Departementa Konsilio (Francio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 12 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1398920)
e departementaj konsilioj
Linio 1: Linio 1:
La '''Ĝenerala Konsilio''' ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Conseil général'') estas la balotita [[asembleo]] de ĉiu [[Francaj departementoj|franca departemento]]. La ĝeneralaj konsilantoj estas balotitaj per universala rekta voĉdono, po unu konsilanto por ĉiu [[kantono]]. Iliaj mandatoj daŭras ses jarojn, kaj ili estas anstataŭigitaj duone ĉiu tri jaroj. La konsilantoj balotas internan "konstantan komisionon" (''commission permanente''), kiu enhavas prezidenton kaj plurajn vicprezidentojn. Tiu komisiono, precipe ĝia prezidento, estas la ekzekutivo de la departemento. La prezidento estas krome la hierarkia estro de la departementa administraro.

Hodiaŭ, la vorto "Ĝenerala" povas ŝajni stranga : fakte, antaŭ la kreaĵo de la [[Regiona Konsilio (Francio)|Regionaj Konsilioj]] en [[1972]], la Ĝeneralaj Konsilioj estis la plej alta loka asembleo, do la plej "ĝenerala" (male de la [[Municipa konsilio (Francio)|municipaj konsilioj]]).

La leĝo de la {{dato|17|majo|2013}}<ref>[http://legifrance.gouv.fr/affichTexte.do?cidTexte=JORFTEXT000027414225&categorieLien=id Loi n° 2013-403 du 17 mai 2013] relative à l'élection des conseillers départementaux, des conseillers municipaux et des conseillers communautaires, et modifiant le calendrier électoral.</ref> antaŭplanis la alinomadon de ĝeneralaj konsilioj al '''departementaj konsilioj''' ekde la venonta renovigo de tiuj konsilioj, kiu devus okazi en 2015<ref>D'après l'article 47 de la loi du 17 mai 2013, « le mandat des conseillers généraux élus en mars 2008 et en mars 2011 expire en mars 2015 ».</ref>.

==Historio==
==Historio==
Linio 21: Linio 23:
*Asistado de la maljunuloj kaj de la junuloj
*Asistado de la maljunuloj kaj de la junuloj
*Administrado de kelkaj fondusoj pri loĝeco
*Administrado de kelkaj fondusoj pri loĝeco

== Referencoj ==
{{referencoj}}

==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==

Kiel registrite je 08:05, 6 jul. 2013

La Ĝenerala Konsilio (franclingve Conseil général) estas la balotita asembleo de ĉiu franca departemento. La ĝeneralaj konsilantoj estas balotitaj per universala rekta voĉdono, po unu konsilanto por ĉiu kantono. Iliaj mandatoj daŭras ses jarojn, kaj ili estas anstataŭigitaj duone ĉiu tri jaroj. La konsilantoj balotas internan "konstantan komisionon" (commission permanente), kiu enhavas prezidenton kaj plurajn vicprezidentojn. Tiu komisiono, precipe ĝia prezidento, estas la ekzekutivo de la departemento. La prezidento estas krome la hierarkia estro de la departementa administraro.

Hodiaŭ, la vorto "Ĝenerala" povas ŝajni stranga : fakte, antaŭ la kreaĵo de la Regionaj Konsilioj en 1972, la Ĝeneralaj Konsilioj estis la plej alta loka asembleo, do la plej "ĝenerala" (male de la municipaj konsilioj).

La leĝo de la 17-a de majo 2013[1] antaŭplanis la alinomadon de ĝeneralaj konsilioj al departementaj konsilioj ekde la venonta renovigo de tiuj konsilioj, kiu devus okazi en 2015[2].

Historio

La leĝo de la 22-a de decembro 1789, kiu kreis la departementojn, ankaŭ ordonis la kreaĵon de "departementa konsilio" (Conseil de département) en ĉiu departemento : tiu instanco estis asembleo kun 36 balotitaj membroj. Ĝin forigis tamen nova leĝo la 4-an de decembro 1793.

La asembleoj reaperis kiel "Ĝeneralaj Konsilioj" danke al la leĝo de la 17-a de februaro 1800 (kiu ankaŭ kreis la prefektojn). La membroj de la novaj konsilioj, tamen, ne plu estis balotitaj sed estis nomumitaj de la registaro. Nur en 1833 refariĝis la Ĝeneralaj Konsilioj balotitaj asembleoj, unue per pagenda voĉdono kaj sekve (post la leĝo de la 3-a de julio 1848) per universala voĉdono.

Antaŭe, la prezidento de la Konsilio ŝanĝis ĉiujare. Ekde la leĝo de la 10-a de aŭgusto 1871, la ĝeneralaj konsilantoj balotas ilian prezidenton tuj post ĉiu renoviĝo de la asembleo.

Ĉefaj taskoj

La ĉefaj taskoj de la Ĝenerala Konsilio estas :

  • Sociala helpo (financhelpoj...)
  • La subtenado de la departementaj vojoj kaj la plenumo de la loka aŭtobusa transportado
  • La kolegioj (duagradaj lernejoj)
  • Kulturo (subtenado de la departementa arkivejo, ktp...)

La leĝo de la 13-a de aŭgusto 2004, kiu plietendigas la francan sencentralizon, konfidis novajn taskojn al la Ĝeneralaj Konsilioj, interalie :

  • Subtenado de kelkaj naciaj vojoj
  • Asistado de la maljunuloj kaj de la junuloj
  • Administrado de kelkaj fondusoj pri loĝeco

Referencoj

  1. Loi n° 2013-403 du 17 mai 2013 relative à l'élection des conseillers départementaux, des conseillers municipaux et des conseillers communautaires, et modifiant le calendrier électoral.
  2. D'après l'article 47 de la loi du 17 mai 2013, « le mandat des conseillers généraux élus en mars 2008 et en mars 2011 expire en mars 2015 ».

Vidu ankaŭ