Bismarck-turo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16: Linio 16:


== Monumento sur la ''Riechheimer Berg'' ==
== Monumento sur la ''Riechheimer Berg'' ==
Ĉe la ŝtatata ekskursgastejo de sur ''Riechheimer Berg'' troviĝas alia liberaera monumento omaĝe al Bismarck, reinaŭgurita en 1995.
Ĉe la ŝtatata ekskursgastejo de sur ''Riechheimer Berg'' troviĝas alia liberaera monumento omaĝe al Bismarck, starigita en 1907 kaj reinaŭgurita en 1995.


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 13:22, 28 aŭg. 2013

La turo ĉe la Steiger-arbaro.

La Bismarck-turo estas belvedero en la Steiger-arbaro je la suda rando de Erfurto.

Priskribo

La 22 metrojn alta turo ebligas panoramon ravan super la urbon kaj estis konstruita laŭ la plano "Götterdämmerung" de Wilhelm Kreis. Identaj turoj omaĝe al Otto von Bismarck sekve troviĝis en multaj lokoj.

Apud la turo troviĝas restoracio hodiaŭ.

Historio

La 23-an de marto 1900 ariĝis amikoj de Bismarck-kolonoj (Bismarcksäulen-Verein) kolektanta monon por la elstarigo de turo bismarka ankaŭ en Erfurto. Pro granda donacemo la turo estis inaŭgurita jam la 1-an de septembro 1901.

Diference al aliaj urboj estas ankaŭ personaj ligoj de la politikisto al Erfurto. Li estis membro de la Erfurta Unuiĝparlamento (Erfurter Unionsparlament) kiu kunsidis en 1850 en la aŭgustenana monaĥejo. Krome li mem konfesis ripozumadi volonte dum migradoj tra la Steiger-arbaro.

Dum GDR-tempo la turo ne estis malkonstruita - kio okazis en aliaj lokoj. Ĝi nur estis alinomita Pacturo. Tamen ĝi kadukiĝis kaj jam ne suprengrimpeblas dum la lastaj jaroj de GDR. En 1999 fondiĝis societo Bismarckturm-Verein 1900 kiu sukcesis restaŭradi la turon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kaj denove igis la turon suprenirebla.

Monumento sur la Riechheimer Berg

Ĉe la ŝtatata ekskursgastejo de sur Riechheimer Berg troviĝas alia liberaera monumento omaĝe al Bismarck, starigita en 1907 kaj reinaŭgurita en 1995.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Steffen Raßloff: Bismarck und Erfurt. Vom konservativen Unionsparlamentarier zur nationalen Symbolfigur, en: Greiling, Werner/Hans, Hans-Werner: Bismarck in Thüringen. Politik und Erinnerungskultur in kleinstaatlicher Perspektive. Weimar/Jena 2003, p. 115-133.

Weblinks