Nutraĵ-konservado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 46 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q173514)
Linio 12: Linio 12:


== Artaĵoj ==
== Artaĵoj ==
{{commonscat|Food preservation}}

Okaze de pentraĵoj, belartaj verkaĵoj, aliaj historiaj valoraĵoj, oni volas konservadon de la originala formo, koloroj, aspekto. Tiel oni atentas pri sekureco, difinita kaj konstanta klimato ([[ĉambra temperaturo]], relativa [[aerhumido]], [[lumo|lum]]- kaj [[poluaĵo|poluaĵ]]emisio.
Okaze de pentraĵoj, belartaj verkaĵoj, aliaj historiaj valoraĵoj, oni volas konservadon de la originala formo, koloroj, aspekto. Tiel oni atentas pri sekureco, difinita kaj konstanta klimato ([[ĉambra temperaturo]], relativa [[aerhumido]], [[lumo|lum]]- kaj [[poluaĵo|poluaĵ]]emisio.



Kiel registrite je 06:19, 7 jul. 2013

Konservado (latine conservare, „rezervi, konservi“) estas procezo por longtempe konservi aĵojn, precipe organikajn materialojn (tipe nutraĵojn kaj ĝuaĵojn), kun aldono de koservigaĵoj aŭ konvena procezo.

La konservado malhelpas aŭ malfruigas - fizike aŭ kemie - la disfalajn procezojn, kaŭzantajn de oksidado, enzimaj reakcioj, mikroorganismoj kiel ŝim- kaj gistofungoj aŭ putrigaj bakterioj.

Nutraĵoj

Plej gravas la konservado de nutraĵoj. Oni uzas diversajn metodojn kiel sekigo, fumado kaj saligo, sukerigo same kiel metado en konservajn likvaĵojn kiel alkoholovinagro, acidigo per laktoacida fermentado. Plua metodo estas la kontrolita bakteria traktado, kiel senarea rezervado kun aldona sterilizado (konfitado). Pli novaj konservadaj metodoj estas la frostigo, grandprema senĝermigo (pasteŭrizado, sterilizado per granda premo de 1000 ĝis 10000 baroj, ĉe nutraĵoj kun pH-valoro < 4,5) kaj la enradiado. Ekde la 19-a jarcento oni povas fizike protekti la nutraĵon en konserva skatolo.

Nenutraĵoj

Ĉe tiuj aĵoj, kiuj ne estas home konsumeblaj, oni uzas metodojn kiel absorbigon de plasto ĉe ligno, sabloŝtono. La konservado de biologiaj histoj per plastoj estas la plastinacio. En la preparacio, oni povas uzi glukozon, glicerinon, timolon, fenolon kaj diversajn sekigajn metodojn. La konservado de kadavroj estas konata kiel mumiigo. La malnovajn aŭtomobilojn, veturilojn oni ofte konservas per vakso.

Artaĵoj

Okaze de pentraĵoj, belartaj verkaĵoj, aliaj historiaj valoraĵoj, oni volas konservadon de la originala formo, koloroj, aspekto. Tiel oni atentas pri sekureco, difinita kaj konstanta klimato (ĉambra temperaturo, relativa aerhumido, lum- kaj poluaĵemisio.