Turkistano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Tiu ĉi artikolo|temas pri la urbo Turkistano en Kazaĥio. Pri la regionego [[Turkestano]] vidu apartan artikolon.}}
{{Situo sur mapo|Kazaĥio|Floso=right|Titolo=|Teksto=
{{Situo sur mapo|Kazaĥio|Floso=right|Titolo=|Teksto=
| Lat-g = 43 | Lat-m = 20 | Lat-s = 0 | Lat-dir=N
| Lat-g = 43 | Lat-m = 20 | Lat-s = 0 | Lat-dir=N

Kiel registrite je 22:17, 30 apr. 2013

Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Turkistano en Kazaĥio. Pri la regionego Turkestano vidu apartan artikolon.
Turkistano (Kazaĥio)
Turkistano (Kazaĥio)
DMS

Turkistano - kazaĥe Түркістан (Türkistan), ruse Туркестан (Turkestan) - estas urbo en Kazaĥio. Ĝi situas en la en la provinco Suda Kazaĥio proksime de la riverego Sirdarjo kaj estas la plej grava pilgrimcelo de tiu ŝtato de Centra Azio. Tra la urbo kondukiĝas fervojo de Orenburg en Rusio al Taŝkento en Uzbekio.

Nomo

Kvankam la urbo hodiaŭ nomatas Turkistan ("lando de la turkoj"), ĝi fondiĝis je la nomo Jasi. La persa titolo حضرت ترکستان (Hazrat-e Turkestan) signifas "sankta urbo de Turkestan", sed ankaŭ la alternativa nomo "benata urbo de Turkestano" estas uzata.

Historio

la Maŭzoleo de Ĥoja Ahmed Jasavi, signifa gvidanto de sufismo, nun apartenas al la listo de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO

Unuaj spuroj de setlejo datiĝas de la 7-a jarcento. La loĝloko probable jam estis grava komerca kaj religia centro antaŭ ol aperis Ĥoja Ahmed Jasavi, la sufisma ŝejko, kiu naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1103 en la proksima loĝloko Sayram. Jasavi en la aĝo de ĉirkaŭ 61 jaroj dediĉis sin al meditado - laŭ la legendo, li pasigis alian 61 jarojn en izoleco kaj meditado sub la tero. Lia malgranda tombo jam tuj post lia morto iĝis celo de pilgrimantoj, kaj aldone en la 1390-aj jaroj la reganto Timur tie ordonis la konstruon de maŭzoleon de Jasavi, kiu ankoraŭ estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj konstruaĵoj en Kazaĥio. Antaŭ ol la maŭzoleo estis kompletigita, Timur mortis. La konstrulaboristoj forlasis Turkestanon kaj serĉis novan laboron en Samarkando kaj Buĥaro. Ĉe la enireja fasado de la maŭzoleo, la malnova skafaldo ankoraŭ videblas, kaj daŭre mankas la fasadaj tegoloj. Malgraŭ tiu nefiniteco de la maŭzoleo, la urbo nun estas la plej grava pilgrima centro de Kazaĥio. Oni diras ke tri pilgrimoj al ĉi tiu urbo estas ekvivalentaj je haĝo al Mekko.