Kazuaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 63: Linio 63:


==Reproduktado==
==Reproduktado==
La reprodukta sezono startas en majo aŭ junio. Inoj demetas el 3 ĝis 8 ovojn, nur tion faras inoj, dum virbirdoj kovas la ovojn dum du monatoj kaj zorgas pri la kazuaridoj dum naŭ monatoj. La ovoj estas grandaj, malhele brilverdaj aŭ pale verdecbluaj, kiuj estas demetitaj sur preparita amaso de seka foliaro.<ref name="davies" /> Tiuj ovoj estas ĉirkaŭ 9 x 14 cm — nur strutoj kaj emuoj demetas pli grandajn ovojn. La ino zorgas nek por la ovoj nek por la idoj sed male moviĝas al ovodemetado ĉe nestoj de aliaj maskloj. La masklo [[kovado|kovas]] la ovojn dum 50–52 tagoj, forigante aŭ aldonante plantorubon por reguligi la temperaturon, poste protektas la brunstriajn idojn, kiuj restas ĉeneste dum ĉirkaŭ naŭ monatoj, defendante ilin kuraĝe kontraŭ ĉiu eventuala predanto, inklude homojn. Junaj maskloj poste foriras por trovi teritorion de si mem.<ref name="davies" /><ref name="animals.jrank.org" />
Inoj demetas el 3 ĝis 8 ovojn, nur tion faras inoj. Virbirdoj kovas la ovojn dum du monatoj kaj zorgas pri la kazuaridoj dum naŭ monatoj.

::"Junaj kazuaroj estas brunaj kaj havas helecajn striojn. Ili estas ofte kaptitaj kiel maskotoj en indiĝenaj vilaĝoj [en Novgvineo], kie ili vagadas kiel birdokortaj bestetoj. Ofte ili estas kaptataj ĝis ili iĝas sufiĉe kreskaj kaj danĝeraj. Maturaj kazuaroj estas lokitaj ĉe hejmoj en kabanetoj nnur iom pli grandaj ol la birdoj mem. Oni donas al ili rubon kaj alian vegetalan manĝon, kaj ili vivas jarojn en tiaj lokoj; en kelkaj areoj ties plumaro estas ankoraŭ pli valora ol la konkomono. Kaĝobirdoj estas regule eligitaj el siaj freŝaj plumoj."<ref name="Gilliard 1958, p. 23"/>


==Konservostatuso==
==Konservostatuso==

Kiel registrite je 14:27, 24 aŭg. 2013

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kazuaro
Suda kazuaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Kazuaredoj Casuariidae
Genro: Kazuaro Casuarius
Brisson, 1760
Specioj

Suda kazuaro Casuarius casuarius
Norda kazuaro Casuarius unappendiculatus
Nana kazuaro Casuarius bennetti

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kazuaroj (Casuarius) estas aŭstralazia birdogenro al kiu apartenas tri specioj da neflugaj birdoj (sen kilo en sternumo) loĝantaj en tropikaj arbaroj de insulo Nov-Gvineo, apudaj insuloj kaj norda Aŭstralio. Ili manĝas ĉion: ĉefe fruktojn, sed ankaŭ fungojn, helikojn, insektojn, ranojn, serpentojn kaj ĉiajn bestetojn, pro kio ili estas veraj ĉiomanĝantoj. Ili vivas ĝis 40 aŭ 50 jaroj.

La kazuaroj estas ne tre konataj birdoj, ĉar ili preferas kaŝi sin ene de malatingebla kaj malhela arbaro for de la homa ĉeesto. EStas tri specioj. el kiuj la plej konata estas la Suda kazuaro kiu loĝas ankaŭ en Aŭstralio kaj eĉ tiele ne estas tre konata. Ĝi estas la dua plej granda birdo en la lando kaj la tria en la mondo (post struto kaj emuo). Plenkreskuloj estas 1.5 ĝis 1.8 metrojn altaj kaj pezas ĉirkaŭ 60 kg. Ili havas nigran korpon kun longa, brilblua kolo kaj ruĝaj subaj partoj. Inoj estas -malkiel la plej multaj birdoj - pli grandaj kaj buntaj. Ili havas ostan kaskon surkape uzebla por serĉado inter arbustoj kaj herbo, do la ununura armita birdo. Krome ili havas longajn kaj danĝerajn krifojn (ĝis 12 cm). Ili rapidkuras (ĝis 50 km/h) kaj saltas ĝis 1.5 m. Ili ankaŭ estas bonaj naĝantoj.

En Nov-Gvineo la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.

Taksonomio, sistematiko kaj evoluo

Suda kazuaro ĉe Juronga Birdoparko en Singapuro.

Kazuaroj (el la malaja nomo kasuari)[1] estas parto de la grupo de Strutoformaj, kiu inkludas ankaŭ la speciojn de emuo, reaoj, struto, kaj kivioj, krom la formortintaj moaoj kaj la elefantbirdo. Estas agnoskitaj tri vivantaj specioj, kaj unu formortinta:

Plej fakuloj konsideras tiujn speciojn monotipaj, sed oni priskribis kelkajn subspeciojn de ĉiu specio (el kiuj kelkaj estis sugestitaj kiel separataj specioj, ekz., C. (b) papuanus).[3] Validado de tiuj subspecioj montriĝis malfacila pro individuaj varioj, aĝo-rilataj varioj, malabundo de specimenoj, stabileco de specimenoj (kies brilaj haŭtaĵoj de kapo kaj kolo — bazo por priskribo de kelkaj subspecioj — svagas en specimenoj), kaj la tradicia praktiko de komercado de vivantaj kazuaroj dum miloj da jaroj, kelkaj el kiuj fuĝis ŭ estis intence liberigitaj, tio estas enmetitaj en regionoj for de ties origino.[3]

Ilustracio de kranio de kazuaro

La evolua historio de kazuaroj, kiel de ĉiuj Strutoformaj, ne estas bone konata. Oni informis pri fosilia specio el Aŭstralio, sed pro tialoj de biogeografio tiu atribuo ne estas certa kaj ĝi povus aparteni al prahistoria genro Emuarius, kiuj estis kazuarecaj praemuoj.

Aspekto

La Norda kaj Nana kazuaroj ne estas bone konataj. Ĉiuj kazuaroj estas kutime timidaj birdoj de ferma arbaro, emaj malaperi tre antaŭ homo konas ke ili estas tie. Eĉ la plej atingeblaj Sudaj kazuaroj de tre nordaj pluvarbaroj de Kvinslando ne estas bone konataj.

Inoj estas pli grandaj kaj pli brilkoloraj. Plenkreskuloj de Sudaj kazuaroj estas 1.5 al 1.8 m altaj, kvankam kelkaj inoj povas atingi 2 m,[5] kaj pezas 58.5 kg.[3]

Ĉiuj kazuaroj havas plumojn kiuj konsistas el vakaj kaj izolaj breĉetoj. Ili ne havas vostoplumojnuropigan glandon. Kazuaroj havas malgrandajn flugilojn kun 5-6 grandaj flugoplumojn. Tiuj estas rigidaj, keratinecaj plumoj, kvazaŭ pikiloj de histrikoj, sen breĉetoj.[3] Estas ungego en ĉiu dua fingro.[6] La forketo kaj la korakoido estas degeneritaj, kaj ties ostoj de la palato kaj de la sfenoido tuŝas unu la alian.[7] Tio, kun ties kojnforma korpo, supozeble estas adaptoj al protekto kontraŭ lianoj, dornoj, kaj segilecaj folioj, permesante al ili kuri rapide tra la pluvarbaro.[8]

La trifingra piedo de kazuaroj havas akrajn krifojn. La dua fingro, nome la interna en la meza situo, portas ponardecan ungegon kiu estas 125 mm longa.[9] Tiu krifo estas partikulare timiga ĉar kazuaroj foje frapas kaj homojn kaj animalojn per siaj enorme povegaj kruroj. Kazuaroj povas kuri ĝis 50 km/h tra densa arbaro. Ili povas salti ĝis 1.5 m kaj ili estas bonaj naĝantoj, kiuj trapasas larĝajn riverojn kaj ankaŭ naĝas en maro.[6]

Detalo de kapo de Suda kazuaro.

Ĉiuj tri specioj havas kornecajn sed mildajn kaj spongecajn krestojn nome kaskoj sur siaj kapoj, ĝis 18 cm longaj.[7] Tiuj konsistas el haŭtaĵo el "keratino super kerno de firma, ĉela ŝaŭmeca materialo".[10] Oni proponis kelkajn celojn por tiuj kaskoj. Unu eblo estas ke temas pri duarangaj seksaj karakteroj. Alia sugesto estas ke ili estas uzataj por trudiĝi tra subkreskaĵaro, kiel armilo por dominaj kvereloj, aŭ kiel ilo por serĉi inter seka foliaro dum manĝado. La lastaj tri estas disputataj de biologo Andrew Mack, kies persona observaro sugestas ke la kasko ampleksigas profundajn sonojn.[11] Tamen, frua artikolo de Crome kaj Moore asertas, ke la birdoj mallevas siajn kapojn kiam kuras "blinde tra la vegetaĵaro, apartante arbustojn kaj foje frapante kontraŭ malgrandaj arboj. La kasko helpas protekti la kranion el tiaj kolizioj".[10] El inĝeniera vidpunkto la kojnforma kasko estas ankaŭ la plej efika vojo por protekti la kapon el frapo fare de falintaj fruktoj. Ĉar kazuaroj vivtenas sin el falintaj fruktoj ili pasas multan tempon sub arboj kies semoj estas grandaj kiel golfpilkoj aŭ pli grandaj kiuj falas el altoj de ĝis 30 metroj. Mack kaj Jones asertas ankaŭ ke la kaskoj ludas rolon ĉu por sonricevo aŭ por aŭdokomuniko. Tio rilatas al ties malkovro ke almenaŭ la Nana kaj la Suda kazuaroj produktas tremalaltfrekvencajn sonojn, kio povas helpi al komunikado en densa pluvarbaro.[11] Tiu zumado estas la plej mallaŭta konata birdalvoko, kaj estas ĉe la bordo de la homa aŭdkapablo.[12] Crowe priskribis refreŝigan funkcion por tre similaj kaskoj ĉe numidoj.

La averaĝa vivodaŭro de naturaj kazuaroj estas supozata je ĉirkaŭ 40 al 50 jaroj.[13]

Distribuado kaj habitato

Kazuaroj estas indiĝenaj de humidaj pluvarbaroj de Novgvineo kaj najbaraj pli malgrandaj insuloj, kaj nordorienta Aŭstralio.[2] Ili tamen kuraĝas foje al palmaj arbustaroj, herbejoj, savanoj, kaj marĉaj arbaroj.[7] Ne klaras ĉu la populacioj de kelkaj insuloj estas naturaj aŭ rezulto de komerco de junaj birdoj fare de indiĝenoj.

Kutimaro kaj ekologio

Kazuaroj estas solemaj birdoj escepte dum pariĝado, ovodemetado kaj foje ĉe ampleksa manĝodisponeblo.[7] La maskla kazuaro defendas teritorion de ĉirkaŭ 7 km² por si mem kaj sia partnero, dum inoj havas koincidajn teritoriojn de kelkaj maskloj.[13]

Dum inoj moviĝas inter satelitaj teritorioj de diversaj maskloj, ili ŝajne restas ene de samaj teritorioj dum plej el siaj vivoj, pariĝante kun la sama aŭ proksime rilataj maskloj dum sia vivodaŭro. Pariĝado kaj la parligaj ritaroj ekas per la vibrosonoj elsenditaj de inoj. Maskloj alproksimiĝas kaj kuras havante kolojn paralele al la grundo farante spektaklajn movojn de la kapo, ĉefe ĉe la antaŭa kolregiono. La ino alproksimiĝas zumante malrapide. La masklo kaŭras surgrunde kaj la ino supreniras la masklan dorson por momento antaŭ kaŭri ĉe li kiel preparo por kopulacio aŭ ŝi povas eĉ ataki. Tio ofte okazas kiam ino persekutas masklon per rita ĉasada kutimo kiu ĝenerale finas ĉe akvo. La maskla kazuaro plonĝas en akvo kaj submerĝiĝas ĝis supra kolo kaj kapo. La ino persekutas lin en la akvon kie li eventuale kondukas ŝin al malprofundo kie ŝi kaŭras farante ritajn kapomovojn. Ambaŭ povas resti kopulacie dum etendaj tempoperiodoj. Foje alia masklo povas alproksimiĝi kaj elpelas la unuan masklon. Li grimpas sur la ino kaj kopulacias. Maskloj estas multe pli toleremaj al alia ol inoj, kiuj ne toleras la eston de aliaj inoj.

Suda kazuaro ĉe la Bestoĝardeno Brevard en Melburno, Florido, Usono

Reproduktado

La reprodukta sezono startas en majo aŭ junio. Inoj demetas el 3 ĝis 8 ovojn, nur tion faras inoj, dum virbirdoj kovas la ovojn dum du monatoj kaj zorgas pri la kazuaridoj dum naŭ monatoj. La ovoj estas grandaj, malhele brilverdaj aŭ pale verdecbluaj, kiuj estas demetitaj sur preparita amaso de seka foliaro.[7] Tiuj ovoj estas ĉirkaŭ 9 x 14 cm — nur strutoj kaj emuoj demetas pli grandajn ovojn. La ino zorgas nek por la ovoj nek por la idoj sed male moviĝas al ovodemetado ĉe nestoj de aliaj maskloj. La masklo kovas la ovojn dum 50–52 tagoj, forigante aŭ aldonante plantorubon por reguligi la temperaturon, poste protektas la brunstriajn idojn, kiuj restas ĉeneste dum ĉirkaŭ naŭ monatoj, defendante ilin kuraĝe kontraŭ ĉiu eventuala predanto, inklude homojn. Junaj maskloj poste foriras por trovi teritorion de si mem.[7][13]

"Junaj kazuaroj estas brunaj kaj havas helecajn striojn. Ili estas ofte kaptitaj kiel maskotoj en indiĝenaj vilaĝoj [en Novgvineo], kie ili vagadas kiel birdokortaj bestetoj. Ofte ili estas kaptataj ĝis ili iĝas sufiĉe kreskaj kaj danĝeraj. Maturaj kazuaroj estas lokitaj ĉe hejmoj en kabanetoj nnur iom pli grandaj ol la birdoj mem. Oni donas al ili rubon kaj alian vegetalan manĝon, kaj ili vivas jarojn en tiaj lokoj; en kelkaj areoj ties plumaro estas ankoraŭ pli valora ol la konkomono. Kaĝobirdoj estas regule eligitaj el siaj freŝaj plumoj."[8]

Konservostatuso

Sudaj kaj nordaj kazuaroj estas endanĝerigitaj specioj pro manko da loĝloko. Por tio ili konkurencas kun homoj kaj plie endanĝeriĝas kiam ili manĝas fruktojn de ĝardenoj.

Notoj

  1. Gotch, A. T. (1995)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Clements, J (2007); $2
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Davies, S. J. J. F. (2002)
  4. Brands, S. (2008)
  5. buzzle.com
  6. 6,0 6,1 Harmer, S. F. & Shipley, A. E. (1899)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Davies, S. J. J. F. (2003)
  8. 8,0 8,1 Gilliard (1958), p. 23.
  9. Davies, S.J.J.F. (2002) "Ratites and Tinamous" Oxford University Press. New York, USA
  10. 10,0 10,1 Crome, F., kaj Moore, L. (1988)
  11. 11,0 11,1 Mack, A.L. & Jones, J (2003)
  12. Owen, J. (2003)
  13. 13,0 13,1 13,2 "Cassowaries: Casuaridae - Behavior And Reproduction."

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda