Universala Federacio Esperantista: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9: Linio 9:
La statuton akceptis la naciaj societoj de Britio, Brazilo, Danio, Francio, Hispanio, Italio, Japanio, Litovio, Svedio kaj la societoj de Katalunio kaj de Saar-teritorio. Cirkulero de la 5a de januaro [[1933]] informis pri la faktiĝo de la konstitucio. Ĝis majo, tiel la oficiala informo, UFE "funkciis preskaŭ regule kaj registris 3549 membrojn." Sed ne aperis la Jarlibro, kiun anoncis la statuto.
La statuton akceptis la naciaj societoj de Britio, Brazilo, Danio, Francio, Hispanio, Italio, Japanio, Litovio, Svedio kaj la societoj de Katalunio kaj de Saar-teritorio. Cirkulero de la 5a de januaro [[1933]] informis pri la faktiĝo de la konstitucio. Ĝis majo, tiel la oficiala informo, UFE "funkciis preskaŭ regule kaj registris 3549 membrojn." Sed ne aperis la Jarlibro, kiun anoncis la statuto.


Entute, la UFE-estroj sukcesis en majo [[1933]] dum kunsido en Ĝenevo atingi interkonsenton kun la UEA-gvidantoj [[Eduard Stettler]] kaj [[Hans Jakob]]. Rezulto fine estis la [[Interkonsento de Kolonjo]] kaj la etabligo de "nova UEA".
Entute, la UFE-estroj sukcesis en majo [[1933]] dum kunsido en Ĝenevo atingi interkonsenton kun la UEA-gvidantoj [[Eduard Stettler]] kaj [[Hans Jakob]]. Rezulto fine estis la [[Interkonsento de Kolonjo]] kaj la establo de "nova UEA".


==Literaturo==
==Literaturo==

Kiel registrite je 07:57, 26 aŭg. 2013

Universala Federacio Esperantista estis la nomo de (provo de) internacia Esperanto-asocio, ekzistanta en 1932/1933.

Fondo

Dum la UK 1932 en Parizo la plej multaj naciaj Esperanto-societoj decidis ne daŭrigi la kunlaboron kun UEA laŭ la Helsinki-sistemo. Ili fondis Universalan Federacion Esperantistan (UFE), kiu iomete similis al UEA, sed estis bazita sur la naciaj societoj. Samtempe ili provis atingi interkonsenton kun UEA pri komuna organizaĵo. Tamen UFE ne nur servis kiel minacilo, sed oni provis vere realigi tiun organizaĵon.

Ekzisto kaj ĉeso

Jam en Parizo kunsidis la reprezentantoj Dubois (franca asocio), Giorgio Canuto (itala), Cecil Charles Goldsmith (brita), Hovorka (aŭstria), Malmgren (sveda), Schmalz (germana) kaj Schoofs (belga). Tiu komisiono ellaboris statuton de UFE. La UEA-gvidantoj trovis la statuton neakceptebla.

La statuton akceptis la naciaj societoj de Britio, Brazilo, Danio, Francio, Hispanio, Italio, Japanio, Litovio, Svedio kaj la societoj de Katalunio kaj de Saar-teritorio. Cirkulero de la 5a de januaro 1933 informis pri la faktiĝo de la konstitucio. Ĝis majo, tiel la oficiala informo, UFE "funkciis preskaŭ regule kaj registris 3549 membrojn." Sed ne aperis la Jarlibro, kiun anoncis la statuto.

Entute, la UFE-estroj sukcesis en majo 1933 dum kunsido en Ĝenevo atingi interkonsenton kun la UEA-gvidantoj Eduard Stettler kaj Hans Jakob. Rezulto fine estis la Interkonsento de Kolonjo kaj la establo de "nova UEA".

Literaturo

  • Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado: Oficiala Dokumentaro Esperantista. Dudekkvina Universala Kongreso de Esperanto (Köln, 29 julio - 5 aŭgusto 1933), Ĝenevo 1933, p. 74.
  • Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Bydgoszcz: Skonpres 2006. 459 paĝoj, il. ISBN 978-83-89962-03-4.