Terpiro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 47 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q146190) |
|||
Linio 40: | Linio 40: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Commons|Helianthus tuberosus|Topinambur}} |
{{Commons|Helianthus tuberosus|Topinambur}} |
||
* [http://www.prostori.su Produktoj de Jerusalem artiŝoko] |
|||
[[Kategorio:Kompozitacoj|Topinamburo]] |
[[Kategorio:Kompozitacoj|Topinamburo]] |
Kiel registrite je 12:55, 2 aŭg. 2013
Topinamburo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La planto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Helianthus tuberosus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Topinamburo (Helianthus tuberosus) (foje "Terpiro") estas plurjara, moltiga legomplanto kun stolonoj havantaj tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, valora por diabetikuloj kaj kiel furaĝo.
Priskribo
Ĝi apartenas al familio de la asteracoj (kompozitacoj) (Asteraceae, aŭ Compositae), originale kreskis en norda Ameriko, estis kultivita ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro (helianto) kiel sunfloro (Helianthus annuus). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.
Ĝi altas 2-3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtono, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.
La subteraj tuberoj montras de diversan formon kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de la helbruna ĝis la prurpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.
La plano estas plimultiĝebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.
La topinamburo bone toleras la sekecon kaj la froston.
La semado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10-12 cm en sabla grundo) aŭ pintempe (je profundo de 8-10 cm en sabla grundo; je 6-8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50-70 cm, la najbara distanco 40-50 cm.