Flago de Irako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q162781)
Knochen (diskuto | kontribuoj)
e File:Flag of Iraq (1924–1959).svgFile:Flag of Iraq (1921–1959).svg File renamed: File renaming criterion #5: Correct obvious errors in file names (e.g. incorrect proper nouns or false historical dates)
Linio 11: Linio 11:
=== Unuaj flagoj ===
=== Unuaj flagoj ===
<gallery>
<gallery>
Dosiero:Flag of Iraq (1924–1959).svg| Flago de la [[Regno de Irako]] ([[1921]]-[[1959]])
Dosiero:Flag of Iraq (1921–1959).svg| Flago de la [[Regno de Irako]] ([[1921]]-[[1959]])
Dosiero:Flag of Iraq 1959-1963.svg| Flago de Irako ([[1959]]-[[1963]])
Dosiero:Flag of Iraq 1959-1963.svg| Flago de Irako ([[1959]]-[[1963]])
</gallery>
</gallery>

Kiel registrite je 20:40, 21 nov. 2013

la nuna flago de Irako valida ekde 2008
la flago de Irako de 1991 ĝis 2004

La nacia flago de Irako havis ĝis kvin diferencajn bildojn el sia unua adopto, en 1922. La aktuala versio estis adoptata oficiale la 22-a de januaro de 2008 kaj konsistas el tri horizontalaj samgrandaj zonoj ruĝa la supra, blanka la intermeza kaj nigra la malsupra. En la centro de la blanka zono troviĝas skribaĵo per kufa kaligrafio de la frazo Allahu Akbar, kiu signifas «Alaho estas granda». Diference de la majoritato de naciaj flagoj, la iraka flago hisiĝas kun la dekstra flanko al masto.

Tiu flago estis adoptita de la nuna registaro iraka por periodo provizora de unu jaro, cele trovi solvon al polemiko en Irako pri la uzado de la flago.[1] La antaŭa flago estis iom ŝanĝata kaj uzata de la reĝimo de Saddam Hussein, kaj post ties falo post la Milito de Irako, diversaj komunumoj (kiaj kurdoj) kiuj estis estintaj sange subpremitaj de menciita reĝimo, malakceptis la pluan uzadon de la ĝistiama nacia flago.

Tamen kiel montro de kontraŭdiro de la politika hipokriteco kiam oni volis ne pluuzi la husejnan flagon kaj oni demetis parton de la ĝistiama, oni forigis la stelojn kaj ne la religian frazon, kio estis la aldonaĵo fare de Husejno. Kompreneble pro la usona influo oni forigis kio aspektis pli revolucieca nome la kvinpintaj steloj (hazarde verdaj kiaj tiu de Esperanto) anstataŭ la islama diraĵo ŝatata de la populacio, sed kiu estis fakte la ununura aldonaĵo fare de Husejno.

Historio

Unuaj flagoj

Propono de 2004

Iraka flago de 2004

Provizora proponita flago de Irako estis anstataŭaĵo por la eksa (ruĝa, blanka kaj nigra) flago de Irako, kiu komence reprezentis tutarabismon (kaj estis la flago de la Unuiĝinta Araba Respubliko), sed poste reprezentis la baazan partion de Saddam Hussein. La intertempa flago montras grandan lunarkon, longtempa simbolo por islamo. (Kiel tia ĝi ordinare ne aperas blua.) La du bluaj strioj reprezentas la riverojn Tigrison kaj Eŭfraton. La flava strio reprezentas la kurdojn. Flava sunfiguro estas tipa signo de tiu gento.

Irakanoj ĝenerale malaprobis la flagon, kaj ĝi apenaŭ videblis en Irako dum 2004. Ofta kritiko, tre akra, estis, ke la flago estas islama versio de la israela flago. Prave, ĝi estas okulfrape malsimila al flagoj de la ceteraj arabaj landoj.

Notoj

  1. El País http://www.elpais.com/articulo/internacional/Irak/estrena/bandera/solo/ano/elpepuint/20080122elpepuint_12/Tes Irak estrena bandera, pero sólo por un año, 22a de januaro de 2008, konsultita la 22/01/08.