Günther Becker: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e korekto |
LukiZ (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
{{Vivtempo|1930|2008|Becker, Günther}} |
{{Vivtempo|1930|2008|Becker, Günther}} |
||
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]] |
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Prezidantoj de TEJO]] |
||
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]] |
[[Kategorio:Estraranoj de UEA]] |
Kiel registrite je 19:59, 26 jun. 2013
Günther Becker, aŭ Günter Becker [1], (naskiĝis la 25-an de januaro 1930 en Elversberg (Saar), mortis la 18-an de aŭgusto 2008 en Zweibrücken) estis germana esperantisto. Laŭ profesio, li estis mezlerneja instruisto ĝis 1983, ĝis sia pensiiĝo pro akcidento. Li parolis almenaŭ 10 lingvojn.
Li eklernis Esperanton tuj post la 2-a mondmilito kaj ekde 1951 konstante aktivis en la Esperanto-movado. Li aliĝis al UEA en 1955, kies dumviva membro li estis ekde 1966 kaj samtempe delegito por Blieskastel.
Li agadis en la sekvaj postenoj:
- prezidanto de TEJO (1956-1964)
- prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (1957-1973)
- ĝenerala sekretario de UEA (1964-1974)
Distingis lin honora prezidanto TEJO en 1964 kaj Sarlanda Esperanto-Ligo en 1973.
Ekde la komenco de la 90aj jaroj apartenis sendaĵoj pri didaktiko de la lingvolernado produktitaj de prof. Max Mangold kaj Günther Becker (poste anstataŭigita de Oliver Walz) al la regula radioprogramo de Publika Kanalo Saarbrücken. Li tre fruepoke entuziasmiĝis pri Satelita televido kaj liajn ampleksajn lingvokonojn li aplikis i. a. helpe de sia "orelo al la mondo", unu el la plej grandaj privataj satelitricevaj instalaĵoj kun giganta turnebla spegulanteno.[2] Li estis regula kunlaboranto de la magazino Monato.
Li estis edzo de Maria Becker-Meisberger (1925-1999).
Lia tombo estas en la tombejo de lia hejm-urbo Blieskastel.
Literaturo
- Forpasis Günther Becker. [Nekrologo en:] Esperanto aktuell (GEA) 2008 n-ro 5, p. 18
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Günther Becker en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Günther Becker en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Referencoj
- ↑ G. Becker ofte preferis la skribmanieron Günther, kvankam en lia pasporto troviĝas la formo Günter. Laŭ informo de Markus Groß okaze de la 67-a Kultursemajnfino de SEL 2013-05-11, G. Becker mem diris, ke liaj gepatroj deziris la formon Günther, sed la oficialaj instancoj rifuzis tion.
- ↑ Poloj per Pelvo Amuza artikolo el Monato, decembro 2001, pri persatelita ricevado de Pola Radio