Teodor Jung: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q969199)
e fixing dead links
Linio 45: Linio 45:
{{el}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/dlSearch.do?vid=ONB&institution=ONB&onCampus=false&loc=local,scope:%28ONB%29&lang=ger&query=any,contains,teo+jung Libroj] de kaj pri Teo Jung en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/dlSearch.do?vid=ONB&institution=ONB&onCampus=false&loc=local,scope:%28ONB%29&lang=ger&query=any,contains,teo+jung Libroj] de kaj pri Teo Jung en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Teo Jung en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
{{el}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Teo Jung en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
{{el}} [http://www.geocities.com/origlit/roman/jung.html Informpaĝo] en ''Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto''
{{el}} [http://web.archive.org/20091027104625/www.geocities.com/origlit/roman/jung.html Informpaĝo] en ''Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto''


{{EdE|J}}
{{EdE|J}}

Kiel registrite je 10:17, 11 nov. 2013

Teodor Jung
germana esperantisto, verkisto, kaj eldonisto
germana esperantisto, verkisto, kaj eldonisto
Persona informo
Aliaj nomoj Egruho • Odo Lajuna • Rejnardo • Dalen • R-ano • Tojo • Joto • Zigzage
Naskiĝo 21-a de decembro 1892
en Meckenheim, Germanio
Morto 1986
en Hago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GermanioReĝlando de Nederlando
Subskribo Teodor Jung
Familio
Patro Heinrich Jung
Okupo
Okupo esperantistoverkistoĵurnalisto
vdr

Teodor JUNG plej konata kiel Teo JUNG, (n. Theodor Karl August Heinrich JUNG 21-an de decembro 1892 en Meckenheim; m. 1986 en Den Haag) estis germana esperantisto, ĵurnalisto, presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto Heroldo de Esperanto, antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per honorbroŝo de GEA en 1961.

Liaj originalaj verkoj: La alta kanto de la amo, poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano Landoj de l' Fantazio, rakontoj Mil kaj unu noktoj, Sakuntala, Gudrim. La tradukoj: La Ŝipĉarpentisto de Gerstäcker, En Okcidento nenio nova, La Vojo Returne (en kunlaboro kun J. Berger), ambaŭ romanoj de Remarque, La Mistero de l' Sango de Forst. Originala studo: De Muheddin ĝis Mundilatin.

En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. Esperistiĝis en 1909-10. Fondis du grupojn, gvidis kursojn. En 1919 restarigis (kun Max Butin kaj aliaj) la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon (Revelo); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud Kolonjo monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo Esperanto Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je Heroldo de Esperanto (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la Esperanto-movadon en Germanio kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).

Hilda Dresen en EdE juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de internacia lingvo (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio (UEA)".

De 1932 ĝis 1935 Jung eldonis kiel suplementon al Heroldo la unuan Esperantologian periodaĵon Lingva Kritiko kaj forte influis temojn kaj enhavon. Pro la politikaj kaj financaj malfacilaĵoj en nazia Germanio post 1933, Jung translokiĝis al Nederlando.

Verkoj

En 1910 li publikigis sub pseŭdonimo sian unuan originalan rakonton en Germana Esperanto-gazeto, al kiu sekvis vico da aliaj sub vera nomo. Dum kelkaj jaroj li laboris pri projekto de "ideala lingvo" tutmonda, kiu ideo revenas ankaŭ en lia romano. Skribis multnombrajn artikolojn, poemojn, skizojn, rakontojn en multaj Esperanto-gazetoj. Verkoj:

Eniris redakcion de la libroserio Muusses Esperanto Biblioteko.

Literaturo pri Teo Jung

  • Plej grava fonto kun multaj fotoj estas la aŭtobiografio "Ĉiu-Ĉiun" de 1979, vd. supre sub Verkoj. Vd. ankaŭ la recenzojn de Carlo Minnaja HdE 14/1979, Ulrich Lins Esperanto (UEA) 73a jaro 4/1980 (Apr.), p. 74 kaj Vilmos Benczik Hungara Vivo 3/1980, p. 116.
  • 1966: Haupenthal, Reinhard. Teo Jung kiel originala verkisto. La Esperanta Literaturo 3. Germana Esperanto-Revuo 19a jaro 3/1966, p. 26.
  • 1959: M.H.V. Ora festo de Teo Jung. Esperanto (UEA) 52a jaro 11/1959 (648), p. 182
  • Pri la historio de HdE, nedisigebla de la biografio de Jung, vd. HdE, numerojn 500 kaj 566.

Eksteraj ligiloj

greke Libroj de kaj pri Teo Jung en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo greke Artikoloj de kaj pri Teo Jung en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) greke Informpaĝo en Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto