Bözberg AG: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 31: | Linio 31: | ||
==Vidu ankaŭ== |
==Vidu ankaŭ== |
||
*Aliaj signifoj de [[Bözberg]] |
*Aliaj signifoj de [[Bözberg]] |
||
== Notoj kaj referencoj == |
|||
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj --> |
Kiel registrite je 20:24, 17 nov. 2013
Oberbözberg | |
---|---|
Blazono de Bözberg | |
Linn, komunumo Bözberg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Brugg |
Koordinatoj | 47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O (mapo) |
Areo | 15,39 km² |
Alteco | 507 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5224 Unterbözberg 5225 Oberbözberg |
Komunumkodo | 4108 |
Situa mapo de Bözberg | |
Bözberg estas komunumo en la Distrikto Brug en Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1507 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bözberg datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch.
Dum mezepoko Bözberg estis la centro de la samnoma habsburga tribunaldistrikto. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto estis integrita al la voktejo Schenkenberg.
En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.
En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözberg fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.
Ĉar Bözberg estis teritorie tre granda komunumo sen kohera setlejcentro, ek de la fino de la Helveta Respubliko okazis pluraj provoj disigi la komunumon. En la jaro 1872 finfine la Argovia parlamento decidis la dividon de la komunumo. Post tiu decido la hodiaŭa komunumo Oberbözberg fondiĝis en la jaro 1873 per la divido de la antaŭa komunumo Bözberg al Unterbözberg kaj Oberbözberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la du komunumoj aldonante aldonante ankaŭ Gallenkirch kaj Linn estis reunuigitaj al la nova komunumo Bözberg.[1]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Bözberg