Valencio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 155: Linio 155:


== Provinco ==
== Provinco ==
Valencio estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kun ĉ. 2.300.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj: [[Alzira]], [[Sagunt]], [[Burjassot]], [[Cheste|Cheste (Xest)]], [[Gandio]], [[Cullera]] kaj [[Torrent]].
Valencio estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kun ĉ. 2.300.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj: [[Alzira]], [[Sagunt]], [[Burjassot]], [[Cheste|Cheste (Xest)]], [[Gandio]], [[Cullera]] kaj [[Torrent (Valencio)|Torrent]].


== Regiono (Komunumo aŭ Lando) ==
== Regiono (Komunumo aŭ Lando) ==

Kiel registrite je 17:07, 6 okt. 2013

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valencio (apartigilo)
Valencio
hispane: Valencia, valencie: València
urbo
Vido al Valencio
Oficiala nomo: Valencia
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Valencilando
Provinco Provinco de Valencio
Parto de Costa del Azahar
Najbaras kun Mediteraneo
Memorindaĵoj Katedralo de Valencio, Turoj de Serranos, Toreejo de Valencio
Muzeoj Urbo de artoj kaj sciencoj, Muzeo de Belartoj
Rivero Turia
Situo Valencio
 - alteco 15 m s. m.
 - koordinatoj 39° 28′ 30″ N 00° 22′ 36″ U / 39.47500 °N, 0.37667 °U / 39.47500; -0.37667 (mapo)
Areo 134,65 km² (13 465 ha)
Loĝantaro 809 267 (2010)
Denseco 6 010,15 loĝ./km²
Botanika ĝardeno Botanika ĝardeno
Fondo 138 a.K.
Urbestro Rita Barberá Nolla
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 46000-46080
ISO 3166-2:ES ES-V
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Varborso de la Silko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 782
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iv
Okazejo Fallas festo
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Valencilando
Situo enkadre de Valencilando
Situo enkadre de Valencilando
Vikimedia Komunejo: Valencia
Retpaĝo: www.valencia.es
Ekstero de valencia katedralo
Turoj de Serranos
Kinejo L'Hemisfèric
Botanika ĝardeno en Valencio

Valencio (hispane Valencia, katalune València) estas la tria plej granda urbo de Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Valencia Regiono. Ĝi situas ĉe la rivero Túria. Antaŭe la rivero trairis la urbon, sed post pluraj inundoj oni apartigis ĝin, kaj oni konstruis diversajn parkojn en la antaŭa fluejo.

Ĝia loĝantaro estas de ĉ. 800.000 homoj; se oni konsideras la aglomeraĵon, la tuto estas preskaŭ 1.600.000.

Valencio estas konata pro la festo de Les Falles, kie oni bruligas monumentajn figurojn faritajn el ligno kaj papero, je la 19-a de marto.

Historio

Kun loĝantoj en la pratempo, la urbo tamen fariĝis grava post la araba konkero en 711.

Fine de la 11-a jarcento, ĝin rekonkeris la fama hispana eposheroo El Cid, kiu tie mortis en 1099, sed baldaŭ la araboj ĝin denove prenis. La lasta ŝanĝo de dominado okazis en 1238, post la batalo de Jakobo la 1-a de Aragono.

Dum la 15-a jarcento ĝi havis fortan disvolvon.

Valencio estis la ĉefurbo de la respublikana flanko dum granda parto de la Hispana Intercivitana Milito.

Provinco

Valencio estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kun ĉ. 2.300.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj: Alzira, Sagunt, Burjassot, Cheste (Xest), Gandio, Cullera kaj Torrent.

Regiono (Komunumo aŭ Lando)

Valencio estas la nomo de aŭtonoma komunumo de Hispanio. Vidu artikolon Valencilando.

Esperanto en Valencio

Valencio estis historie kaj plu estas unu el la centroj de la hispana Esperanto-movado. Tie havis sian sidejon dum multaj jaroj la Hispana Societo por la Propagando de Esperanto, komence de la 20-a jarcento, kaj tie fondiĝis en la 40-aj jaroj la Hispana Esperanto-Federacio.

En Valencio okazis en 1934 Kongreso de SAT.

Ankaŭ tie okazis la Universala Kongreso de 1993.

Valencio estas la naskiĝurbo de diversaj famaj esperantistoj, inter kiuj Luis Hernández Lahuerta, Andrés Piñó Alegret kaj Antonio Guinart.

Eksteraj ligiloj

greke Priskribo kadre de kongreso

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda