Projekto:WikiTrans: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eckhard (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Eckhard (diskuto | kontribuoj)
Linio 65: Linio 65:
# [[Miroslav Malovec]]
# [[Miroslav Malovec]]


== Oftaj demandoj ==
== Oftaj demandoj (FAQ) ==
Vidu la subpaĝon [[Projekto:WikiTrans/Oftaj_demandoj]]!
Vidu la subpaĝon [[Projekto:WikiTrans/Oftaj_demandoj]]!



Kiel registrite je 16:19, 13 maj. 2013

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri projekto por efekive utiligi WikiTrans-on. Por informoj pri maŝinaj tradukiloj por la Esperanta Vikipedio, vidu la artikolon Vikipedio:WikiTrans.

WikiTrans estas maŝina tradukilo de Vikipedio evoluata kaj funkciigata per la enterpreno GramTrans. Nuntempe ĝi funkcias por tradukado el la angla Vikipedio al la Esperanta, estas planoj por tradukado al la dana kaj estontece povos aldoniĝi pliaj lingvoj. Plian priskribon vidu ĉe Vikipedio:WikiTrans.

Fizika renkontiĝo

Estas preparata fizika trejnado pri verkado de artikoloj helpe de WikiTrans. La kunsido laŭplane okazos ekde la 1-a (alventago) ĝis la 5-a de Majo 2013 en Partizánske, Slovakio kaj estos gastigata de E@I. Flanke por kelkaj teknikistoj / organizantoj okazos ankaŭ laborkunsido. La tuto okazos en la oficejo de E@I, Februárová 2, en la 2a etaĝo de la "Dom služieb Alfa", konstruaĵo malantaŭ la urbodomo. Oni povas kontakti organizantojn pri alveno telefone: +421 902 203369.

Estas preparata monpeto por kovri vojaĝkostojn de la partoprenantoj. Loĝado estos senpaga se estos ne tro multaj partoprenantoj, aliokaze la gastiganto provizos malmultekostajn tranoktojn. Slovakio estas relative malmultekosta lando.

Por partopreni la trejnadon sufiĉas:

  • regi Esperanton skribe
  • pasive regi la anglan
  • voli lerni bazon de laborado en Vikipedio aŭ jam tion kapabli

Programo

  • 1-a de majo: alveno ĝis la vespero, la frue venintaj povas helpi prepari la aranĝon, diskuti ĝeneralaĵojn, esplori la E@I-oficejon ktp.
  • 2-a de majo atm: "politika" programo (varbado/informado) pri WikiTrans, ELiSo, Vikipedio, Vikimedio(j), Viki-projektoj,
  • 2-a de majo ptm: plano por progresigi la WikiTrans-laborojn favore al Vikipedio, praktika instruado pri uzo de WikiTrans ene de Vikipedio por rapide verki artikolojn
  • 3-a de majo atm: enkonduke pri WikiTrans de ĝia kreinto Eckhard Bick – ecoj, ebloj, utilo, praktika laboro
  • 3-a de majo ptm: prezento de Vikidatumoj kaj ilia signifo por WikiTrans; praktikaj laboroj pri WikiTrans / uzado de ŝablonoj kaj ŝablonkreado (paralele)
  • 4-a de majo atm: diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco" de artikoloj depende de temo/fako; elekto de bonaj artikoltipoj por enŝovado en la originalan Vikipedion
  • 4-a de majo ptm: vortara/leksikografia laboro / robotistoj kaj programistoj (paralele)
  • 5-a de majo atm: praktikaj laboroj pri WikiTrans, planoj de estonta agado, konkludoj
  • 5-a de majo ptm: foriro / por tiuj, kiuj restas pli longe: libera babilado, vizito de urbo aŭ montetoj apudaj, vespere stelobservejo

Pli detale pri kelkaj programeroj

Por la diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco":

  • grandeco de la Esperanta deficito en tiu areo kompare al la angla
  • kiom signifa estas la temo por internacia uzo (ekz. scienco jes, lokaj usonaj sportistoj eble ne)
  • terminologia alirebleco - en kiuj areoj Eo havas terminologiajn/vortarajn truojn
  • kultura tradukebleco - ĉu eblas traduki politikajn aŭ religiajn temojn, aŭ ĉu necesas ekvilibrigi ilin (malusonigi) samtempe?

Pri la vortara/leksikografia laboro:

  • estas intenco prepari vortarredaktan interfacon por WikiTrans, permesante al homoj pligrandigi la angla-esperantan vortaron uzatan; praktika montro kaj klarigo pri tia laboro

Pri la taskoj por robotistoj kaj programistoj:

  • Krei/plibonigi sistemon por aŭtomate aldoni interartikolajn ligilojn, kaj igi ruĝajn ligojn bluaj trovante sinonimojn ktp. kiuj jam ekzistas en la Esperanta Vikipedio
  • Krei pli facilan kaj rektan integrigon de la redaktinterfaco al la Vikipedio, tiel ke novaj homoj tuj povu ekredakti. Tion eblas solvi aŭ per programado, aŭ per lokigo de la ĝustaj "how-to" klarigoj en la ĝustaj lokoj dum uzanto vidas "truon" aŭ ĝermon en la Esperanta Vikipedio.

Celgrupo

  • precipe kontribuantoj / kontribuontoj kiuj volas lerni kiel utiligi WikiTrans-on por kreadi novajn artikolojn
  • ŝablonistoj, robotistoj kaj programistoj

Partoprenontoj

  1. KuboF (diskuto)
  2. Eckhard Bick
  3. Marek Blahuš
  4. Peter Baláž
  5. Miroslav Hruška
  6. Lubomir F.
  7. Václav Z.
  8. P. Zsófia
  9. Miroslav Malovec

Oftaj demandoj (FAQ)

Vidu la subpaĝon Projekto:WikiTrans/Oftaj_demandoj!