Ĉaparalo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Image:Chaparral1.jpg|eta|280px|''Chaparral'', Montoj Sankta Agnezo, ĉe Sankta Barbara, Kalifornio]] |
[[Image:Chaparral1.jpg|eta|280px|''Chaparral'', Montoj Sankta Agnezo, ĉe Sankta Barbara, Kalifornio]] |
||
'''Kverkidejo''' estus la esperanta traduko de la vorto |
'''Kverkidejo''' estus la esperanta traduko de la vorto ''[[Chaparral]]'' [ĉaparAl] aŭ '''Ĉaparalo''' uzata en la [[angla]] kaj en la [[hispana]] por la tipo de [[arbustaro]] aŭ [[makiso]] troviĝanta ĉefe en la [[Usono|usona]] subŝtato de [[Kalifornio]] kaj en la norda parto de [[Malsupra Kalifornio]], [[Meksiko]]. Ĝi estas formata de [[Mediteranea klimato]] (mildaj, humidaj vintroj kaj varmaj sekaj someroj) kaj naturaj incendioj, havante somersektolerajn plantojn kun fortaj [[Ĉiamverdo|ĉiamverdaj]] folioj, kontraste kun la asociaj mildaj folioj, sekaj [[decidua]]j, [[arbedo|arbeda]] [[Plantokomunumo (ekologio)|plantokomunumo]] de [[Kalifornio]], troviĝanta ĉe la ĉaparala [[ekosistemo]]. |
||
Laŭ la ''California Academy of Sciences'' (Kalifornia Akademio de Sciencoj), Chaparral kovras 5 % de la subŝtato de Kalifornio, kaj asocia mediteranea arbustaro aldonan 3.5%.<ref name="calacademy.org">[http://www.calacademy.org/exhibits/california_hotspot/habitat_mediterranean_shrublands.htm]</ref> |
Laŭ la ''California Academy of Sciences'' (Kalifornia Akademio de Sciencoj), Chaparral kovras 5 % de la subŝtato de Kalifornio, kaj asocia mediteranea arbustaro aldonan 3.5%.<ref name="calacademy.org">[http://www.calacademy.org/exhibits/california_hotspot/habitat_mediterranean_shrublands.htm]</ref> |
||
Linio 59: | Linio 59: | ||
[[Kategorio:Naturhistorio de Usono]] |
[[Kategorio:Naturhistorio de Usono]] |
||
[[Kategorio:Geografio de Kalifornio]] |
[[Kategorio:Geografio de Kalifornio]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Nearktisaj ekoregionoj]] |
Kiel registrite je 07:49, 20 sep. 2013
Kverkidejo estus la esperanta traduko de la vorto Chaparral [ĉaparAl] aŭ Ĉaparalo uzata en la angla kaj en la hispana por la tipo de arbustaro aŭ makiso troviĝanta ĉefe en la usona subŝtato de Kalifornio kaj en la norda parto de Malsupra Kalifornio, Meksiko. Ĝi estas formata de Mediteranea klimato (mildaj, humidaj vintroj kaj varmaj sekaj someroj) kaj naturaj incendioj, havante somersektolerajn plantojn kun fortaj ĉiamverdaj folioj, kontraste kun la asociaj mildaj folioj, sekaj deciduaj, arbeda plantokomunumo de Kalifornio, troviĝanta ĉe la ĉaparala ekosistemo.
Laŭ la California Academy of Sciences (Kalifornia Akademio de Sciencoj), Chaparral kovras 5 % de la subŝtato de Kalifornio, kaj asocia mediteranea arbustaro aldonan 3.5%.[1]
Similaj plantokomunumoj troviĝas en la kvar aliaj mediteraneaj klimatoregionoj tutmonde, nome la Mediteranea Baseno (kie estas konata kiel Makiso), centra Ĉilio, Sudafriko kaj en Okcidenta kaj Suda Aŭstralio. Laŭ la California Academy of Sciences, la mediteranea arbustaro enhavas pli da 20 % de la tutmonda plantodiverseco.[1]
La vorto chaparral devenas el la vorto chaparro [ĉapAro], kiu signifas ĉu malgrandan ĉu nanan ĉiamverdan kverkon, kiu siavice devenas el la eŭska vorto txapar [ĉapAr], enhavanta saman signifon.
Plantospecioj
En Centra kaj Suda Kalifornio la kverkidejo chaparral formas hegemonian biotopon. Membroj de la ĉaparala bioto indiĝena de Kalifornio, ĉiuj el kiuj tendencas rapide rekreski postincendie, estas la jenaj:
- Nigra salvio (Salvia mellifera)
- Simifloro (Mimulus aurantiacus)
- Kneoridio (Cneoridium dumosum)
- Ceanoto (Ceanothus spp.)
- Adenostomo (Adenostoma fasciculatum)
- Ĉaparala pizo (Pickeringia montana)
- Kalifornia eriogono (Eriogonum fasciculatum)
- Kalifornia ramno (Rhamnus californica)
- Cervoherbo (Lotus scoparius)
- Kverkoprunuso (Prunus ilicifolia)
- Laŭromalosmo (Malosma laurina)
- Limonadbero (Rhus integrifolia)
- Manzanita (Arctostaphylos spp.)
- Dukolora manzanito (Xylococcus bicolor)
- Cerkokarpo (Cercocarpus spp.)
- Adenostomo (Adenostoma sparsifolium)
- Arbustaj kverkoj (Quercus berberidifolia, Q. dumosa, Q. wislizenii var. frutescens)
- Silkarbusto (Garrya spp.)
- Sukersumako (Rhus ovata)
- Tojono (Heteromeles arbutifolia)
- Kukamongo (Marah macrocarpus)
- Ĉaparala jukao (Hesperoyucca whipplei)
Birdospecioj
La specifa ekologio de la ĉaparalaj habitatoj enhavas tre grandan nombron de animalaj specioj. Sube estas mallonga listo de birdoj kiuj estas gtrava parto de la ĉaparalaj sistemoj. Tiuj listokomencaj gravas por la sano de la ekosistemo.
- Montokoturno, (Oreortyx pictus)
- Kalifornia toksostomo (Toxostoma redivivum)
- Kalifornia pipilo (Pipilo crissalis)
- Makulpipilo (Pipilo maculatus)
- Okcidenta makisgarolo (Aphelocoma californica)
Tiuj estas tre komunaj loĝantoj:
- Ana kolibro (Calypte anna)
- Nana psaltriparuo (Psaltriparus minimus)
- Kosta kolibro (Calypte costae)
- Granda vojkurulo (Geococcyx californianus)
- Ĥameo (Chamaea fasciata)