Tom Elliott: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:05, 28 apr. 2006

Aŭstraliaj esperantistoj

Tom ELLIOTT (1926-1999), unu el la plej elstaraj kaj laboremaj esperantistoj aŭstraliaj, forpasis la 18-an de junio en Matraville. Lerninte mem E-on en 1960, li tuj prenis sur sin taskon tutvive plenumotan: estri la tutlandan libroservon. Krome li longtempe servis kiel sekretario (1966-69) kaj plurmandata prezidanto de. Sidneja E-Societo, administranto de la landa E-revuo kaj kotizperanto de UEA. Radio-elektronikisto kaj fakulo pri komputilaj trafikkontrolsistemoj, li uzis siajn lertojn ankaŭ por la publikigo de multaj aŭstraliaj E-eldonaĵoj.