Batalo de Baĥmaĉ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 7 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q2537219)
Neniu resumo de redakto
Linio 15: Linio 15:
* Karel Goš: "Bitva u Bachmače byla slavnou epizodou Hanáckého pluku : největší oslavy proběhly v roce 1938", artikolo en gazeto ''Olomoucký den'', 20a Marto, 1999, paĝo 10
* Karel Goš: "Bitva u Bachmače byla slavnou epizodou Hanáckého pluku : největší oslavy proběhly v roce 1938", artikolo en gazeto ''Olomoucký den'', 20a Marto, 1999, paĝo 10
* M. Vlachynský: "V březnu 1918 bojovali legionáři u Bachmače", artikolo en gazeto ''Českobudějovické listy'', 14a Marto, 1998, paĝo 12
* M. Vlachynský: "V březnu 1918 bojovali legionáři u Bachmače", artikolo en gazeto ''Českobudějovické listy'', 14a Marto, 1998, paĝo 12
* Adolf Kubíček: Hanáci v revoluci (Hanakians in revolution: The Chronicle of 6th Czechoslovak Rifle Regiment), Olomouc, 1928
* Adolf Kubíček: Hanáci v revoluci, Olomouc, 1928


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 19:50, 11 dec. 2013

Memormonumento pri la Batalo ĉe Baĥmaĉ en Olomouc (Ĉeĥio). Statuo de legiulo en vintra uniformo estis farita de Otakar Španiel.

Batalo ĉe Baĥmaĉ (Bitva u Bachmače en ĉeĥa), estis batalo inter Ĉeĥoslovaka legio el Rusio kaj germanaj trupoj okupante Ukrainion. La batalo daŭris el 8a al 13a de marto 1918 ĉe la urboj de Baĥmaĉ (Бахмач), nune en Ukrainio. La Legio sukcesis fuĝi el sieĝigo.

La 3a de marto 1918 Rusio, kontrolita de la Bolŝevikoj, subskribis la pactraktaton de Brest-Litovsk kun Germanio per kiu ĝi rezignis, inter aliaj aferoj, kontroli super Ukrainio. Armeoj de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario startis okupi la landon sen multa rezistado. La Ĉeĥoslovaka legio (ĉirkaŭ 42,000 soldatoj), engaĝiĝis en retiriĝaj bataloj kontraŭ tiuj armeoj, kaj klopodis fuĝi el Rusio tra la Transsiberia fervojo.

La 8an de marto germanoj atingis Baĥmaĉ, grava fervoja nodejo kaj la Legio estis en danĝero esti ĉirkaŭata. La minaco estis grava ĉar kaptitaj legiuloj estis senjuĝe ekzekutataj kiel perfiduloj de Aŭstrio-Hungario. La regimentoj 6a "Hanácký" kaj la 7a "Tatranský", kun la ataka bataliono de la Ĉeĥoslovaka Armeo de la Legio ekis defendo ĉe la urbo kontraŭ alvenantaj germanaj 91a kaj 224a infanteriaj divizioj. La lukto akriĝis la 10a de marto kaj daŭris ĝis la lasta trajno kun legiuloj abandonis la urbon, pluante al Vladivostok.

Perdoj de la Legio estis: 145 mortintoj, 210 vunditoj, 41 malaperintoj. Ĉirkaŭkalkuloj de germanaj perdoj estis ĉirkaŭ 300 mortintoj kaj centoj da vunditoj.

Simile al la Batalo ĉe Zborov, la batalo de Baĥmaĉ iĝis unu el la simboloj de la Ĉeĥoslovakaj legioj kaj de ties luktado por sendependeco.

Fontoj

  • Václav Cháb: "Německý vpád na slovanský východ : kus dějin - kus boje o budoucnost", Prago, 1938
  • Václav Cháb: "Bachmač : březen 1918", Prago, 1948
  • Karel Goš: "Bitva u Bachmače byla slavnou epizodou Hanáckého pluku : největší oslavy proběhly v roce 1938", artikolo en gazeto Olomoucký den, 20a Marto, 1999, paĝo 10
  • M. Vlachynský: "V březnu 1918 bojovali legionáři u Bachmače", artikolo en gazeto Českobudějovické listy, 14a Marto, 1998, paĝo 12
  • Adolf Kubíček: Hanáci v revoluci, Olomouc, 1928

Eksteraj ligiloj

Resumoj de la batalo

Koordinatoj: 51° 10′ 58″ N 32° 49′ 38″ O / 51.18278 °N, 32.82722 °O / 51.18278; 32.82722 (mapo)