Listo de misprononcadoj en Esperanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Franca: korekto
Linio 28: Linio 28:
* Plilongigi silabojn
* Plilongigi silabojn
: ma''l''am''ik''o → ma''l:''am''i:k:''o
: ma''l''am''ik''o → ma''l:''am''i:k:''o
* Prononci la voĉajn sonojn b, d, g, ĝ kaj z kiel la senvoĉaj sonoj p, t, k, ĉ kaj c, respektive
* Prononci la voĉajn sonojn b, d, g, ĝ kaj z kiel la senvoĉajn sonojn p, t, k, ĉ kaj c, respektive
: ''b''eni → ''p''eni
: ''b''eni → ''p''eni
: ''d''an''ĝ''era → ''t''an''ĉ''era
: ''d''an''ĝ''era → ''t''an''ĉ''era

Kiel registrite je 08:07, 6 jun. 2013

Ĉi tiu artikolo enhavas liston de misprononcadoj en esperanto. Kvankam ĝi ne havas dialektojn, depende de la nacio kaj la gepatra lingvo de la parolanto, ofte okazas misprononcado. Krome iuj misprononcoj estas rezulto de simpla miskompreno de la reguloj.

Misprononcado de multaj diversaj parolantoj

  • Prononci finan "-io" kiel "-jo". Ekzemple homoj de diversaj landoj emas misprononci "familio" (fa-mi-LI-o) kiel "familjo" (fa-MI-ljo). (Fina "-io" funkcias tiel en multaj eŭropaj lingvoj, do eble tiu misprononco temas specife pri eŭroplingvanoj.)
  • Prononci duoblan vokalon kiel unuopan, pro miskompreno ke ĉiu vokalo kreas propran silabon. Ekzemple misprononco de "scii" (SCI-i) kiel "sci".
  • Emfazi malĝustan silabon. Kiam vorto similas al nacilingva vorto, homoj fojfoje emfazas malĝustan silabon pro nacilingva influo, sendepende de la specifa denaska nacia lingvo. Ekzemple fojfoje oni aŭdas la malĝustan "ma-te-MA-ti-ka" anstataŭ la ĝustan "ma-te-ma-TI-ka".

Misprononcado de afriklingvaj parolantoj

Misprononcado de azilingvaj parolantoj

Japana

  • Prononci l kaj r nedistigante.

Misprononcado de eŭroplingvaj parolantoj

Angla

  • Fermi vortojn, kiuj finiĝas per 'o', per 'oŭ'
homo → hom
  • Fermi vortojn, kiuj finiĝas per 'e', per 'ej'
bone → bonej
  • Prononci 'r' kiel la angla 'r' (ekzemple en red)
esperanto → esperranto

Finna

  • Ĉiam akcenti la unuan silabon de vorto
Mi parolas Esperanton → Mi parolas Esperanton
  • Plilongigi silabojn
malamiko → mal:ami:k:o
  • Prononci la voĉajn sonojn b, d, g, ĝ kaj z kiel la senvoĉajn sonojn p, t, k, ĉ kaj c, respektive
beni → peni
danĝera → tanĉera
gazeto → kaceto

Franca

  • Prononci 'r' kiel g
klarigi → klagigi
  • Prononci r kiel ĥ
esperanto → espeĥanto
  • Prononci i kiel j
iam → jam
  • Prononci kv kiel gv
akvo → agvo
  • Ne prononci h
Homo → omo
Mi havas hundon → Mi avas undon
  • Prononci e nazale (pli malferme, do preskaŭ kiel a), precipe antaŭ n kaj m
vendi → vãdi, atento → atãnto, inteligenta → inteligãnta, membro → mãmbro
  • Prononci aman nazale
ami → ãmi, esperanto → esperãnto (aŭ, pli malbone: esperãto)
  • meti la akcenton en la lastan silabon
esperanto → esperanto

Germana

  • Prononci kiel oj
ropo → Ojropo, ro → ojro
  • Prononci st kiel ŝt
imposto → impoŝto
  • Prononci r → voĉan ĥ
esperanto → espeĥanto
  • Prononci g, d, b kiel k, t, p silabfine:
sub → sup, sed → set

Hispana

  • Prononci h kiel ĥ aŭ ne prononci h
homo → omo
homo → ĥomo
  • Prononci e ĉe la vortoj, kiuj komenciĝas per sŝ sekvata de alia konsonanto
ŝtono → eŝtono
skui → eskui
Mi estas → Mi esta
  • Prononci mezajn s kiel h. (kelkaj dialektoj, ĉefe en Hispanameriko)
besto → behto
  • Ne distingi v kaj b, ĉar ambaŭ prononciĝas kiel malferma β (alivorte kiel nurlipa ŭ)
bovo → βoβo
  • Ne distingi z kaj s (la distingo ne ekzistas en la Hispana)
dezerto → deserto

Itala

  • Prononci s kiel z kiam ĝi estas inter du vokaloj aŭ antaŭ r, d, g, v, b, l, n kaj m
rusa → ruza
Svedio → Zvedio
slava → zlava
Ismo → Izmo
  • Prononci z kiel dz kiu ne ekzistas en Esperanto
zono → 'dzono

Pola

  • Prononci h kiel ĥ
horo → ĥoro
  • Prononci (kaj skribi) ekz- kiel egz-
ekzameno → egzameno
  • Prononci konsonanto + i + vokalo kiel konsonanto + j + vokalo (kaj tiel perdante silabon)
familio → familjo
  • Emfazi antaŭantaŭlastan silabon en vortoj finiĝante per -ika, -iko, ktp
politika → politika

Portugala

  • Prononci fina o kiel u:
domo → domu
  • Prononci fina e kiel i :
dome → domi
revi → hevi/ĥevi
servo → sehvo/seĥvo
  • Prononci d kiel ĝ antaŭ i (kelkaj regionoj de Brazilo, ĉefe Rio de Janeiro):
Dio → Ĝio
Diablo → Ĝiablo
  • Prononci t kiel ĉ antaŭ i (kelkaj regionoj de Brazilo, ĉefe Rio de Janeiro):
Tio → Ĉio;
  • Prononci i antaŭ konsonanta grupo komenciĝanta de sŝ:
skolo → iskolo;
ŝranko → ranko;
strato → istrato;
ŝtato → tato;
  • Prononci s kiel ŝz (depende de la regiono) en fino de silabo:
estas → eztaz/eŝtaŝ
  • Prononci kv kiel kiv:
Kvin → Kivin
  • Ne prononci n kaj m post nazala vokalo:
kampo → kãpo;
antaŭ → ãtaŭ;

Rusa

  • Prononci o kiel a en senakcenta silabo:
oranĝoaranĝa, okcidentoakcidenta
  • Prononci h kiel gĥ:
himno → gimno, Hitlero → Gitlero
himno → ĥimno, Hitlero → Ĥitlero

Vidu ankaŭ