Provinco Santa Fe: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) e Kani movis paĝon Provinco Santa Fé al Provinco Santa Fe: tajperaro |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:50, 15 okt. 2013
La Provinco Santa Fé (Sankta Fido) estas provinco de Argentino, situanta en centroriento de la lando. Najbaraj provincoj estas el norde laŭ horloĝa movo Ĉako (dividita de la 28a paralelo suda), Corrientes, Entre Ríos, Bonaero, Kordobo, kaj Santiago del Estero. kune kun Kordobo kaj Entre Ríos, la provinco estas parto de la ekonomi-politika asocio konata kiel Centra Regiono.
Plej gravaj urboj de Santa Fe estas Rosario (populacio 908,000), la ĉefurbo Santa Fe (369,000), Rafaela (83,000), Villa Gobernador Gálvez (74,000), Venado Tuerto (69,000), Reconquista (66,000), kaj Santo Tomé (58,000).