Kanibalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: pt,pl,fr,he,es,en,fy,fi,id,de,ja,bg,lt,sv,nl (strongly connected to eo:Kanibalismo)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q908508)
Linio 16: Linio 16:
[[Kategorio:Biologio]]
[[Kategorio:Biologio]]
[[Kategorio:Antropologio]]
[[Kategorio:Antropologio]]


[[zh:同类相食]]

Kiel registrite je 04:54, 5 aŭg. 2013

La hommanĝantino de Leonhard Kern, skulptaĵo el eburo, verŝajne el la jaro 1650.

Kanibalo estas animalo, kiu manĝas anojn de sia propra specio. La koncerna esprimo por homoj estas antropofago.

PIV donas por la vorto kanibalo la kromsignifon "monstra homo", kiu devenas el la ideo, ke iuj homoj mortigas aliajn homojn por manĝi ilin. Sed tiaj okazoj estas tre maloftaj, kaj mankas pruvoj, ke ili estas kulture determinitaj. Kontraŭe ja estas/estis kulturoj, en kiuj militistoj rituale manĝas partojn de la korpo de mortigita malamiko. Idea fono de tio povas esti la deziro enkorpigi ecojn de tiu malamiko.

Ekzistas kelkaj rakontoj pri krizoj, dum kiuj homoj pro ekstrema malsato manĝis la korpojn de siaj jam mortintaj kunuloj. Konatiĝis la situacio de la postvivintoj de aviadila akcidento en Ĉilio en 1972.

Kanibalismo de bestoj povas okazi ekzemple, kiam regiono estas ekstreme troloĝata de iu specio; tiam ekzemple musoj kaj ratoj manĝas junajn specianojn. Alia okazo estas tre multnombra idaro de iuj specioj, kiun plenkreskaj ekzempleroj malpliigas per manĝo; tial selekto okazas ekzemple ĉe ezokoj.

Necesas klare distingi inter kanibalismo kaj hom-manĝado; ili identas nur, se la manĝanto estas homo. Oni parolas pri hom-manĝado ĉe grandaj rabobestoj, kiuj atakas homojn.

Vidu ankaŭ