Svisa Mezlando: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 24 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q333934) |
Rotlink (diskuto | kontribuoj) e fixing dead links |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{el}} [http://members.fortunecity.com/revieruba/beschreib/waldspaz/geologie.htm Geologio de Svislando, retpaĝo en la germana lingvo] |
{{el}} [http://web.archive.org/20021105062123/members.fortunecity.com/revieruba/beschreib/waldspaz/geologie.htm Geologio de Svislando, retpaĝo en la germana lingvo] |
||
{{ĝermo-geografio}} |
{{ĝermo-geografio}} |
Kiel registrite je 13:26, 10 nov. 2013
La Svisa Mezlando estas svisa grandregiono inter la Alpoj kaj Ĵuraso. Al la Mezlando apartenas la monteta regiono inter la du grandaj montaroj en meza alteco de inter 400 kaj 600 metroj super la marnivelo.
Limoj
La naturajn limojn de la Svisa Mezlando formas la Alpoj en Sudoriento, la Bodenlago kaj la Rejno en nordokcidento, la Ĵuraso en nordokcidento kaj la Lemano en sudokcidento. La transirozono inter la Mezlando kaj la Alpoj estas la Antaŭalpoj. Estas malfacile klare difini, kio estas ankoraŭ Alpoj, kio Antaŭalpoj kaj kio jam Mezlando. La Mezlando konsistigas proksimume 30% de la tereno de Svislando, sed en ĝi loĝas pli ol 90% de la svisa loĝantaro.
Ekonomio
La Mezlando estas ekonomie kaj trafike la plej grava regiono, en ĝi troviĝas kvin el la ses plej gravaj urboj, nome Zuriko, Berno, Ĝenevo, Laŭzano kaj Vinterturo. Ekzistas filozofio, kiu konsideras la tutan Svisan Mezlandon, kiel unu solan grandurbon kun multaj parkoj kaj lagoj, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.
Geologio
La supera geologia tavolo en la Svisa Mezlando estas la molaso, kiun postlasis kaj formis la gigantaj glaĉeroj dum lasta glaciepoko. Sub la molaso troviĝas sedimenttavoloj el Kretaceo, Ĵurasio, Triaso. La bazon formas la kristaleca bazmontaro, kiu aperas en diversaj partoj de la Alpoj, Vogezoj aŭ en la Nigra Arbaro.
Vidu ankaŭ
greke Alpoj greke Antaŭalpoj (Svislando) greke Ĵuraso