Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alinomigu
Linio 1: Linio 1:
{{Alinomigu|Esperantigo de vortoj el rusa fonto}}
'''Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio''' estas konvencio, kiun dezirindas sekvi pro konsideroj de unueco.
'''Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio''' estas konvencio, kiun dezirindas sekvi pro konsideroj de unueco.



Kiel registrite je 12:10, 26 jul. 2013

Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio estas konvencio, kiun dezirindas sekvi pro konsideroj de unueco.

Esperantigo

Ili estas jam delonge sukcese esperantigitaj. Temas pri la vortoj kiel:


Por esperantigi subŝtatojn (provincoj) de Rusio laŭ la regulo de la Vikipedia artikol-titolo, la sekva Cirila-Esperanta Transliterumo estas citinda por la radiko (antaŭ la O-finaĵo); tamen, oni ankaŭ bezonas zorgi pri originala esplorado se krei novan vorton.

Cirila-Esperanta Transliterumo

Familinomoj povas esti transliterumataj per Esperanta alfabeto laŭ plaĉo, kvankam tiaj literumoj sen O-finaĵo ne troviĝas en Esperantaj Vortaroj. La celo de tiu ĉi sekcio estas ne starigi metodon de transskribo de la rusia en Esperanton, nek reguli transskribon en la Esperanta vikipedio sed nur klarigi metodon de transskribo de la rusa en Esperanton. Ne povas krei unuecan transliteruman sistemon, ĉar rusaj literoj, ofte samkiel aliaj, ne nepre respondas al la fonemoj de Esperantaj literoj. En krampoj estas klarigeto de rusa fonologio. Palataligi signifas, ke la sono de iuj rusaj konsonantoj povas iĝi molaj antaŭ iuj vokaloj: Ekzemple "Нет" estas elparolata kiel [nʲet][4] aŭ "njet" en Esperantalfabeto, anstataŭ "net" laŭ ĉi tiu prova unu-al-unua transliterumo.

  • а = a
  • б = b
  • в = v (elparolata senvoĉe kiel f antaŭ senvoĉa konsonanto kaj silabfine;[5] palataligite kiel vj antaŭ palataliganta vokalo)
  • г = g (same kiel kgj)
  • д = d (same kiel tdj)
  • ж = ĵ
  • з = z (same kiel ssj)
  • и = i
  • й = j
  • к = k (same kiel kj)
  • л = l (same kiel lj)
  • м = m (same kiel mj)
  • н = n (same kiel nj)
  • о = o
  • п = p (same kiel pj)
  • р = r (same kiel rj)
  • с = s (same kiel sj)
  • т = t (same kiel tj)
  • у = u
  • ф = f (same kiel fj)
  • х = ĥ
  • ц = c
  • ч = ĉ
  • ш = ŝ
  • щ = ŝĉ
  • э = e

Kelkaj aliaj literoj ankaŭ ne havas precizan analagon en Esperanto aŭ signifas malsamajn sonojn depende de pozicio en vorto. Jen tabelo, por ekzemplo de transliterumo de vortoj kun tiaj literoj en Esperanta Vikipedio; ĝi baziĝas sur simila tabelo, kiun proponas la unua leciono de la klasika kurso de Esperanto por ruslingvanoj (de Boris Kolker):

   * 'щ' = ŝĉ: Vereŝĉagin, Ŝĉusev, Ŝĉebetovka, Blagoveŝĉensk;
   * 'ы' = i: Kujbiŝev, Ribakov, Siktivkar, Groznij, Beliĥ, Ĉernovci;
   * 'е' =
         * e post konsonantoj: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
         * je en aliaj kazoj: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Gurjev;
   * 'ё' =
         * o post л, ш, щ, ч: Mogilov, Gumilov, Liĥaĉov, Ŝĉolkovo;
         * jo en aliaj kazoj: Jolkin, Fjodorov, Okajomov, Solovjov;
   * 'ю' =
         * u post л, ш, щ, ч: Ludmila, Lubimov, Iluŝin, Kluĉi, Mamlutka, Luba;
         * ju en aliaj kazoj: Jutkeviĉ, Neftejugansk, Izjum, Temrjuk, Vjugin;
   * 'я' =
         * a post л, ш, щ, ч: Ĉelabinsk, Polana, Ŝalapin, Lapunov, Gala;
         * ja en aliaj kazoj: Jalta, Krasnojarsk, Pjatigorsk, Uljanovsk, Tatjana, Majja;
   * 'ь' =
         * antaŭ 'и', 'о' – j: Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin;
         * antaŭ aliaj vokaloj estas ellasata: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Darja;
         * fine de vortoj kaj antaŭ konsonantoj:
            + fine de vortoj kaj inter konsonantoj estas ellasata: Tiraspol, Uralsk, Ilmen, 
                                                            Ĥarkov, Ust-Labinsk ks.;
   * 'ъ' estas ellasata: Podjablonskij, Objaĉevo, Izjurov.

Ekzistas, tamen, iuj variantoj, aparte pri literoj я, ё, ю, е kaj ь. Ofte, oni uzas literon j eĉ en okazoj kiam laŭ suprelistitaj reguloj ĝi estas ellasenda, aparte en okazoj kiam ĝi estas grava por signifo. Se en Vikipedio ekzistas alisistemaj esperantigoj (Jaroslavlj ka.), bezonatas alia interkonsento.

Uzo en la ukraina

Preskaŭ la sama sistemo povas esti uzata por ukraina lingvo, sed kun kelkaj diferencoj.

  1. La litero г, el la rusa transkribata per g, el la ukraina transskribiĝas kiel h. La maloftan sonon g en la ukraina oni skribas per alia litero, nome ґ.
  2. La literoj і kaj и en la ukraina ĉiam transskribiĝas kiel i. La ukraina litero ї, ne ekzistanta en la rusa, transskribiĝas kiel ji, sed post vokaloj oni ankaŭ povas transskribi ĝin per i.
  3. La litero е ĉiam transskribiĝas per e. Per je oni transskribu nur unike ukrainan literon є.

Tamen se ekzistas iuj uzataj alisistemaj variantoj, pri kiuj ukrain-lingvanoj ne havas konsenton, oni ĉiam kreu aldirektigojn kaj menciu aliajn esperantigojn en teksto de artikolo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 PIV
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 2,24 Esperanta-rusa vortaro de Bokarev
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 Rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj de Kondratjev
  4. http://listen2russian.com/lesson03/a/ Ĉi tie oni povas aŭskulti la prononcon de "Нет".
  5. Omniglot.com "Russian (Русский язык)"