Radioamatora konkurso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 25: Linio 25:
La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la Esperanto-diplomo.
La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la Esperanto-diplomo.


Por atingi multajn Esperanto-staciojn, rekomendinda estas, enŝalti [[Eĥolink]] por tie ricevi informojn, je kiuj frekvencoj aktivas samideanoj.
Por atingi multajn Esperanto-staciojn, rekomendinde estas, enŝalti [[Eĥolink]] por tie ricevi informojn, je kiuj frekvencoj aktivas samideanoj.


Ankaŭ en la "DX-cluster" vi eble trovos informojn.
Ankaŭ en la "DX-cluster" vi eble trovos informojn.

Kiel registrite je 21:07, 2 dec. 2013

radioamatora konkurso estas konkurso inter radioamatoroj pri ilia scipovo efike komuniki kun multaj diversaj aliaj radioamatoraj stacioj. La partoprenanto devas pruvi la kvaliton de sia stacio kaj de sia ebleco komuniki ankaŭ dum malfacilaj kondiĉoj.

Konkursoj estas organizitaj de radioamatoraj kluboj aŭ asocioj. Por ĉiu konkurso estas fiksitaj specialaj reguloj. Ekzemple, kiuj moduladspecoj estu uzataj, kiom da poentoj validas kontaktoj, kiel la tuta rezulto estu kalkulata ktp. Kutime la radioamatoro operadas sian hejman stacion. Por atingi optimalajn rezultojn li laŭeble perfektigas sian stacion kaj antenon.

Ekzistas specialaj konkursoj por porteblaj stacioj aŭ por mobilaj stacioj. Aliaj favoras aktivecon de altaj montoj.

Dum la konkurso oni notas ĉiujn atingitajn kontaktojn en specialan ĵurnalon, nomata taglibro. La taglibro estu sendata al la organizanto.

Ĝenerale ju pli multajn komunikojn iu faris des pli poentojn ĝi ricevos, tial dum konkursoj oni strebas komuniki kiel eble plej rapide. Ĝenerale ekzistas multobligiloj, ekzemple la nombro de atingitaj landoj laŭ DXCC-listo. Do, se 20 landoj estis atingitaj, tiam la nombro de kontaktoj estas multobligita per 20.

Per sia subskribo la operatoro devas konfirmi, ke li obeis korekte ĉiujn regulojn de la konkurso kaj ankaŭ la leĝojn.

Historio de konkursoj

La konkursado komencis post 1920 kiam radioamatoroj malkovris la eblecojn de la mallongaj ondoj kaj organizis testojn. Post la unuaj sukcesoj kun kontaktoj inter Eŭropo kaj Ameriko dum 1923 [1] tiuj testoj daŭre okazis ĉiujare. Pli kaj pli da stacioj partoprenis kaj atingis pli longajn distancojn. En 1928 okazis la "internacia relajsa festo".[2] Ĝi estis organizita per la ARRL, Amerika Relajsa Radio Ligo.[3] En 1936 la nomo de la konkurso estis ŝanĝita al ARRL International DX Contest. Ĝi okazas ĉiujare ĝis nun.

Konkurso en Esperanto

La organizo de esperantistaj radioamatoroj, ILERA, ĉiujare organizas la Esperanto-konkurson. Ĝi okazas ĉiam dum la tria sabato de novembro plus sekvanta dimanĉo. Plenajn regulojn vi trovas en la ILERA-Yahoo-grupo

La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. Ĝi estis organizita de DJ4PG. Nun DL1CC zorgas pri la konkurso.

La konkurso donas multe pli bonan ŝancon ol normalaj tagoj, atingi Esperanto-staciojn. Se oni partoprenas dum kelkaj horoj, oni povas dum unu semajnfino atingi la necesajn kontaktojn por la unua grado de la Esperanto-diplomo.

Por atingi multajn Esperanto-staciojn, rekomendinde estas, enŝalti Eĥolink por tie ricevi informojn, je kiuj frekvencoj aktivas samideanoj.

Ankaŭ en la "DX-cluster" vi eble trovos informojn.

softvaro por taglibroj

Ekzistas nun softvaroj por taglibroj, speciale por konkursoj. Tiuj plifaciligas la laboron kaj por la konkursanto kaj por la personoj kiuj devas kontroli la rezultojn. Sendado de la taglibro per la interreto ankaŭ malpliigas la kostojn.

Detalojn pri konkursa softvaro vi trovas en la angla versio de ĉi tiu artikolo, je "see also".

Referencoj

  1. Warner, K.B. 1BHW (1923). "The Transatlantic Triumph". QST. Feb., 1923, p. 7.
  2. Handy, F.E. 1BDI (1927). "Coming--An International Relay Party". QST. Mar., 1927, p. 28.
  3. Handy, F.E. W1BDI (1935). "The Seventh International Relay Competition". QST. Feb. 1935, p. 34.

Eksteraj ligiloj