Etiopaj montaraj arbustetaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:


== Flaŭro ==
== Flaŭro ==
La [[vegetaĵaro]], nomata ''wurch'' [ŭurĉ], konsistas el [[herbejo]]j kaj [[arbustetaro]] kun abundo de herbecaj plantoj kaj [[arbusto]]j, kiel la [[hiperiko]] (''Hypericum revoltum''). La dominantaj arbustaj specioj de la arbustetaro estas ''[[Erica arborea]]'' kaj ''Philippia''; inter la arbustoj kreskas etaj plantoj. En la marĉaj zonoj la [[karekso]] (''Carex monostachya)'' abundas.
La [[vegetaĵaro]], nomata ''wurch'' [ŭurĉ], konsistas el [[herbejo]]j kaj [[arbustetaro]] kun abundo de herbecaj plantoj kaj [[arbusto]]j, kiel la [[hiperiko]] (''Hypericum revolutum''). La dominantaj arbustaj specioj de la arbustetaro estas ''[[Erica arborea]]'' kaj ''Philippia''; inter la arbustoj kreskas etaj plantoj. En la marĉaj zonoj la [[karekso]] (''Carex monostachya)'' abundas.


Entute, la vegetaĵaro estas meze de la montana flaŭro de la afrotropika ekozono kaj tiu de la palearkta.
Entute, la vegetaĵaro estas meze de la montana flaŭro de la afrotropika ekozono kaj tiu de la palearkta.
Linio 18: Linio 18:
== Faŭno ==
== Faŭno ==
Ĉe la [[mamuloj]] distingiĝas la etiopa [[kapro]] (''Capra walie''), minacata de formorto, la [[Bovedoj|montara tragelafo]] (''Tragelaphus bŭtoni''), la [[Bovedoj|roksaltula oreotrago]] as (''Oreotragus oreotragus''), la [[gelado]] (''Theropithecus gelada'') kaj la [[rokhirako]] (''Procavia capensis''). Abundas la [[ronĝuloj]] kaj la [[Insektomanĝuloj|sorikedoj]].
Ĉe la [[mamuloj]] distingiĝas la etiopa [[kapro]] (''Capra walie''), minacata de formorto, la [[Bovedoj|montara tragelafo]] (''Tragelaphus bŭtoni''), la [[Bovedoj|roksaltula oreotrago]] as (''Oreotragus oreotragus''), la [[gelado]] (''Theropithecus gelada'') kaj la [[rokhirako]] (''Procavia capensis''). Abundas la [[ronĝuloj]] kaj la [[Insektomanĝuloj|sorikedoj]].

Tiu ekoregiono estas esenca por la vintrumado de multaj [[Palearkta ekozono|palearktaj]] birdospecioj, kiel la [[fajfanaso]] (''Anas penelope''), la [[kuleranaso]] (''Anas clypeata''), la [[duelbirdo]] (''Philomachus pugnax'') kaj la [[griza tringo]] (''Tringa nebularia'').


== Endemiismoj ==
== Endemiismoj ==

Kiel registrite je 12:39, 23 jun. 2013

Situo de la ekoregiono.

La etiopaj montaraj arbustetaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono estas parto de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj de la Etiopaj Altaĵoj, inkludataj en la listo de la tutmondaj 200. Ĝi estas la plej vasta afromontana regiono de Afriko. La etiopaj montaraj arbustetaroj ankaŭ situas en la biodiverseco-varmpunkto "Orienta afromontano" definita de la organizo Naturprotekto Internacie.

Priskribo

Semien-Montaro apud Ras Daŝan.

La ekoregiono okupas 25 200 da kvadrataj kilometroj dissemataj je diferencaj enklavoj aŭ tel nomataj ĉielinsuloj en Etiopujo super altitudo de 3 000 metroj.

La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500 mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000 mm en la nordo, kie la seka sezono daŭras ĝis dek monatojn. La frostoj estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.

Flaŭro

La vegetaĵaro, nomata wurch [ŭurĉ], konsistas el herbejoj kaj arbustetaro kun abundo de herbecaj plantoj kaj arbustoj, kiel la hiperiko (Hypericum revolutum). La dominantaj arbustaj specioj de la arbustetaro estas Erica arborea kaj Philippia; inter la arbustoj kreskas etaj plantoj. En la marĉaj zonoj la karekso (Carex monostachya) abundas.

Entute, la vegetaĵaro estas meze de la montana flaŭro de la afrotropika ekozono kaj tiu de la palearkta. La grandegeco estas komuna ĉe la plantoj. Notinda specio estas la giganta lobelio (Lobelia rynchopetalum; Lobelioideae), kiu atingas alton de ses metroj kiam ĝi floras.

Ĉiuj plantospecioj prezentas adaptaĵojn por redukti la transpiradon, kiel dikajn, etajn aŭ tenacajn foliojn.

Faŭno

Ĉe la mamuloj distingiĝas la etiopa kapro (Capra walie), minacata de formorto, la montara tragelafo (Tragelaphus bŭtoni), la roksaltula oreotrago as (Oreotragus oreotragus), la gelado (Theropithecus gelada) kaj la rokhirako (Procavia capensis). Abundas la ronĝuloj kaj la sorikedoj.

Tiu ekoregiono estas esenca por la vintrumado de multaj palearktaj birdospecioj, kiel la fajfanaso (Anas penelope), la kuleranaso (Anas clypeata), la duelbirdo (Philomachus pugnax) kaj la griza tringo (Tringa nebularia).

Endemiismoj

Estas multe da endemiismoj.

La etiopa lupo (Canis simensis) estas endemia en tiu ekoregiono, kaj estas minacata de formorto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ekoregionoj de la Sahela-sudana ekoprovinco