Metroo de Munkeno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q164054)
e Vidu ankaŭ
Linio 32: Linio 32:
La metroo estas integra parto de la Munkena Trafik-Ligo (MVV = [[Münchner Verkehrs- und Tarifverbund]]). Ĉiuj biletoj validas ankaŭ por la aliaj trafikiloj de la ligo (fervojo, tramo, buso). La biletoj permesas ŝanĝi la trafikilon ene de fiksita tempo, kiu dependas de la prezo.
La metroo estas integra parto de la Munkena Trafik-Ligo (MVV = [[Münchner Verkehrs- und Tarifverbund]]). Ĉiuj biletoj validas ankaŭ por la aliaj trafikiloj de la ligo (fervojo, tramo, buso). La biletoj permesas ŝanĝi la trafikilon ene de fiksita tempo, kiu dependas de la prezo.


=== Eksteraj ligiloj ===
== Vidu ankaŭ ==
* [[Metroo]]
* [[Listo de metrooj en la mondo]]

== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|München U-Bahn}}
* [http://www.mvg-mobil.de MVG (funkciiganta societo)]
* [http://www.mvg-mobil.de MVG (funkciiganta societo)]
* [http://www.muenchen.de/Rathaus/bau/wir/ubahn/38933/index.html urba fako pri metro-konstruado]
* [http://www.muenchen.de/Rathaus/bau/wir/ubahn/38933/index.html urba fako pri metro-konstruado]
* [http://www.mvv-muenchen.de Munkena Trafik-Ligo]
* [http://www.mvv-muenchen.de Munkena Trafik-Ligo]

{{Commons|München U-Bahn}}


[[Kategorio:Metrooj de Germanio|Munkeno]]
[[Kategorio:Metrooj de Germanio|Munkeno]]

Kiel registrite je 12:10, 7 nov. 2013

La metroo de Munkeno estas sistemo de enurbaj subteraj trajnoj (metroo) funkciigata de la urba societo MVG (Münchner Verkehrsgesellschaft). Kune kun la fervoja sistemo de S-Bahn München ĝi konsistigas la kernon de la publika trafiko en Munkeno.

En la germana lingvo la sistemo nomiĝas U-Bahn [uban] (U = unterirdisch = subtera, Bahn = fervojo). La lininumeroj havas komencan literon "U" (U1, U2, ...) por distingi ilin de la samnumeraj linioj de S-Bahn; la tramaj kaj busaj linioj rezervas la unuciferajn numerojn al la metroo.

La reto

Plano de la linioj

La reto de la Munkena metroo konsistas el ses linioj; ĉiuj trapasas la urbocentron kaj tie po du kuniĝas al lini-paroj (1/2, 3/6, 4/5). Tiuj tri urbocentraj lini-paroj formas triangulon inter jenaj stacioj:

  • En stacio Hauptbahnhof (ĉefa stacidomo) kruciĝas la linioj 1/2 kaj 4/5;
  • En stacio Odeonsplatz kruciĝas la linioj 3/6 kaj 4/5.
  • En stacio Sendlinger Tor kruciĝas la linioj 1/2 kaj 3/6.

Ambaŭflanke de la urbocentro la lini-paroj disiĝas, escepte de la paro 4/5.

Krome ekzistas tri stacioj, kiujn atingas du linioj laŭ malsamaj vojoj sen kuniĝi:

  • Stacio Olympia-Einkaufszentrum estas komuna norda finstacio de la linioj U1 kaj U3; U3 tamen ekde de 2010 veturu plu ĝis la fervoja stacio Moosach.
  • En stacio Scheidplatz kruciĝas la nordaj branĉoj de U2 kaj U3.
  • En stacio Innsbrucker Ring kruciĝas la orientaj branĉoj de U2 kaj U5.

En la du lastaj, kruciĝaj stacioj la trajnoj kutime ekveturas samtempe por rapidigi la ŝanĝon de pasaĝeroj inter trajnoj. Pere de tiuj kruciĝaj stacioj kaj la komunaj urbocentraj traceoj ĉiuj 6 linioj estas horare ligitaj inter si:

  • U1 kaj U2 alterne veturas sur komuna traceo inter Stiglmaierplatz kaj Kolumbusplatz.
  • U2 kaj U5 samtempe ekveturas en la kruciĝa stacio Innsbrucker Ring.
  • U5 kaj U4 alterne veturas sur komuna traceo inter Westendstraße kaj Max-Weber-Platz.
  • U2 kaj U3 samtempe ekveturas en la kruciĝa stacio Scheidplatz.
  • U3 kaj U6 alterne veturas sur komuna traceo inter Münchner Freiheit kaj Implerstraße.

Pro tiuj ĉi kondiĉoj la horaro de linio U2 fiksas la horarojn de ĉiuj aliaj linioj.

Per la menciitaj kruciĝejoj ĉiuj linioj estas atingeblaj de la mastruma centro, kiu situas norde, proksime de stacio Fröttmaning (U6). Aldone ekzistas unutraka, serva tunelo inter la stacioj Schwanthalerhöhe (U4/5) kaj Implerstraße (U3/6) por mallongigi la vojon inter la mastruma centro kaj linioj U4/5.

La reto ne enhavas trakan triangulon, tial ĉiu trajno havas, revenante al la mastruma centro, ĉiam la samajn partojn norde resp. sude. La norda trajnfino difinas ankaŭ la administre "nordan" flankon de ĉiuj stacioj; en la linioj U4 kaj U5, kiuj iras de okcidento al oriento, ĝi situas okcidente, do la "norda" flanko de tiuj stacioj estas geografie la okcidenta.

Tarifo

La metroo estas integra parto de la Munkena Trafik-Ligo (MVV = Münchner Verkehrs- und Tarifverbund). Ĉiuj biletoj validas ankaŭ por la aliaj trafikiloj de la ligo (fervojo, tramo, buso). La biletoj permesas ŝanĝi la trafikilon ene de fiksita tempo, kiu dependas de la prezo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara