Administra divido de Indonezio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 150: Linio 150:
|-
|-
| [[Dosiero:IndonesiaCentralSulawesi.png|150px|border]]
| [[Dosiero:IndonesiaCentralSulawesi.png|150px|border]]
| La monta surfaco de la provinco '''[[Centra Sulaveso]]''' (''Sulawesi Tengah'') respondecas pri forta etna fragmentiĝo de la loĝantaro kaj la malalta [[loĝdenso]]. For de la marbordaj ebenaĵoj estas malbone evoluinta transporta infrastrukturo, kio kontribui al la izolado de tutaj regionoj, aparte en la orienta duoninsulo.
| La monta surfaco de la provinco '''[[Centra Sulaveso]]''' (''Sulawesi Tengah'') respondecas pri forta etna fragmentiĝo de la loĝantaro kaj pri la malalta [[loĝdenso]]. For de la marbordaj ebenaĵoj estas malbone evoluinta transporta infrastrukturo, kio kontribuas al la izolado de tutaj regionoj, aparte en la orienta duoninsulo.
|-
|-
| [[Dosiero:IndonesiaNorthSulawesi.png|150px|border]]
| [[Dosiero:IndonesiaNorthSulawesi.png|150px|border]]

Kiel registrite je 16:59, 18 apr. 2013

provincoj, administraj regionoj kaj ĉefurba distrikto de Indonezio (laŭ stato de antaŭ oktobro 2012)

La Respubliko Indonezio aktuale administre dividiĝas en 34 partojn, inkluzive de 31 provincoj (Provinsi-Provinsi, unuope: ProvinsiPropinsi-Propinsi, unuope Propinsi), du specialaj regionoj (daerah-daerah Istimewa, unuope: daerah Istimewa) kaj la ĉefurba distrikto (daerah khusus ibukota) Ĝakarto.

Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 Papua Barat, en 2004 Sulawesi Barat kaj en 2012 Kalimantan Utara), kaj la indonezia registaro planas starigi novajn provincojn.

Sub la provinca nivelo ekzistas 357 administraj distriktoj (Kabupaten), kiuj ekde la administra reformo de 2001 havas gravan administran signifon. Samnivele kategoriiĝas la urboj (Kota).

Sub tio ordiĝas la niveloj de sub-distriktoj (Kecamatan) kaj vilaĝaj administrejoj (Kelurahan).

Ĉar multaj provincoj nomatas laŭ ilia geografia situo, helpas scii kiel esprimi la kompasdirektojn en la indonezia:

  • Utara = Nordo/norda
  • Barat = Okcidento/okcidenta
  • Selatan = Sudo/suda
  • Timur = Oriento/orienta

Plie uzatas la terminoj:

  • Tengah = Centro/centra
  • Tenggara = Sudoriento/sudorienta
Mapoj Informoj
La insulo Sumatro kovras areon de 473 481 km² kaj estas la sesa plej granda insulo en la mondo. La menciata areo inkluzivas plurajn proksimajn, pli etajn insuletn kun suma areo de 50 000 km².
La Speciala Regiono Aceho (Aceh) estas konata pro la aspiroj de siaj loĝantoj je sendependeco kaj plurjarcenta batalo, kaj kontraŭ la nederlanda kolonia armeo kaj kontraŭ la indonezia centra registaro.
La provinco Bangka-Belitungo konsistas el la du insuloj Bangka kaj Belitung kaj en 2000 estis disigita el la provinco de Suda Sumatro. La insuloj havas gravan ekonomian rolon pro iliaj deponejoj de stano.
Krom sekcio de marbordo la provinco de Bengkuluo (Bengkulu) precipe inkluzivas partojn de la montaro Barisan, kiu etendiĝas tra la insulo. La provinco ankaŭ inkluzivas la foran insulon Enggano. Ekde la kolonia epoko, la minado de karbo kaj oro havas gravan ekonomian rolon.
La provinco Ĝambio (Jambi) precipe kovras la ebenan orientan parton de la insulo, kiu karakteriziĝsy per marĉaj terenoj kaj grandaj riveroj, inter ili la rivero Hari. Ankaŭ la rivero Jambi fontas tie kun du fontaj riveretoj, fluas tra la orienta aluvia ebenaĵo kaj finiĝas je 1 grado de suda latitudo en la Sudĉina Maro.
La Sunda Markolo disigas la provincon de Lampungo de la insulo de Javo. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulon Krakatoa, kiu internacie konatiĝis pro la vulkana erupcio de 1883.
Riauo situas en la ebena, marĉa orienta parto de la insulo borde de la Malaka Markolo La ĉemarbordaj insuloj en 2004 iĝis propra provinco sub la nomo Kepulauan Riau (Riau-insuloj). Riau havas varion de naturaj rimedoj kiel oleo, gaso, kaŭĉuko, palmoleo, fiŝoj kaj ligno. La strategia situo en la Malaka Markolo, ĉe la plej mallonga mara vojo de Imperia Ĉinio al Barato jam frue signifis gravecon de la regiono.
La provinco Kepulauan Riau (Riau-insuloj) nur ekzistis ekde 2004, antaŭe la insuletoj apartenis al la provinco de Riau. Pro sia situo ĉe la orienta finaĵo de la Malaka Markolo kaj la proksimeco al Singapuro, la juna provinco evoluis al vigla industria kaj turisma centro. En la Natuna-insuloj tergaso estas elterigata.
La plimulto de la surfaco de Norda Sumatro (Sumatera Utara) okupas la montaro Barisan, kiu etendiĝas tra la insulo. Vulkanaj formacioj karakterizas la surfacon, la plej fama estas la lago Toba, kiu kreiĝis per amasa vulkana erupcio ĉirkaŭ 74 000 jaroj. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulon Nias.

Norda Sumatro estas la plej multnombre loĝata provinco de Sumatro. Krom malajoj en la montoj ankoraŭ vivas la etno de batakoj.

Suda Sumatro (Sumatera Selatan) situas plejparte en la malprofunda, marĉa orienta parto de la insulo, kiu estas trafluata de grandaj riveroj. La aupudmarbordaj insuloj de Bangka kaj Belitung estis disigitaj en 2000 kiel aparta provinco de Suda Sumatro kaj ricevis la nomon Bangka-Belitung. La provinco estas unu el la malplej evoluintaj de Indonezio, ekster la ĉefurbo Palembang vojoj kaj infrastrukturo estas malbone evoluintaj.
Okcidenta Sumatro (Sumatera Barat) situas en la monta okcidenta parto de la insulo kaj krom mallarĝa ebenaĵo marborda inkluzivas partojn de la montaro Barisan. La provinco inkluzivas ankaŭ la insularon Mentawai. La plimulto de la loĝantaro apartenas al la etno de minangkabauoj, kiuj konatas pro sia patrinolinia socia strukturo.
Mapoj Informoj
Javo estas unu el la kvar insuloj de la Grandaj Sundaj Insuloj. Sur la insulo situas ankaŭ la nacia ĉefurbo Ĝakarto.
La provinco Orienta Javo (Jawa Timur) inkluzivas la orientan parton de la insulo kaj la insulon Madura. Kun ĉirkaŭ 750 homoj po km² Orienta Javo estas la plej maldense loĝata provinco de la insulo.
La Ĉefurba Distrikto Ĝakarto (Jakarta, antaŭe Batavia) estas la plej granda urbo de la Respubliko de Indonezio: ĝi laŭ la stato de la jaro 2007 havis 8,6 milionojn da loĝantoj en la urbo mem kaj 18,3 milionojn da homoj en la aglomeraĵo. Sekve temas pri unu el la plej grandaj metropolaj areoj en la mondo. La ĉefurbo havas la statuson de provinco.
La provinco Banteno en 2000 estis disigita el la provinco de okcidenta Javo. Okcidente, la Sunda Markolo disigas la provincon de la insulo Sumatro, en la oriento limas la urbo de Ĝakarto kaj la provinco de okcidenta Javo. En Pli Granda Ĝakarto estas iuj grandaj urboj, inkluzive de la urbego Tangerang. Kun pli ol 1000 homoj po kvadrata kilometro Banten estas tre dense loĝata.
La Speciala Regiono Jogjakarto (Yogyakarta) havas la statuson de speciala teritorio kun limigita aŭtonomio. Jogjakarto estas populara turisma vojaĝcelo, pro la vidindaĵoj en la najbareco. Tiuj inkluzivas la impresan budhisman templon Borobuduro, la gravan hinduisman templaron Prambanano kaj la aktivan vulkanon Merapio.
Okcidenta Javo (Jawa Barat) estas limigita okcidente per la urbo de Ĝakarto kaj la provinco Banteno, kiu en 2000 estis disigita de Okcidenta Javo, kaj oriente per Centra Javo. Okcidenta Javo estas la plej industriigita provinco de Indonezio. Ĝi profitas de sia proksimeco al la ĉefurbo, Ĝakarto. Ĉefaj industrioj inkluzivas la prilaboradon de oleo kaj gaso kaj la produktadon de ŝtofoj kaj vestaĵoj.
En Centra Javo (Jawa Tengah) ekonomie aparte gravas agrikulturo, inter alie la kultivo de rizo, maizo, sukerkano kaj tabako. En la urboj ekzistas ankaŭ industrio. Gravan lokon havas la turismo, aparte la impresa budhisma templo Borobuduro kaj la grava hinduisma templaro Prambanano.
Mapoj Informoj
Borneo per areo de 751 936 km² post Gronlando kaj Nov-Gvineo estas la tria plej granda insulo en la mondo. Politike, ĝi dividiĝas en tri ŝtatojn: En la nordo estas la subŝtatoj Sabaho kaj Saravako de Malajzio aldone al la suverena Sultanlando Brunejo, dum la granda suda parto sub la nomo de Kalimantano apartenas al Indonezio.
Orienta Kalimantano (Kalimantan Timur) situas en la orienta parto de la insulo. Kalimantan Timur konsideriĝas la plej ekonomie progresinta provinco en la indonezia parto de Borneo. Petrolo kaj natura gaso estas elterigataj, pliaj ekonomiaj sektoroj estas minado de oro, karbo kaj diamantoj, la lignoindustrio kaj agrikulturo. Bedaŭrindaj rezultoj de tio ĉi estas amasa senarbarigo kaj minacoj al la sovaĝa vivo de plantoj kaj bestoj. En oktobro 2012 la nordo fariĝis propra provinco, nomata Norda Kalimantano (Kalimantan Utara), kaj nur la suda parto de la antaŭa provinco konservis la nomon Orienta Kalimantano.
Okcidenta Kalimantano (Kalimantan Barat) situas en la sudokcidento de la insulo, norde limigata per la malajzia subŝtato Saravako. La surfaco de la provinco estas plejparte ebena, altaj montoj troviĝas nur ĉe la sudorienta limo. La marbordajn regionojn karakterizas grandaj marĉoj. Kapuas, la plej longa rivero de Indonezio, fluas tra la provinco. Inter la ĉefaj industrioj estas la elterigado de oleo kaj kupro, produktado de kaŭĉuko, ligno kaj palmoleo.
Suda Kalimantano (Kalimantan Selatan) situas en la sudoriento de la insulo kaj estas la plej malgranda sed plej dense loĝata provinco de Borneo. Kiel parto de la translokiga politiko de la indonezia registaro, multaj homoj estis translokigitaj tien el la troloĝataj regionoj de la insulo Javo, kio rezultigis fortajn konfliktojn.
Norda Kalimantano (Kalimantan Utara) situas en la nordoriento de la insulo kaj estas la plej nova provinco de Indonezio, kreita nur en oktobro 2012 el la norda parto de la antaŭa provinco Orienta Kalimantano. La teritorio norde kaj kocidente limas al la malajziaj subŝtatoj Saravako kaj Sabaho.
La surfaco de la provinco Centra Kalimantano (Kalimantan Tengah) plejparte ebenas, nur en la nordo estas montaj regionoj. Grandaj marĉoj ĉe la marbordo kontribuas al la malfacila atingeblo de la regiono. La loĝantaro konsistas el indiĝenaj dajakoj kaj malajoj. La politiko de la indonezia registaro reloĝiĝi homojn el la troloĝata insulo Javo en pli maldense loĝatajn regionojn, ankaŭ ĉi tie estigis konfliktojn inter la antaŭa loĝantaro kaj la novaj enmigrintoj. Kun 13 loĝantoj po km², la provinco daŭre estas tre maldense loĝata.
Mapoj Informoj
La sudorientaj insuloj (Nusa Tenggara) estas la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. La insuloj situas oriente de Javo. Inter Balio kaj Lomboko troviĝas la linio de Wallace, kaj la flaŭro kaj faŭno de la sudorientaj insuloj pli proksime rilatas al tiuj de Aŭstralio ol al tiuj de Azio. La plej grandaj insuloj estas Balio, Lomboko, Sumbavo, Floreso kaj Timoro.
Balio estas konsiderata la plej okcidenta el la Malgranda Sundaj Insuloj kaj estas disigita de la okcidento de Java per la 2,5 kilometrojn larĝa Balia Markolo. Plejparto el la montoj de Balio havas vulkanan originon; ili kovras ĉirkaŭ tri kvaronojn de la insula areo. La vulkano Gunung Agung, de la balianoj nomata "Granda Monto", per 3142 metroj estas la plej alta monto sur la insulo. Por la balianoj ĝi estas la hejmo de la dioj kaj la centro de la mondo.
La Orientaj sudorientaj insuloj (Nusa Tenggara Timur) konsistas el 550 insuloj, el kiuj la plej grandaj estas Floreso, Sumbo kaj Timoro (de kiu nur la okcidento estas parto de Indonezio). Aliaj insuloj estas Adonara, Alor, Komodo, Pantar, Raijua, Roti, Sawu, Semau kaj aliaj. La provinca ĉefurbo estas Kupang en Okcidenta Timoro.
La Okcidentaj sudorientaj insuloj ( Nusa Tenggara Barat) inkluzivas la insulojn de Lomboko, Sumbavo kaj plurajn pli malgrandajn insulojn. La provinca ĉefurbo estas Mataram en Lomboko.
Mapoj Informoj
La termino Okcidenta Nov-Gvineo rilatas al la okcidenta duono de la insulo Nov-Gvineo, kiu politike estas parto de Indonezio.
Okcidenta Papuo (Papua Barat, aŭ Irian Jaya Barat, okcidenta "Irian Jaya") estas provinco de Indonezio en la indonezia parto de Nov-Gvineo. La provinco estis disigita en 2003 el la provinco Papuo. La disiĝo estis efektivigita kontraŭ la volo de la papuanoj, kiuj vidas ĝin kiel intervenon en ilia aŭtonomeco. La provinco inkluzivas la okcidentan parton de Nov-Gvineo kun la duoninsulo Vogelkop ("birdokapa") kaj proksimaj insuletoj, inkluzive de Waigeo kaj Misool.
La provinco Papuo post la disigo de la provinco Okcidenta Papuo en 2003 nur inkluzivas la orientan parton de la indonezia parto de Nov-Gvineo. La integriĝo en la ŝtaton Indonezio estis efektivigita en 1969 en kritikata voĉdono ("Akto de Libera Elekto"). La rezulto laŭ kritikantoj estis manipulata kontraŭ la vera volo de la papuanoj.
Mapoj Informoj
La insulo Sulaveso (antaŭa nomo Celebeso) estas de vulkana deveno kaj sekve estas forte strukturita kaj de tre malregula formo - ĝia formo memorigas pri orkideo aŭ polpo.
La loĝantoj de la provinco Gorontalo grandparte vivas de agrikulturo, sed fabrikatas ankaŭ palmoleo, kariofilo, kokosoj, kakao kaj sukerkano, kaj marborde praktikatas fiŝkaptado.
La provinco Okcidenta Sulaveso (Sulawesi Barat) estis kreita en 2004 por dividi Sudan Sulaveson.
La monta surfaco de la provinco Centra Sulaveso (Sulawesi Tengah) respondecas pri forta etna fragmentiĝo de la loĝantaro kaj pri la malalta loĝdenso. For de la marbordaj ebenaĵoj estas malbone evoluinta transporta infrastrukturo, kio kontribuas al la izolado de tutaj regionoj, aparte en la orienta duoninsulo.
La provinco Norda Sulaveso (Sulawesi Utara) situas en la nordorienta pinto de la insulo Sulaveso. En la okcidento ĝin limigas la provinco de Gorontalo. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulojn Sangihe kaj Talaud, kiuj proksimas al la filipina insulo Mindanao.
La provinco Suda Sulaveso (Sulawesi Selatan) situas plejparte en la malprofunda, marĉa okcidenta parto de la insulo, kiu estas trafluata de grandaj riveroj. La provinco estas unu el la malplej evoluigitaj en Indonezio. La ekonomio estas ĉefe agrikultura.
La provinco Sudorienta Sulaveso (Sulawesi Tenggara) kovras la sudorientan duoninsulon. La provinco estas unu el la plej malproksimaj partoj de la insulo, kaj ne konektatas per aŭtovojoj kun la aliaj provincoj de la insulo. La ĉefaj transportvojoj estas la pramo trans la Golfo de Bone al Sulaveso kaj la flugoj al kaj de Makassar, la ĉefurbo de Suda Sulaveso.
Mapoj Informoj
La Molukoj, en koloniaj tempoj konataj kiel la "Insuloj de Spicoj", estas disa grupo de insuloj inter Sulaveso kaj Nov-Gvineo. Ili kovras areon de 74 505 km² kun 2,1 milionoj da loĝantoj.
Post la disiĝo de la la provinco Nordaj Molukoj en 1999, la provinco Molukoj (Maluku) konsistas nur el la sudaj insuloj de la Molukoj. La ĉefaj insuloj estas Ambon, Seram, Buru kaj Wetar, la insularoj Banda, Kai, Aru kaj Tanimbar.
Nordaj Molukoj (Maluku Utara) estas indonezia provinco kreita en 1999, kiu kovras la nordan parton de la insularo de la Molukoj. Agrikulturo regas la ekonomion, sed sur la insulo Halmahera ankaŭ praktikatas minado de oro, nikelo kaj kobalto. Pro la politikaj perturboj de la regiono turistoj apenaŭ plu venas tien.