Salomon August Andrée: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: fi:Salomon Andrée
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:17, 28 apr. 2006

Salomon August ANDRÉE (naskiĝis la 18-an de oktobro 1854 en Gränna, Svedio; mortis en oktobro 1897 en Kvitö, Spitsbergen) estis sveda inĝeniero kaj polusa esploristo.

Vivo

Andrée studis en la Teĥnika Altlernejo en Stokholmo kaj finis siajn studojn kiel inĝeniero en 1874. Ekde 1880 li estis instrua asistanto tie. En 1882 kaj 1883 li partoprenis svedan polusan ekspedicion. Unu jaron poste li fariĝis ĉefinĝeniero de la sveda patentoficejo.

En 1892 ĝis 1895 Andrée faris multajn eksperimentojn pri balonoj. Finfine li decidis vojaĝi al la norda poluso per balono. Jen la 11-a de julio 1897 li ekflugis, kun Nils STRINDBERG kaj Knut FRÆNKEL, per sia balono Örnen (aglo) de Spitsbergen – kaj malaperis.

Nur 33 jarojn poste, en 1930, fokokaptistoj trovis la restaĵojn de la ekspediciintoj, sur la blanka insulo Kvitö. Oni portis la korpojn al Stokholmo kaj entombigis ilin tie.

Oni trovis ankaŭ la taglibron de Andrée, kiu estis ankoraŭ plejparte legebla. Per ĝi oni eltrovis, ke la balono jam post triono de la distanco difektiĝis. Dek du semajnojn la tri viroj piediris suden tra la glacia pejzaĝo. Je la 5-a de oktobro ili atingis Kvitö-n. Kvankam ili havis sufiĉe da manĝaĵoj kaj aliaj ekipaĵoj, ili mortis kelkajn tagojn poste. Verŝajne intestaj vermoj ilin malsanigis kaj pro elĉerpiĝo mortigis.

En Esperanto aperis

Per balono al la Poluso. La polusekspedicio de Andrée en 1897. Eldonita sur la bazo de la notaĵoj de S. A. Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930 de Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio. Förlagsföreningen Esperanto, 1930, 411 paĝoj.

Dosiero:Andree.jpg


Eksteraj ligiloj

greke http://www.svalbard-images.com/spitsbergen/kvitoya-e.php greke http://andree.grm.se greke http://www.nrk.no/programmer/tv/schrodingers_katt/5041616.html greke http://miljo.npolar.no/mosj/MOSJ/temaer/graphics.asp?mID=4&cID=4&fID=11&iID=50