Muzaiko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q2070475) |
programo por OUYA |
||
Linio 22: | Linio 22: | ||
* [http://muzaiko.info Muzaiko] |
* [http://muzaiko.info Muzaiko] |
||
* [https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio Programo por aŭskulti Muzaikon per Android] |
* [https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio Programo por aŭskulti Muzaikon per Android] |
||
* [http://www.chucksmith.de/ouya-apps/esperanto-radio-muzaiko/ Programo por aŭskulti Muzaikon per OUYA] |
|||
* [http://www.ipernity.com/blog/eobo/379279 Alternativa aŭskultado de Muzaiko.info-retradio] |
* [http://www.ipernity.com/blog/eobo/379279 Alternativa aŭskultado de Muzaiko.info-retradio] |
||
Kiel registrite je 13:55, 27 jul. 2013
Muzaiko estas tuttempa internacia interreta radiostacio en Esperanto.
Historio
En aprilo 2011 estiĝis dum la Brita Kongreso de Esperanto grupo de homoj kun la sama ideo: krei tuttempan radion en Esperanto. La interreta dissendolisto de la teamo rapide kreskis, kaj post nelonge oni elektis nomon: Muzaiko. Por elsendi oni provizore elektis uzi la servojn de Radionomy, retejo subtenanta interretajn radiojn interŝanĝe por reklamo, kaj pere de ĝi nun ekde la 1-a de julio Muzaiko elsendas, kvankam iama transiro al propra elsenda aparataro estas planata.
Teamo
La projekton ekde la komenco volontule organizas neformala internacia grupo de junaj esperantistoj kunlaboranta per la interreto. Laboro ĉefe okazas tra dissendolistoj (unu ĉefa kaj kelkaj specialaj), iam ankaŭ per virtualaj kunvenoj per Skajpo kaj foje per fizikaj renkontiĝoj dum esperanto-renkontiĝoj (la teamo de Muzaiko prezentiĝis dum JES 2011/2012). La teamo aktive varbas por allogi novajn kunlaborantojn.[1]
Programo
Ekde la 3-a de oktobro 2011 ripetiĝas ĉiutage malsama 3-hora programo, el kiu unu horon konsistigas nova sonmaterialo. La radio elsendas muzikon, mondajn novaĵojn (je ĉiu plena horo), babilajn programerojn kaj reklamojn el Esperantujo; aperas ankaŭ eroj de aliaj jam ekzistantaj podkastoj.[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Muzaiko
- Programo por aŭskulti Muzaikon per Android
- Programo por aŭskulti Muzaikon per OUYA
- Alternativa aŭskultado de Muzaiko.info-retradio