinco de Sumatro. Krom malajoj en la montoj ankoraŭ vivas la etno de batakoj.

Suda Sumatro (Sumatera Selatan) situas plejparte en la malprofunda, marĉa orienta parto de la insulo, kiu estas trafluata de grandaj riveroj. La aupudmarbordaj insuloj de Bangka kaj Belitung estis disigitaj en 2000 kiel aparta provinco de Suda Sumatro kaj ricevis la nomon Bangka-Belitung. La provinco estas unu el la malplej evoluintaj de Indonezio, ekster la ĉefurbo Palembang vojoj kaj infrastrukturo estas malbone evoluintaj.
Okcidenta Sumatro (Sumatera Barat) situas en la monta okcidenta parto de la insulo kaj krom mallarĝa ebenaĵo marborda inkluzivas partojn de la montaro Barisan. La provinco inkluzivas ankaŭ la insularon Mentawai. La plimulto de la loĝantaro apartenas al la etno de minangkabauoj, kiuj konatas pro sia patrinolinia socia strukturo.
Mapoj Informoj
Javo estas unu el la kvar insuloj de la Grandaj Sundaj Insuloj. Sur la insulo situas ankaŭ la nacia ĉefurbo Ĝakarto.
La provinco Orienta Javo (Jawa Timur) inkluzivas la orientan parton de la insulo kaj la insulon Madura. Kun ĉirkaŭ 750 homoj po km² Orienta Javo estas la plej maldense loĝata provinco de la insulo.
La Ĉefurba Distrikto Ĝakarto (Jakarta, antaŭe Batavia) estas la plej granda urbo de la Respubliko de Indonezio: ĝi laŭ la stato de la jaro 2007 havis 8,6 milionojn da loĝantoj en la urbo mem kaj 18,3 milionojn da homoj en la aglomeraĵo. Sekve temas pri unu el la plej grandaj metropolaj areoj en la mondo. La ĉefurbo havas la statuson de provinco.
La provinco Banteno en 2000 estis disigita el la provinco de okcidenta Javo. Okcidente, la Sunda Markolo disigas la provincon de la insulo Sumatro, en la oriento limas la urbo de Ĝakarto kaj la provinco de okcidenta Javo. En Pli Granda Ĝakarto estas iuj grandaj urboj, inkluzive de la urbego Tangerang. Kun pli ol 1000 homoj po kvadrata kilometro Banten estas tre dense loĝata.
La Speciala Regiono Jogjakarto (Yogyakarta) havas la statuson de speciala teritorio kun limigita aŭtonomio. Jogjakarto estas populara turisma vojaĝcelo, pro la vidindaĵoj en la najbareco. Tiuj inkluzivas la impresan budhisman templon Borobuduro, la gravan hinduisman templaron Prambanano kaj la aktivan vulkanon Merapio.
Okcidenta Javo (Jawa Barat) estas limigita okcidente per la urbo de Ĝakarto kaj la provinco Banteno, kiu en 2000 estis disigita de Okcidenta Javo, kaj oriente per Centra Javo. Okcidenta Javo estas la plej industriigita provinco de Indonezio. Ĝi profitas de sia proksimeco al la ĉefurbo, Ĝakarto. Ĉefaj industrioj inkluzivas la prilaboradon de oleo kaj gaso kaj la produktadon de ŝtofoj kaj vestaĵoj.
En Centra Javo (Jawa Tengah) ekonomie aparte gravas agrikulturo, inter alie la kultivo de rizo, maizo, sukerkano kaj tabako. En la urboj ekzistas ankaŭ industrio. Gravan lokon havas la turismo, aparte la impresa budhisma templo Borobuduro kaj la grava hinduisma templaro Prambanano.
Mapoj Informoj
Borneo per areo de 751 936 km² post Gronlando kaj Nov-Gvineo estas la tria plej granda insulo en la mondo. Politike, ĝi estas dividita en tri ŝtatoj: En la nordo estas la subŝtatoj Sabaho kaj Saravako de Malajzio aldone al la suverena Sultanlando Brunejo, dum la granda suda parto sub la nomo de [ [Kalimantano]] apartenas al Indonezio.
Oriento Kalimantano (Kalimantan Timur) situas en la orienta parto de la insulo, lime de la malajziaj subŝtatoj Saravako kaj Sabaho. Kalimantan Timur konsideriĝas la plej ekonomie progresinta provinco en la indonezia parto de Borneo. Petrolo kaj natura gaso estas elterigataj, pliaj ekonomiaj sektoroj estas minado de oro, karbo kaj diamantoj, la lignoindustrio kaj agrikulturo. Bedaŭrindaj rezultoj de tio ĉi estas amasa senarbarigo kaj minacoj al la sovaĝa vivo de plantoj kaj bestoj.
Okcidenta Kalimantano (Kalimantan Barat) situas en la sudokcidento de la insulo, norde limigata per la malajzia subŝtato Saravako. La surfaco de la provinco estas plejparte ebena, altaj montoj troviĝas nur ĉe la sudorienta limo. La marbordajn regionojn karakterizas grandaj marĉoj. Kapuas, la plej longa rivero de Indonezio, fluas tra la provinco. Inter la ĉefaj industrioj estas la elterigado de oleo kaj kupro, produktado de kaŭĉuko, ligno kaj palmoleo.
Suda Kalimantano (Kalimantan Selatan) situas en la sudoriento de la insulo kaj estas la plej malgranda sed plej dense loĝata provinco de Borneo. Kiel parto de la translokiga politiko de la indonezia registaro, multaj homoj estis translokigitaj tien el la troloĝataj regionoj de la insulo Javo, kio rezultigis fortajn konfliktojn.
La surfaco de la provinco Centra Kalimantano (Kalimantan Tengah) plejparte ebenas, nur en la nordo estas montaj regionoj. Grandaj marĉoj ĉe la marbordo kontribuas al la malfacila atingeblo de la regiono. La loĝantaro konsistas el indiĝenaj dajakoj kaj malajoj. La politiko de la indonezia registaro reloĝiĝi homojn el la troloĝata insulo Javo en pli maldense loĝatajn regionojn, ankaŭ ĉi tie estigis konfliktojn inter la antaŭa loĝantaro kaj la novaj enmigrintoj. Kun 13 loĝantoj po km², la provinco daŭre estas tre maldense loĝata.