Valtice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en la [[Ĉeĥa Respubliko]]. Ĝenerale oni povas ja rekomendi la viziton de la kastelo.
Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en la [[Ĉeĥa Respubliko]]. Ĝenerale oni povas ja rekomendi la viziton de la kastelo.


Sur la placo situas granda paroĥa preĝejo kaj kelkaj historiaj domoj, krome ankaŭ '''Pesta Kolono'''. La urbo tre suferis dum la [[17-a jarcento]] pro multaj militoj, incendioj, kaj malsanoj, inter ili eĉ dufoje pro la pesto. Dankeme al fino de tiuj katastrofoj konstruigis princo Liechtenstein skulptan kolonon kun kvin statuoj, kies aŭtoro estas viena artisto [[Mathias GUNST]].
Sur la placo situas granda paroĥa preĝejo kaj kelkaj historiaj domoj, krome ankaŭ '''Pesta Kolono'''. La urbo tre suferis dum la [[17-a jarcento]] pro multaj militoj, incendioj, kaj malsanoj, inter ili eĉ dufoje pro la pesto. Dankeme al fino de tiuj katastrofoj konstruigis princo Liechtenstein skulptan kolonon kun kvin statuoj, kies aŭtoro estas viena artisto [[Mathias Gunst]].


Paroĥa '''preĝejo de la Ĉielenpreno de Virgulino Maria''' apartenas al la plej grandaj en la diocezo de Brno kun kapacito de 3000 personoj. Ĝian konstruon ekis en la j. [[1631]] itala arkitekto ''G. G. Tencalla'', sed la laboron finis arkitekto [[Andreo ERNA]]. Verŝajne fakta projektisto de la preĝejo tamen estis mem princo ''Karlo Eŭsebio de Liechtenstein'', ĉar ĝia stilo estas vere originala. En la internaĵo ni povas admiri riĉajn stukaĵojn kaj aliajn artaĵojn.
Paroĥa '''preĝejo de la Ĉielenpreno de Virgulino Maria''' apartenas al la plej grandaj en la diocezo de Brno kun kapacito de 3000 personoj. Ĝian konstruon ekis en la j. [[1631]] itala arkitekto ''G. G. Tencalla'', sed la laboron finis arkitekto [[Andreo Erna]]. Verŝajne fakta projektisto de la preĝejo tamen estis mem princo ''Karlo Eŭsebio de Liechtenstein'', ĉar ĝia stilo estas vere originala. En la internaĵo ni povas admiri riĉajn stukaĵojn kaj aliajn artaĵojn.


Krom la paroĥa sanktejo oni povas viziti en Valtice ankaŭ '''preĝejon de Mizerikordaj Fratoj''', apud kiu troviĝas hospitalo.
Krom la paroĥa sanktejo oni povas viziti en Valtice ankaŭ '''preĝejon de Mizerikordaj Fratoj''', apud kiu troviĝas hospitalo.

Kiel registrite je 17:44, 24 apr. 2006

Valtice estas sudmoravia urbeto proksime ĉe la aŭstria landlimo (3500 loĝantoj), centro de vinkultura teritorio (vinista lernejo kaj entrepreno).

Historio de la urbo devenas jam de la 11-a jarcento. Fine de la 14-a jarcento setlis en tiu loko gento Liechtenstein, kiu sinsekve fariĝis en la ĉelima regiono tre potenca. En la dua duono de la 16-a jarcento fariĝis Valtice ĝia sidejo. Pro bonaj servoj al la aŭstria imperiestro estis Liechtenstein-anoj rangaltigitaj je princoj.

De mezepoka burgo ne konserviĝis surloke io ajn. Nova kastelo estis konstruita origine en manierisma stilo, sed poste en baroka periodo dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj trapasis ĝia evoluo per komplika situacio. Postuloj de la nobeloj influis elekton de vico de arkitektoj, kiuj sinsekve realigis la kastelan tutaĵon ĝis ĝia nuna aspekto. Por Liechtenstein-anoj laboris aŭstriaj projektistoj, ofte italdevenaj, kun famaj nomoj - Giovanni Giaccomo Tencalla, Andreo Erna, Johann Bernhard Fischer de Erlach, Domenico Martinelli kaj aliaj. Ĉitempa stato de la konstruaĵaro kun Honora Korto speguligas do longan evoluon de diversaj konstruperiodoj ĝis la fino de la 18-a jarcento per realigo de teatra alo. Eĉ skulpta garnituro estas en Valtice signifa. Al la komplekso apartenas ankaŭ kastela parko.

Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en la Ĉeĥa Respubliko. Ĝenerale oni povas ja rekomendi la viziton de la kastelo.

Sur la placo situas granda paroĥa preĝejo kaj kelkaj historiaj domoj, krome ankaŭ Pesta Kolono. La urbo tre suferis dum la 17-a jarcento pro multaj militoj, incendioj, kaj malsanoj, inter ili eĉ dufoje pro la pesto. Dankeme al fino de tiuj katastrofoj konstruigis princo Liechtenstein skulptan kolonon kun kvin statuoj, kies aŭtoro estas viena artisto Mathias Gunst.

Paroĥa preĝejo de la Ĉielenpreno de Virgulino Maria apartenas al la plej grandaj en la diocezo de Brno kun kapacito de 3000 personoj. Ĝian konstruon ekis en la j. 1631 itala arkitekto G. G. Tencalla, sed la laboron finis arkitekto Andreo Erna. Verŝajne fakta projektisto de la preĝejo tamen estis mem princo Karlo Eŭsebio de Liechtenstein, ĉar ĝia stilo estas vere originala. En la internaĵo ni povas admiri riĉajn stukaĵojn kaj aliajn artaĵojn.

Krom la paroĥa sanktejo oni povas viziti en Valtice ankaŭ preĝejon de Mizerikordaj Fratoj, apud kiu troviĝas hospitalo.

En proksima ĉirkaŭaĵo, do en libera naturo situas kelkaj tre belaj arkitekturaj memoraĵoj, ekzemple triumfa arkaĵo „Rendezvous“ (1810-1812), imponaj kolonaroj „Raitsna“, „Tri Graciulinoj“Lima Kastelo (ĉeĥe Hraniční zámek).

Vidu ankaŭ