Taja lingvaro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
redakto laŭ alinomigo |
e Salatonbv movis paĝon Parataja lingvaro al Taja lingvaro: laŭ Diskuto:Parataja lingvaro |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:37, 4 sep. 2013
Taja lingvaro (ภาษาไต p̣hās̛̄ātay) estas branĉo de taj-kadajaj lingvoj. Ĝi dividiĝas je grupoj (1) Gelaa (Kláo), (2) Kam-Suja (Dòng-Shǔi), (3) Hlia (Hlai) kaj (4) Taja (ภาษาไทย phasa thai). Totala kvanto estas ĉirkaŭ 70 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio estas Tajoj, Laŭoj, Ĝŭangoj estas Ŝanoj.
Etnogeografia distribuo estas jena (mln):
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Gelaa | - | - | 0.06 | - | - | - | 0.06 |
Kam-Suja | - | - | 1.80 | - | - | - | 1.80 |
Hlia | - | - | 0.86 | - | - | - | 0.86 |
Taja | - | - | 66.74 | - | 0.05 | - | 66.79 |
Totalo | - | - | 69.46 | - | 0.05 | - | 69.51 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.[mankas fonto]
- Ĝŭangoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝŭangoj.
- Nomoj: [m] bunun; [f] Chuang; [r] ĉĵuan
- Popolo en Ĉinio (Gŭangŝjio-ĝŭanga aŭtonoma distrikto kaj provinco Junano), 16 mln (1992).
- Lingvo: La ĝŭanga.
- Tradiciaj konfuceistoj kaj taoistoj.
- Laŭoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Laŭoj.
- Nomoj: [m] lao; [f] Lao; [r] laosci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Laoso (2,95 mln). Loĝas ankaŭ en nordo kaj nordoriento de Tajlando (15 mln) kaj en aliaj landoj kiuj estis en Hindoĉinio. Totala kvanto: 18 mln (1992).
- Antropologie apartenas al sudazia transira raso.
- Lingvo: laosa.
- Kredantoj: budhistoj.
- Siamanoj[Kontrolenda lingvaĵo]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tajoj.
- Nomoj: [m] khontaj, taj-nen; [f] Siamois, Khon-Thais; [r] siamci
- Popolo de taja grupo, ĉefloĝantoj de Tajlando (29,5 mln). Totala kvanto: 29,7 mln (1992).
- Apartenas al sudazia transira raso.[Kontrolenda lingvaĵo]
- Lingvo: La siama.
- Kredantoj: budhistoj.
- Ŝanoj
- Nomoj: [m] thai njo; [f] Shan; [r] ŝan
- Popolo de taja grupo en sudoriento de Mjanmao (2,85 mln), en Tajlando kaj Laoso. Totala kvanto: 2,93 mln (1987).
- Kredantoj: precipe budhistoj.