Saas-Fee: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27: Linio 27:


==Trafiko==
==Trafiko==
Al Saas-Fee kondukas montara vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 212 en Saas-Grund. Pere de [[poŝtaŭtolinio]] al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Saas-Fee [[aertelfero]] kondukas al la alpopaŝtejo Hannig sur alteco de 2245 m [[s.m.]]. De Chalbermatten aertelfero kaj kabintelfero kondukas al la montara stacio Felskinn, de kie subtera [[funikularo]], la tiel nomita [[Metro Alpin]], kondukas flanke de la Fee-Glaĉero ĝis sub la Alalinhorno je alteco de 3456 m [[s.m.]] kaj estas nomita la plej alte situita metroo de la mondo.
Al Saas-Fee kondukas montara vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 212 en Saas-Grund. Pere de [[poŝtaŭtolinio]] al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En la loko la aŭtomobila trafiko estas malpermesita. De Saas-Fee [[aertelfero]] kondukas al la alpopaŝtejo Hannig sur alteco de 2245 m [[s.m.]]. De Chalbermatten aertelfero kaj kabintelfero kondukas al la montara stacio Felskinn, de kie subtera [[funikularo]], la tiel nomita [[Metro Alpin]], kondukas flanke de la Fee-Glaĉero ĝis sub la Alalinhorno je alteco de 3456 m [[s.m.]] kaj estas nomita la plej alte situita metroo de la mondo.


==Historio==
==Historio==

Kiel registrite je 15:52, 14 aŭg. 2013

Saas-Fee
Blazono de Saas-Fee
Blazono de Saas-Fee
Blazono de Saas-Fee
Saas-Fee
Saas-Fee
Saas-Fee
komunumo en Svislando • senaŭta loko
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 6′ 35″ N 7° 55′ 45″ O / 46.10972 °N, 7.92917 °O / 46.10972; 7.92917 (mapo)Koordinatoj: 46° 6′ 35″ N 7° 55′ 45″ O / 46.10972 °N, 7.92917 °O / 46.10972; 7.92917 (mapo)
Areo 40,60 km²
Alteco 1798 m super marnivelo
Poŝtkodo 3906
Komunumkodo 6290
Mapo de Saas-Fee
Mapo de Saas-Fee
Situa mapo de Saas-Fee
vdr

Saas-Fee estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1759 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Saas-Fee situas sur suna tavolo super la fundo de la valfunde je la okcidenta flanko se la Saas-Valo. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4545 m s.m. la kulmino de Dom, kiu estas la plej alta monto plene situanta en Svislando. Sub la kulmino de Dom fontas la Hohberg-Glaĉero. Entute 13 pli ol 4000-metroj altaj montopintoj de la Mischabel-Masivo ĉirkaŭas la komunumo, kiu pro ĝia unika panoramo ankaŭ estas nomita Perlo de la Alpoj. Tra la komunumo fluas la rivero Fee-Vispa, unu el la fontriveroj de Saaservispa. Ĝi fontas de la Fee-Glaĉero en sudo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saas-Fee kaj la setlejoj Chalbermatten, Honegg kaj Wildi.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 40,60 km², de kiuj 8,8% estas kovritaj de arbaro, 5,2% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. Pli ol 80% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Saas-Fee limas en nordo al Saas-Balen, en nordoriento al Saas-Grund, en oriento kaj sudoriento al Saas-Almagell, en sudokcidento al Täsch, en okcidento al Randa, kaj en nordokcidento al Sakt Niklaus.

Trafiko

Al Saas-Fee kondukas montara vojo, kiu komenciĝas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 212 en Saas-Grund. Pere de poŝtaŭtolinio al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En la loko la aŭtomobila trafiko estas malpermesita. De Saas-Fee aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Hannig sur alteco de 2245 m s.m.. De Chalbermatten aertelfero kaj kabintelfero kondukas al la montara stacio Felskinn, de kie subtera funikularo, la tiel nomita Metro Alpin, kondukas flanke de la Fee-Glaĉero ĝis sub la Alalinhorno je alteco de 3456 m s.m. kaj estas nomita la plej alte situita metroo de la mondo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Saas-Fee datiĝas el la jaro 1304 kiel vee. Restaĵo de lignokarbo en la marĉo de Saas-Fee pruvas, ke en la loko jam en la 4-a jarmilo antaŭ Kristo setlis homoj. Dum mezepoko Saas-Fee apartenis al la grandkomunumo Saas, kiu estis parto de la Majorujo Vispo. Saas en la jaro 1392 estis dividita al kvar kvartaloj, kiuj estas la hodiaŭaj kvar komunumoj de la Saas-Valo.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Paul Martone: Saas-Fee en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-06)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj