Gotlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 62 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1027830)
Hhaglund (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
1. la plej granda insulo en [[Balta maro]], kaj
1. la plej granda insulo en [[Balta maro]], kaj


2. provinco ([[sveda lingvo|svede]] ''landskap'') konsistanta el tiu insulo kaj kelkaj najbaraj insuletoj, el kiuj la sola loĝata estas [[Fårö]].
2. provinco ([[sveda lingvo|svede]] ''landskap'') konsistanta el tiu insulo kaj kelkaj najbaraj insuletoj, el kiuj la sole loĝata estas [[Fårö]].


La provinco ampleksas 3 183 km² kaj havas ĉ. 57 300 loĝantojn. La insulo amplekas 2 994 km² <ref>[http://www.scb.se/Pages/PublishingCalendarViewInfo____259923.aspx?PublObjId=10420 Statistisk årsbok för Sverige 2009]</ref>. Ĝia plej nature alta punkto (gotlande Låista Haid, svede Lojsta Hed) estas 83 metrojn super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 kilometrojn de la duoninsula parto de Svedio, kaj administre troviĝas en la suda landoparto ([[sveda lingvo|svede]] ''landsdel'') aŭ ĉefregiono [[Götaland]].
La provinco ampleksas 3 183 km² kaj havas ĉ. 57 300 loĝantojn. La insulo amplekas 2 994 km² <ref>[http://www.scb.se/Pages/PublishingCalendarViewInfo____259923.aspx?PublObjId=10420 Statistisk årsbok för Sverige 2009]</ref>. Ĝia plej nature alta punkto (gotlande Låista Haid, svede Lojsta Hed) estas 83 metrojn super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 kilometrojn de la duoninsula parto de Svedio, kaj administre troviĝas en la suda landoparto ([[sveda lingvo|svede]] ''landsdel'') aŭ ĉefregiono [[Götaland]].

Kiel registrite je 17:33, 13 jun. 2013

Gotland

Gotlando (svede Gotland, antaŭe ankaŭ Gottland; dane Gotland, antaŭe Gulland; pragotlande Gutland) estas

1. la plej granda insulo en Balta maro, kaj

2. provinco (svede landskap) konsistanta el tiu insulo kaj kelkaj najbaraj insuletoj, el kiuj la sole loĝata estas Fårö.

La provinco ampleksas 3 183 km² kaj havas ĉ. 57 300 loĝantojn. La insulo amplekas 2 994 km² [1]. Ĝia plej nature alta punkto (gotlande Låista Haid, svede Lojsta Hed) estas 83 metrojn super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 kilometrojn de la duoninsula parto de Svedio, kaj administre troviĝas en la suda landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland.

Gotland - bildo de la satelito Landsat

Ekde 1645, la provinco estas parto de Svedio (krom unu monato en 1808, kiam ĝi estis aneksita de Rusio); inter 1361 kaj 1645, ĝi apartenis al Danio. Antaŭ tio, ĝi havis kontrakton kun la sveda reĝo, sed ne estas klare ĉu ĝi oficiale estis parto de Svedio aŭ rilatis al ĝi kiel uni-partnero en egaleca rilato; verŝajne la du partioj havis malsamajn opiniojn pri tio. En la praktiko, la insulo pli-malpli regis sin mem, kun ĉiamaj konfliktoj inter la Hanso-urbo Visby (kun granda influo germana) kaj la cetera insulo.

La provinco estas tre interesa por arkeologoj. Konataj estas la gotlandaj bildŝtonoj, pli aĝaj ol la runŝtonoj en cetera Skandinavio. En gotlanda tero, oni trovis amason da fruaj arabaj moneroj, certa signo de komercaj rilatoj kun oriento.

Arkitekturhistorie interesaj estas la pli ol 90 mezepokaj preĝejoj, kun elementoj kaj romanaj kaj gotaj, kaj - malgraŭ la oficiala skismo inter katolikismo kaj ortodoksismo - rusaj; tre verŝajne, kristanismo establiĝis en la insulo iom antaŭ la oficialiĝo de tiu skismo en 1054, kaj pro tradiciaj rilatoj orienten, oni ne tre zorgis pri ĝi. Pri la preĝejoj kaj ruinoj en la urbo, vidu Visby. Sude de Visby troviĝas la mondfama Vilao Vilaltao.

Eksteraj bildoj

La Gotlanda bildŝtono La urba muro de Visby


Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Statistisk årsbok för Sverige 2009

Eksteraj ligiloj

greke turismaj informoj greke aliaj paĝoj por turistoj

Ŝablono:Ĝermo-geografio