Bözberg AG: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:
}}
}}
'''Bözberg''' estas komunumo en la [[Brugg (distrikto)|Distrikto Brug]] en [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1507 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.
'''Bözberg''' estas komunumo en la [[Brugg (distrikto)|Distrikto Brug]] en [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1507 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.

==Geografio==
La komunumo Bözberg situas sur al montpasejo [[Bözberg (montpasejo)|Bözberg]] inter la Frick kaj Brugg sur montoĉeno, kiu apartenas al la [[Ĵurasa Montaro]].


==Historio==
==Historio==

Kiel registrite je 20:31, 17 nov. 2013

Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Oberbözberg
Blazono de Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
Linn, komunumo Bözberg
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O / 47.49833; 8.15694 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 54″ N 8° 9′ 25″ O / 47.49833 °N, 8.15694 °O / 47.49833; 8.15694 (mapo)
Areo 15,39 km²
Alteco 507 m super marnivelo
Poŝtkodo 5224 Unterbözberg
5225 Oberbözberg
Komunumkodo 4108
Mapo de Oberbözberg
Mapo de Oberbözberg
Situa mapo de Bözberg
vdr

Bözberg estas komunumo en la Distrikto Brug en Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1507 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.

Geografio

La komunumo Bözberg situas sur al montpasejo Bözberg inter la Frick kaj Brugg sur montoĉeno, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bözberg datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch.

Dum mezepoko Bözberg estis la centro de la samnoma habsburga tribunaldistrikto. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Bözberg fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Ĉar Bözberg estis teritorie tre granda komunumo sen kohera setlejcentro, ek de la fino de la Helveta Respubliko okazis pluraj provoj disigi la komunumon. En la jaro 1872 finfine la Argovia parlamento decidis la dividon de la komunumo. Post tiu decido la hodiaŭa komunumo Oberbözberg fondiĝis en la jaro 1873 per la divido de la antaŭa komunumo Bözberg al Unterbözberg kaj Oberbözberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la du komunumoj aldonante aldonante ankaŭ Gallenkirch kaj Linn estis reunuigitaj al la nova komunumo Bözberg.[1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Max Baumann: Unterbözberg en Historia Leksikono de Svislando (2013-11-13)

Eksteraj ligiloj