Projekto:WikiTrans: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:
# Diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco" de artikoloj depende de temo/fako; elekto de bonaj artikoltipoj por enŝovado en la originalan Vikipedion
# Diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco" de artikoloj depende de temo/fako; elekto de bonaj artikoltipoj por enŝovado en la originalan Vikipedion
##grandeco de la Esperanta deficito en tiu areo kompare al la angla
##grandeco de la Esperanta deficito en tiu areo kompare al la angla
## kiom relevanta estas la temo por internacia uzo (ekz. scienco jes, lokaj usonaj sportistoj eble ne)
## kiom signifa estas la temo por internacia uzo (ekz. scienco jes, lokaj usonaj sportistoj eble ne)
## terminologia alirebleco - en kiuj areoj Eo havas terminologiajn/vortarajn truojn
## terminologia alirebleco - en kiuj areoj Eo havas terminologiajn/vortarajn truojn
## kultura tradukebleco - ĉu eblas traduki politikajn aŭ religiajn temojn, aŭ ĉu necesas ekvilibrigi ilin (malusonigi) samtempe?
## kultura tradukebleco - ĉu eblas traduki politikajn aŭ religiajn temojn, aŭ ĉu necesas ekvilibrigi ilin (malusonigi) samtempe?

Kiel registrite je 01:18, 23 apr. 2013

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri projekto por efekive utiligi WikiTrans-on. Por informoj pri maŝinaj tradukiloj por la Esperanta Vikipedio, vidu la artikolon Vikipedio:WikiTrans.

WikiTrans estas maŝina tradukilo de Vikipedio evoluata kaj funkciigata per la enterpreno GramTrans. Nuntempe ĝi funkcias por tradukado el la angla Vikipedio al la Esperanta, estas planoj por tradukado al la dana kaj estontece povos aldoniĝi pliaj lingvoj. Plian priskribon vidu ĉe Vikipedio:WikiTrans.


Fizika renkontiĝo

Estas preparata fizika trejnado pri verkado de artikoloj helpe de WikiTrans. La kunsido laŭplane okazos ekde la 1-a ĝis la 5-a de Majo 2013 en Partizánske, Slovakio kaj estos gastigata de E@I. Flanke por kelkaj teknikistoj / organizantoj okazos ankaŭ laborkunsido.

Estas preparata monpeto por kovri vojaĝkostojn de la partoprenantoj. Loĝado estos senpaga se estos ne tro multaj partoprenantoj, aliokaze la gastiganto provizos malmultekostajn tranoktojn. Slovakio estas relative malmultekosta lando.

Por partopreni la trejnadoj sufiĉas:

  • regi Esperanton skribe
  • pasive regi la anglan
  • voli lerni bazon de laborado en Vikipedio aŭ jam tion kapabli

Programo

  1. praktika trejnado de kontribuantoj kiel redakti WikiTrans-artikolojn
  2. Ŝablonoj
    • problemoj kaj solvoj dum uzado de WikiTrans
    • baza/enkonduka kurso pri uzado de šablonoj kaj ŝablonkreado
    • prezento de Vikidatumoj kaj ilia signifo por WikiTrans
    • vidu en WikiTrans
  3. Diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco" de artikoloj depende de temo/fako; elekto de bonaj artikoltipoj por enŝovado en la originalan Vikipedion
    1. grandeco de la Esperanta deficito en tiu areo kompare al la angla
    2. kiom signifa estas la temo por internacia uzo (ekz. scienco jes, lokaj usonaj sportistoj eble ne)
    3. terminologia alirebleco - en kiuj areoj Eo havas terminologiajn/vortarajn truojn
    4. kultura tradukebleco - ĉu eblas traduki politikajn aŭ religiajn temojn, aŭ ĉu necesas ekvilibrigi ilin (malusonigi) samtempe?
  4. Eble: Vortara/leksikografia laboro (ne nepra punkto)
    • estas intenco prepari vortarredaktan interfacon por WikiTrans, permesante al homoj pligrandigi la angla-esperantan vortaron uzatan; praktika montro kaj klarigo pri tia laboro
  5. Politiko de la projekto: Diskuti/plani varbadon/informadon.
  6. Por robotistoj kaj programistoj: Krei/plibonigi sistemon por aŭtomate aldoni interartikolajn ligilojn, kaj igi ruĝajn ligojn bluaj trovante sinonimojn ktp kiuj jam ekzistas en la E-a Vikipedio.
  7. Krei pli facilan kaj rektan integrigon de la redaktinterfaco al la Vikipedio, tiel ke novaj homoj tuj povu ekredakti. Tion eblas solvi aŭ per programado, aŭ per lokigo de la ĝustaj "how-to" klarigoj en la ĝustaj lokoj dum uzanto vidas "truon" aŭ ĝermon en la esperanta Vikipedio.

Celgrupo

  • precipe kontribuantoj / kontribuontoj kiuj volas lerni kiel utiligi WikiTrans-on por kreadi novajn artikolojn
  • ŝablonistoj, robotistoj kaj programistoj :) (vidu la punktojn 2, 6, 7)

Partoprenontoj

  1. KuboF (diskuto)
  2. Eckhard Bick
  3. Marek Blahuš
  4. Peter Baláž
  5. Miro H.
  6. Miro M.
  7. Lubomir F.