Václav Brožík: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 10 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q740396)
e anstataŭigis bildon per komuneja bildo
Linio 42: Linio 42:
{{el}} [http://www.zboray.com/graves/Paris/Montmartre/brozik.htm Fotaĵoj de la tombo de Brožík en la pariza Montmartre]
{{el}} [http://www.zboray.com/graves/Paris/Montmartre/brozik.htm Fotaĵoj de la tombo de Brožík en la pariza Montmartre]
<gallery>
<gallery>
File:Brozik, Vaclav - J.A. Komensky se louci s Karlem starsim ze Zerotina (1873).jpg
Image:Brožík.Komenio.adiauas.Karolon.la.pli.aĝan.el.Žerotín.1873..jpg
Dosiero:Václav Brožík l Columbus and Isabella.JPG
Dosiero:Václav Brožík l Columbus and Isabella.JPG
Dosiero:Brožík.Konversacio.jpg
Dosiero:Brožík.Konversacio.jpg

Kiel registrite je 21:28, 24 jul. 2013

ĉeĥa pentristo Václav Brožík (1851-1901)

Václav Brožík ( naskiĝis la 5-an de marto 1851 en Třemošná apud Plzeň – mortis la 15-an de aprilo 1901 en Parizo) estis la plej granda ĉeĥa akademia pentristo.

Biografio

Dosiero:Brožík.Naskiĝdomo.Třemošná.jpg
naskiĝdomo de Brožík

Li devenis el tre malriĉa familio kaj lernis metion de litografisto kaj en porcelanfabriko. Ekde 1868 li studis en Akademio de figuraj artoj en Prago, Dresdeno kaj Munkeno. En 1879 li realigis studvojaĝon al Nederlando, kie li studis verkojn de flandraj kaj nederlandaj pentristoj. Li edziĝis al filino de riĉa pariza artkomercisto, kiu helpis lin eniri altan francan societon.Ekde tiam li dividis sian vivon inter Parizon, kie li havis familion, kaj Pragon, kie li instruis kiel profesoro en la Akademio.

Dank‘ al sia bopatro li akiris multajn aprezojn kaj li fariĝis la plej konata ĉeĥa pentristo en Eŭropo de la lasta kvarono de la 19-a jarcento, kiu kiel membro de la Franca instituto eniris inter la „kvardek senmortulojn", kion neniam iu alia ĉeĥa artisto sukcesis. Li akiris grandegan publikan sukceson kaj estis honorigata kiel la plej granda vivanta ĉeĥa pentristo. Li mortis subite pro infakrto kaj estas entombigita en la franca Montmartre.

Verkaro

Brožík estas reprezentanto de la akademia historiisma pentroarto. Krom grandformataj pentraĵoj kun historiaj temoj li dediĉis sin ankaŭ pentrado de pejzaĝoj kaj portretoj.

Dum sia relative mallonga vivo li pentris 700 bildojn, el kiu estis trovitaj ĉ. 400. Oni supozas, ke la resto estas dissemita nekonate kie en Usono. La ĉefa esprimmaniero de la artisto estis koloro, el kiu li kapablis profiti maksimumon.

Jan Hus dum la koncilo de Konstanco

Al liaj konataj bildoj apartenas:

  • Eva z Lobkovic u svého otce v žaláři (Eva el Lobkovice ĉe sia patro en malliberejo) (1871)
  • Svatební průvod královny Kunhuty (Geedziĝa ceremonio de la reĝino Kunhuta) (1872)
  • Loučení Přemysla Otakara II. s rodinou před válečným tažením do Rakous (Adiaŭo de Přemysl Otakar la 2-a kun la familio antaŭ milita marŝado al Aŭstrio) (1873)
  • Messalina (1876)
  • Svatební průvod královny Dagmary(Geedziĝa ceremonio de la reĝino Dagmar) 1877
  • Oběť náboženského fanatismu (Viktimo de religia fanatismo) 1877
  • Svatební poselstvo krále Ladislava Pohrobka na francouzském dvoře Karla VII. (Nuptodeputitaro de la reĝo Ladislav Pohrobek en la kortego de la franca reĝo Karolo la 7-a – ora medalo por eksterlandaj artistoj en Salono 1878
  • Mistr Jan Hus na koncilu kostnickém (Majstro Jan Hus dum la koncilo de Konstanco) (1883) (bildo)
  • Kryštof Kolumbus na dvoře španělském (Kristoforo Kolombo en la ghispana kortego) (1885)
  • Selský genre (Kamparana ĝenrobildo) 1890
  • Zvonice ve Vilamé v Bretani (Sonorilejo en Vilamé en Bretonio) (1893)
  • Nokturno (1901)
  • Císař Ferdinand I. na Pražském hradě mezi svými umělci (Imperiestro Ferndinando la 1-a en Praga burgo kun siaj artistoj) (1901)

Literaturo

  • Václav Brožík. Národní galerie, Praha 2003. 300 p. ISBN 80-7035-238-8 EAN: 9788070352380

- Ampleksa katalogo pri la ekspozicio dediĉita al la verkaro de Brožík, organizita de la Nacia galerio en Prago en la jaro 2003.

Eksteraj ligiloj

greke Fotaĵoj de la tombo de Brožík en la pariza Montmartre