Roma skolo (Esperanto-muziko): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''roma skolo''' estis, en la historio de Esperanto-muziko, aro da muzikistoj kiuj kolektiĝis meze de la 1970-aj jaroj en Romo, Italujo. Ĝi konsistis el junaj es...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:41, 16 jun. 2013

La roma skolo estis, en la historio de Esperanto-muziko, aro da muzikistoj kiuj kolektiĝis meze de la 1970-aj jaroj en Romo, Italujo.

Ĝi konsistis el junaj esperantistoj, ĉiuj politike maldekstraj kaj ĉiuj ŝatantoj de la tiama progresema muziko kaj kantoarto en Italujo.

La homo, ĉirkaŭ kiu kolektiĝis ĉiuj, estis Gianfranco Molle (geamikoj nomis lin Ĝanfranko). Ĝanfranko naskiĝis en Roccasecca (Rokaseka), en centra Italujo, en 1950, kaj en tiu periodo loĝis en Romo kiel studento pri juro en la Universitato de Romo, sed okupiĝis tre pli volonte pri Esperanto kaj pri muziko ol pri juro.

En tiu periodo en Romo li kontaktis kun aliaj junaj esperantistoj: Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani, Susanna Castelviva.

Giulio Cappa (Ĝuljo Kapa), tiam estis studento pri literaturo en la roma universitato. Renato Corsetti (Renato Korseti), deveninta de vilaĝo ne malproksima al tiu de Ĝanfranko, estis tiam aktiva en TEJO kaj ĝenerale en la Esperanto-movado. Marcella Fasani (Marĉela Fasani) estis studentino pri medicino en Romo, kaj Susanna Castelviva (Susana Kastelviva) okupiĝis pri pluraj artaj aferoj.

La unua memproduktita muzika kasedo de Ĝanfranko estis eldono de "La vojo". Post tio, tamen, sekvis iom pli profesie produktitaj aliaj kasedoj. Sekvas la listo kun komentetoj de Ĝanfranko pri ĉiu el ili:

  • 1976 - La vojo, pli profesie produktita.
  • 1979 - Horo da opozicio, granda laboro de Renato kaj Giulio.
  • 1979 – Kontakto, la evoluo de La Vojo. Por mi la plej shatata.
  • 1980 - La Poezio de la Patrolo, kun la poezioj de Giorgio Silfer, ne sukcesa kiel la unuaj du sed por mi bonkvalita kun belaj ideoj
  • 1985 - Baf!, La plej bone registrita. Mi tre shatas ghin. Kantita ankaŭ de Gido kaj Marĉela.
  • 2007 - La Fiŝkaptisto.

Sed ne nur estis kasedoj de Ĝanfranko en la produktoj de la roma muzika skolo. Aperis ankaŭ la jenaj:

  • 1979 - Marĉela: Venos Liber', kantoj el la eŭska kaj kataluna.
  • 1985 - Suzanna: Per Mia nura vol', inismaj kantoj

kaj krome Ĝanfranko kunlaboris kun aliaj almenaŭ por la jenaj kasedoj:

  • Jaques Le Puil: Danghera ul'
  • Claude Piron: Frandu Piron
  • La dua albumo de Olivier Tzaut

Ĝanfranko, foje kun aliaj, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj koncertis ĉe pluraj Esperanto-grupoj en Italujo kaj en Eŭropo, en kongresoj naciaj kaj internaciaj.

La tuta senco de la Roma Muzika Skolo en Esperanto estas resumebla jene: kantoj kun sociaj kaj politikaj temoj, belaj melodioj de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, konigis al la esperantista mondo la etoson de la italaj kaj kelkaj eksterlandaj aŭtoraj kantistoj.

Eksteraj ligiloj