Esperanto-Domo de Yatugatake: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q11390421)
Linio 45: Linio 45:


[[Kategorio:Esperanto-domoj|Yatugatake]]
[[Kategorio:Esperanto-domoj|Yatugatake]]
[[Kategorio:Zamenhof-Esperanto-Objektoj]]
[[Kategorio:Zamenhof/Esperanto-Objektoj]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Japanio]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Japanio]]

Kiel registrite je 08:41, 4 okt. 2013

impreso pri la Esperanto-Domo de Yatugatake el 2010

La Esperanto-domo de Yatugatake aŭ Jacugatake (Oficiala nomo, japane: 八ヶ岳エスペラント館 [jacugatake esuperanto kan]) estas Esperanto-domo en la urbo Hokuto kaj la gubernio Jamanaŝi de Japanio. La domon administras Japana Esperanto-Instituto(JEI). Ĝi estis donacita de esperantisto Morita Yoko en oktobro 1994.

Situo

Yatugatake (pron. Jacugatake) estas iom unika monto kiu havas ok pintojn, kiuj sajnas ĝemelaj montoj unu apud alia. En la japana lingvo la vorto 'Yatugatake' ĝuste signifas 'ok montojn'. Ĝi situas en gubernio Jamanaŝi, ĉ. 174 km for de la ĉefstacidomo de Tokio kaj 170 km for de la stacidomo Jokohamo, inter Tokio kaj Nagano. Ĝia alteco estas ĉ. 1000 m super marnivelo. De la domo oni povas vidi Fuĵi-Monto-n.

Dormejo, salono, biblioteko

Ĝi konsistas el dormejo (kie oni povas uzi ban-ĉambron kaj duŝejojn), salono (por kunvenoj), komuna kuirejo kaj 2-etaĝa biblioteko. En ties teretaĝo troviĝas interalie televidilo por ĝui teknike altkvalitajn elsendojn. En la supra etaĝo troviĝas i.a. komputilo. En la kuirejo pretas necesaj kuiriloj inkluzive de mikroonda forno, gasfornoj kaj elektra varmigilo, kiujn tranoktantoj rajtas uzi. En la domo troviĝas sendrata retkonekto.

Malfermo

Ekde aprilo ĝis novembro la domo estas malferma. La direktoro ne ĉiam estas ĉe la domo, sed semajnfine administra komitatano tranoktas.

Alveno

Fervoje

Ŝanĝu liniojn ĉe la stacio Kobuĉizaŭa de la linio Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe stacio Kai-koizumi. La Domo situas en la proksimeco de 400 m de la stacio. Vi ankaŭ povas preni taksion ĉe la stacio Kobuĉizaŭa.

Per ekspresa aŭtobuso

Vi povas uzi ekspresajn aŭtobusojn, kiuj regule startas ĉe Ŝinĵuku kaj kuras sur la aŭtovojon Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe la bushaltejo Yatugatake (aŭ jacugatake prononce) kaj de tie uzu taksion, telefone veniginte ĝin. La taksia veturado estas ĉ. 5 km.

Aŭtomobile

Forlasinte la aŭtoŝoseon Ĉuuoo je la vojŝanĝejo Kobuĉizawa, supreniru laŭ la ŝoseo "Yatugatake-Kooendooro", kiu rondiras la monton je ĝia mezdeklivo, turnu vin je la dua trafiksignalo dekstren. Veturu malsupren ĉirkaŭ 2 km. Vi vidos en la maldekstra flanko ŝildon kun literoj "Esperanto-Domo". Jen la enirejo. Via tuta veturo estas ĉ. 8 km de la vojŝanĝejo.

Adreso

〒408-0031 1897-1, Nagasakacho-Koarama,Hokuto-shi, Yamanashi, Japanio.

Posedanto kaj administranto de la Domo

Ĝin posedas Japana Esperanto-Instituto, kaj administras ĝin la Administra Komitato de Esperanto-Domo de Yatugatake.

Okazaĵoj

Eksteraj Ligiloj